Рассылка закрыта
Вы можете найти рассылки сходной тематики в Каталоге рассылок.
Хомаранизм (учение Заменгофа)
PURE PRIVATAJ PENSOJ-4
Suplemento al "Homaranismo" (15.08.2001)
Saluton, karaj amikoj!
Здравствуйте, дорогие друзья!
Сегодня вам посылаются отрывки
писем об эсперанто, его внутренней
идее, о
Российском Союзе Эсперантистов,
посланных в рассылочный список
российских
эсперантистов <esper-rus>.
Прошу извинения у тех, кто не
свободно владеет
международным языком или не
интересуется затронутыми
вопросами.
- (al A.Blinov):
Esperanto naskighis por ighi internacia lingvo. Nur tiu estonta rolo
pravigas ghian ekziston. Kiu subtenas tiun celon, ofte estas nomataj
"finvenkistoj". Lau mia opinio, ili estas plej valoraj por nia movado.
Rimarku, ke la "finvenkistoj" ne nepre sciu kaj uzu Esperanton. De alia
flanko, ekzistas multe da E-uzantoj, kiuj tute ne celas tutmondigi
Esperanton kaj ne kredas je tio; ili simple uzas la lingvon. Tiaj homoj ofte
estas nomataj "raumistoj", char ilia ideologio estis klare formulita en la
fama "Rauma Manifesto". Ili estas simple lingvanoj, sed ne ideanoj.
Neuzado de nacia lingvo dum E-kongresoj kondukas al tio, ke la E-kongresoj
efektive okazas nur por esperantistoj, kaj por cetera publiko ili prezentas
nenian intereson. Tio kondukas al tio, ke Esperanto ekzistas nur por
esperantistoj, sed ne por amasoj. Ni konstante kuirighas en propra suko,
kial do oni miru, ke niaj vicoj ne multighas? Esperanto devas esti ponto al
aliaj popoloj, sed ne muro, kiu izolas nin de la propra popolo.
Lingvo estas nur formo de komunikigho, multe pli gravas enhavo - ideoj,
etoso. Dum oni uzas en la kongresoj ekskluzive Esperanton, ilin ne povas
partopreni "fremduloj", kaj tial la movado ne kreskas. Zamenhof volis, ke
E-kongresoj estu renkontighoj ne de samlingvanoj, sed de samideanoj. Kaj la
interna ideo de Esperanto estas tiel bela kaj facile komprenebla ech por
multaj neesperantistoj, ke ghi povus kolekti multoble pli da kongresanoj.
Krom tio, ja ebleco praktiki Esperanton restus en chiu okazo, ja temas ne
pri "malpermeso" de Esperanto, sed nur pri permeso de nacia lingvo.
Chiuj bonaj homoj facile komprenas, ke la homaro devas unuighi. Sen komuna
lingvo ghi ne unuighos. Komuna lingvo povas esti nur neutrala kaj facila.
Tial multegaj homoj povus subteni Esperanton kaj partopreni niajn
kongresojn. Kio malhelpas al tio? Nur nia lingva ekstremismo, nia
memizolemo. Nur tre malmultaj pretas lerni la lingvon, plimultego pretas nur
morale subteni ghin, sed ech tio tute sufichus por mirakle shanghi publikan
opinion pri Esperanto.
La lingvo ne sufichas por kunigi homojn, necesas ia komuna ideo. E-kongresoj
estu renkontighoj de homoj, kiuj subtenas Esperanton - tio estu ilia komuna
ideo. Iuj kongresanoj jam scias ghin, iuj ankorau ne - tio ne tre gravas,
gravas ke ili samopinias pri la chefajho. E-kongresoj, lau mia opinio, devus
esti lokoj, kie formighas ne nur tuthomara lingvo, sed ankau tuthomara
kulturo. Tial bonvenindas prelegoj kaj diskutoj pri globalaj problemoj, paco
sur Tero, estonta etiko (ekz. lau Martinus) ktp.
Lau mia opinio, esperantismo ne estas ia izolita movado. Ghi estas
parto de ia globala movado por konstrui pli humanan mondon. Al tiu globala
movado, eble, apartenas vegetarismo, "Green Peace", Kosmologio de Martinus,
"Viva Etiko" de rerihanoj kaj multaj aliaj.
Tiun globalan movadon por pli humana mondo mi shatas nomi Homaranismo.
Kaj tiam la esperantismo nature estas lingva sekcio de Homaranismo.
Esperanto estas vojo al Tutmonda Felicho. Kaj la amikeca atmosfero, kiu
dominas en E-kongresoj, estas antausento pri tiu Tutmonda Felicho. Chu ne?
- (al M.Chertilov):
Rilato inter estraro kaj ordinara membraro estas simila al rilato inter kapo
kaj korpo. Kiel decidas la kapo, tiel agas la korpo. Se la kapo ne pensas,
chu la korpo bonstatos?
Chiujn problemojn oni ne povas kaj ne devas solvi en chefurbo. Sed oni povas
kaj devas sugesti, kiel solvi la problemojn. Estraro ne devas labori, labori
devas membraro; estraro nur indikas, kiel la membraro laboru; pli precize,
ghuste en tio konsistas laboro de la estraro. Se ghi ne indikas, kiel la
membraro laboru, sekve ghi (estraro) mem ne laboras.
La postsoveta pensmaniero, ke "prenu tiom da demokratio, kiom vi povas
engluti", estas ankorau pli malghusta. Ghi kondukas al anarhhio kaj sekve al
plena detruigho de la shtato (au organizo). Chefa legho de chiu organizo
(shtato) estas hierarhhia principo: estraro (registaro) gvidas, membraro
(popolo) plenumas.
Oni ne rajtas atendi, ke REU faros chion anstatau chiuj. Sed oni rajtas
atendi de REU novajn ideojn, "utopiajn" projektojn, entuziasmigajn planojn,
kunordigon de chiuj agadoj, chiutagan informadon ktp. Tio estas taskoj de
REU-estraro, kaj neniu povas fari tion anstatau ghi.
- (al A.Ananjin):
Tio povas efiki malbone, se prezidanto elektos propran "teamon" lau siaj
subjektivaj preferoj. Li ja nature elektos nur tiujn, kiuj havas similajn
opiniojn kiel li mem, kaj tio kondukos al malrichigho de la E-movado (kio ja
okazis jam). Homoj talentaj, sed havantaj aliajn opiniojn, estos forjhetitaj
el la organizo, sed homoj sentalentaj, sed pretaj chiam flati kaj konsenti
kun la gvidanto, estos adoptitaj en la estraron.
Chiu homo opinias sin prava, kaj prezidanto - chu de lando, chu de
E-asocio - ne estas escepto. Oni ne devas doni al la E-prezidanto rajton
elekti "ministrojn", tion devas fari "kongreso" - taksante la kandidatojn ne
lau subjektivaj preferoj, sed lau iliaj "profesiaj" kapabloj.
Kiam oni faras ion konkretan - ekzemple, preparas E-kongreson, - tiam
necesas kompakta teamo de sampensuloj. Sed agado de tuta landa E-asocio (des
pli de tia granda lando, kiel Rusio) ne estas io konkreta. Ghi devas esti
chiuflanka. Ghi devas egale progresi en chiuj direktoj - kaj en
"movadumado", kaj en "retumado", kaj en eldonado, kaj en instruado, ktp.
Sendube, prezidanto ne povas egale interesighi pri chiuj direktoj, tial oni
ne devas doni al li rajton preferi au malpreferi iujn direktojn, selektante
"teamanojn".
- (al R.Petrovich, Serbio):
...Eble, valoras tiamaniere unuigi esperantistojn de iu regiono, ekzemple,
de Balkanoj. Oni povus provi interamikigi homojn el Serbio, Kroatio,
Bulgario, Rumanio, Grekio, Albanio. Mi scias, ke inter kelkaj el tiuj landoj
regas granda malamo, sed des pli utila povus esti tia provo. Se
esperantistoj estas adeptoj de Homaranismo, ili povas altighi super nacia
malamo kaj montri al siaj proksimuloj, en la malamata lando vivas samaj
homoj kiel ili mem. Kial ne krei dissendoliston <esper-balkan> por tiu celo?
- (al N.Gudskov, anarhhisto):
Naciismo estas malbona, patriotismo ne.
Se vi deziras batali kontrau Rusia shtato, estas via afero. Sed ne ligu tion
kun Esperanto, se vi ne volas provoki kontrauesperantistajn pogromojn.
Detrui shtaton estas egale kiel detrui homon, donante "liberecon" al unuopaj
cheletoj.
Kiam sur Tero formighos unueca shtato, kiam chiuj homoj ekde naskigho estos
edukataj en humanisma spirito, tiam la shtato estos malpli kaj malpli
necesa. Homoj estos bonaj kaj kondutos racie ne pro devigo, sed pro sia
interna moralo. Sed tio ne povas okazi baldau. Nun alvoki detrui shtatojn
estas plena frenezajho. Chia ordo, chia justeco pereos en hhaoso, char
multaj homoj estas ankorau, bedaurinde, tre malbonaj.
- (al N.Gudskov, ateisto):
Vershajne, ateismo estas neevitebla shtupo en evoluo de chiu homo (kaj de
tuta civilizo). Tio estas tre danghera stadio, kiam homo plene perdas ligon
kun sia spirita kerno. Subkonscian ideon pri spirito li jam perdis, kaj
superkonscian ideon pri spirito li ankorau ne trovis...
Ni permesu al religiemuloj libere alighi al E-movado sen timo, ke ili estos
insultataj de ateismaj fanatikuloj. Ateisma fanatikismo estas sama fiajho
kiel religia fanatikismo, kiel nacia fanatikismo (ekzemple, antisemitismo),
kiel politika fanatikismo (ekzemple, fashismo, antikomunismo), kiel rasismo,
ktp. E-movado estu amikema al chiuj, sendepende de nacieco, religieco,
politikaj konvinkoj; chia netoleremo efikas malbone, char mallarghigas eblan
"klientaron" por Esperanto.
Netoleremo al netoleremo ne estas netoleremo.
- (al V.Bespalov):
Kiu el ni volas, ke XXI-a jarcento estu simila al la XX-a? XX-a jarcento
revolucie shanghis eksteran vivon de homoj, sed ghi ne plibonigis iliajn
korojn. Por ke dum XXI-a jarcento ne ripetighu militoj kaj aliaj terurajhoj,
necesas _interna_ revolucio, necesas ia nova filozofio, novaj humanaj ideoj.
Unu el tiaj ideoj, kiujn la homaro dume obstine malakceptas, estas
internacia lingvo Esperanto. Ghi povas revolucie shanghi la mondon. Kaj
ghuste en tio estis intenco de Zamenhof. Se ni volas disvastigi kaj
akceptigi Esperanton, ni devas diskonigi ghian ideon. Multaj homoj kapablas
kompreni kaj subteni nin. Sed chu esperantistoj mem propagandas sian ideon?
Ho ve - ne! Regas senideeco kaj ia specifa infaneco.
Konata esperantisto V.Bespalov proponas propagandi Esperanton, alvokante
partopreni konkursojn de infanaj desegnajhoj. Jen lia letero, aperinta en
multaj E-periodajhoj (mi citas lau "Bulteno de REU" kaj konservas ties
ortografion):
"Necesas nur iom da deziro por uzi E-movadajn aranqojn, eventojn ay novajojn
kaj iri al neesperantistaj organizoj, informante pri diversaj konkursoj,
konkuroj kaj aliaj eventoj en E-movado por alvoki neesperantistojn
partopreni la aranqon. Cio ci tre bone impresas neesperantistojn, montras
efikon kaj utilojn de Esperanto kaj levas nian prestiqon.
Jen unu ekzemplo. Printempe venis informo pri konkurso de infandesegnajoj en
franca urbeto Vendomois. Mi tradukis la informon kaj portis al centra
art-lernejo, proponante partoprenon. Kaj poste venis informo pri la rezulto
de la konkurso: ciujn unuajn lokojn gajnis desegnajoj el Soci... Okazis
enmanigo de diplomoj kaj donacoj, ciu gajninto ricevis ankay glaciajon..."
Do, lernu Esperanton! Vi povas ricevi glaciajhon! :)
Ne, konkursoj pri infanaj desegnajhoj, certe, estas bona afero. Sed ghi pli
konvenas al infanoj. Plenaghajn homojn oni per similaj aferoj "ekbruligi" ne
povas, kaj tio ne nur ne "levas nian prestighon", sed, kontraue, katastrofe
faligas ghin, kreante opinion pri Esperanto kiel pri ia ludo por plenaghaj
infaneculoj. Se ni volas allogi seriozajn, valorajn homojn, ni devas
prezenti pli seriozajn ideojn.
- (al chiuj):
Por ke psikologia klimato en chiu organizajho estu bona, necesas eviti du
ekstremajhojn. Unu ekstremajho - kiam oni tro arde disputas kaj ech
malamikighas pro tio. Alia ekstremajho - kiam, timante kverelojn, oni simple
timas eldiri kontrauan opinion. Do, tiu problemo estas sufiche komplika, kaj
ghin necesas kompreni dialektike. Disputoj povas esti malbonaj, kiam homoj
trapasas chiujn limojn, komencas insulti unu alian kaj malamikighas. Sed
disputoj povas esti ankau bonaj, kiam homoj disputas nur pri la afero, ne
tushante la personon; kulturaj disputoj estas tre necesaj por naski novajn
ideojn. De alia flanko, chies sampensado povas esti bona, se temas pri vere
grava kaj ghusta ideo. Sed sampensado povas esti ankau malbona, se ghi
bazighas sur timo eldiri kontrauan opinion. Tia situacio kondukas al tio, ke
plej stultaj ideoj ne renkontas kontraudirojn kaj enradikighas. Shajnas, ke
tia sindromo estas karakteriza por nuna periodo de rusia E-movado. Pro
sperto pri iamaj konfliktoj oni ofte aplaudas al chiuj agoj de samideano, ne
pritaksante sobre lian agadon. Tio faras malbonan servon al la movado kaj
ech al tiu persono mem, char, ricevinte pravajn rimarkojn, li povus
plibonigi sian agadon. Chio jhus dirita rilatas al multaj personoj,
inkluzive al mi mem, kaj mi promesas neniam ofendighi, se vi estonte indikos
al mi miajn erarojn.
- (al G.Kokolija):
Prave Renato Corsetti skribis, ke sen forta rusia E-movado ne eblas forta
E-movado tutmonda. Tre multe dependas de gvidanto. Kia gvidanto, tia asocio
(organizo, partio, lando...). La gvidanto donas impulson, li devas konstante
generi ideojn kaj esti modelo de aktiveco. Oni kredigas, ke post sia
elektigho kiel prezidento Kokolija ekaktivos. Ne, oni devas montri aktivecon
_antau_ elektigho sendepende chu oni elektos lin au ne. Promesi eblas chion
ajn, tamen oni kredu ne al vortoj, sed al agoj. Tio estas nur demandoj.
Multaj rusiaj esperantistoj havas demandojn al gvidantoj de rusia E-movado,
sed plimulto ne kuraghas demandi, char ili estas bonkoraj kaj ne deziras
"batali" por vero. Multaj simple timas eldiri sian opinion...
- (al Je.Perevertajlo):
>...rakontado pri tio, kia-Esperanto-estas bona-bela dauras jam 113 jarojn.
>Tio rezultis la movadon de "entuziastoj", kiuj kondukas la lingvon en
>abismon.
Amuza kaj absolute malghusta konstato. Unue, 113 jaroj ne estas multe por la
historio. Dum tiuj 113 jaroj la homaro estis okupita pri aliaj aferoj: ghi
evoluigis teknikon kaj kolektis maldolchan sperton pri naciismo kaj diversa
politika ekstremismo. Lingva problemo ne estis en fokuso de atento, sed ghi
restas aktuala, kaj la homaro nepre (mi pensas - baldau) alpashos al ghia
solvado. Due, dum tiuj 113 jaroj E-movado ekzistis nur dank'al entuziastoj.
Kiam mortos lasta entuziasto, mortos la lingvo mem. Tial ni mem estu
entuziastoj kaj chiamaniere strebu entuziasmigi aliajn homojn pri nia sankta
afero.
>Same kiel rakontado pri beleco de kaktoj allogas tre malmultajn homojn
>al la kaktobredado. Sed se iu elbredus novan specon de man^gebla
>kakto kun gusto de dol^ca ^cokolado, tiam milionoj da homoj tra la
>mondo plantus, kulturus, kreskigus la planton.
Se aperus tia manghebla kakto, oni certe bredus ghin, sed neniu amos ghin,
neniu verkos pri ghi poezion, neniu deziros dedichi al tiu kakto sian
animon - same kiel oni shatas, sed ne amas akvomelonojn. Esperanto estas
ideo pri unuigo de la homaro, sekve pri nova epoko. Tio ekbruligas chiun
vivan koron. Sed vi alvokas fari ghin nur malvarma instrumento por praktika
utilo. Fi!
>Filatelisto la samon opinias pri filatelio. Potfaristo - pri potfarado...
>Do, ^ciu skolopo laudas sian mar^con.
Se vi ne vidas diferencon inter filatelo kaj internacia lingvo, tiam vi dum
pli ol 40 jaroj da via esperantisteco ne komprenis chefajhon. Filatelo,
kaktobredado ktp estas hobioj. Ili povas esti tre bonaj, plibeligantaj la
vivon. Sed ili ne promesas fari tian grandiozan revolucion, kian povas fari
komuna tuthomara lingvo.
Kie E-kluboj prenu monon?
Povas esti, ke la kutimo kolekti membrokotizojn estas malutila por nia
movado.
Se la kotizoj estas tro grandaj, tio forpushas la membrojn.
Se la kotizoj estas malgrandaj, ili, ech se kolektitaj, evidente ne sufichas
por fari ion gravan. Ekzemple, membrokotizo de REU estas 35 rubloj
(proksimume 1 $). Ech se en REU estus 100 pagantaj membroj, do rezultas
mizera sumo de 100 $ jare. Tio ne estas serioza afero por landa asocio.
Krom tio, necesas konsideri psikologian faktoron. Al homoj ne plachas devige
pagi, ech se etan moneron. Ili povas ekpensi, ke E-movado chasas ne ilin
mem, sed iliajn monujon. Se nia <esper-rus> postulus membrokotizojn, chu oni
volonte alighadus al ghi? Ritorika demando.
De alia flanko, E-kluboj kaj asocioj vere bezonas monon, kaj ju pli, des pli
bone. Kiel eblas ghin preni?
Unue, oni povus proponi anstatau devigaj membrokotizoj fari laueblajn
mondonacojn. Kutime tio estas pli efika, ol perforta monkolektado. Sed ech
tio ne solvas la problemon, char se la organizo prenas ion de siaj membroj,
ghi ne ighas pli richa.
Due, oni povas imiti kelkajn religiajn sektanojn, kiuj tute ne estas
stultaj. Ekzemple, krishnaitoj vizitas chiujn hejmojn, proponante acheti
ilian literaturon. Kvankam por plimultego iliaj libroj estas fremdaj, kelkaj
homoj tamen achetas ilin. Evidente, bonan ruslingvan libron pri la
internacia libro oni achetadus ech pli volonte. E-entuziastoj povus vendadi
sian literaturon che stacidomaj atendejoj, kie homoj enuas kaj volonte
achetas iujn ajn legajhojn. Sekve necesas establi E-eldonejon, kiu povus
eldoni ruslingvan literaturon pri Esperanto. Profito pro ghia vendado povas
subteni E-klubojn. Sendube, E-movado povas richighi nur je konto de
ekstermovadanoj, sed ne je konto de siaj malmultaj kaj malrichaj membroj.
Trie, oni povus provi peti financan helpon de iuj richuloj. Certe, mi ne
parolas pri tiaj fiuloj kiel Berezovskij kaj Bryncalov. Ekzistas aliaj, pli
bonaj richuloj. Interalie, chu vi scias, ke fama miliardulo-mecenato George
Soros (hungara judo lau deveno) estas filo de esperantisto? Ial
esperantistoj ghis nun ne uzis tiun fakton.Mi rememoris unu bonan libron, kiun eblus reeldoni en Rusio. Ghi estis
eldonita en Hungario antau 10-15 jaroj. Nomighas "Esperanto Internacia 1".
Sur la kovrilo estas terglobo, infanoj ktp. La lernolibro konsistas el
koloraj bildoj kaj nur Esperanta teksto. Praktike ghi taugas por memlernado
en chiu lando.
Eldonado en Rusio estas malplikosta, ol en Okcidento. Parton de la
eldonkvanto oni povus vendi al alilandaj E-asocioj, tiel plene kompensinte
elspezojn por la presado. Kaj ceteran parton oni povus distribui tra
ordinaraj librovendejoj. Mi estas certa, ke oni achetadus ghin.Por ideaj aferoj kiel nia, mono estas ne tre bezonata. Fakte, mono estus
tute senutila. Ideaj aferoj movighas per psika energio de ghiaj adeptoj,
per ilia abnegacia laboro kaj entuziasmo.- (al N.Gudskov, politikisto):
Por multaj el vi suba mesagho ne estos interesa, kaj mi anticipe petas
pardonon. Temos pri ideologio de Esperanto. Gudskov asertas, ke Esperanto
estas lingvo, pleje tauga kaj proksima al maldekstruloj. Chu tio estas vero?
Unue, mi volas diri, ke dividi homojn nur je dekstruloj kaj maldekstruloj
estas tro primitiva opinio. Envere politika spektro estas ne linio
(dekstren-maldekstren), sed cirklo. Se ni nomos maldekstremon "oriento"
kaj dekstremon "okcidento", do ni trovos ankorau "nordon" kaj "sudon".
Malklera, ekstremisma maldekstremo malsupre (en "sudo") kunighas kun
malklera, ekstremisma dekstremo. Klera, humana maldekstremo supre (en
"nordo") kunighas kun klera, humana dekstremo.
Nikolao Gudskov eraras, opiniante sin "maldekstrulo". Li tute ne estas
"maldekstrulo" ("orientano"). Li pli probable estas "sudano". Kumiro de
Gudskov estas Mahhno; sed chu Mahhno estis maldekstrulo? Sufichas rememori
lian sloganon: "Batu blankajn ghis ili rughighos; batu rughajn ghis ili
blankighos". Ke Gudskov ne estas maldekstrulo, videblas ankau lau lia
malshato pri komunistoj kaj liaj alvokoj ne partopreni balotojn. Li subtenas
neniun partion, li malakceptas chiujn. Tio estas tre karakteriza por
"sudanoj".
Ekstremisma maldekstremo kondukas al tute samaj sekvoj, kiel ekstremisma
dekstremo. Ekzemploj: polpotismo au maoismo, de unu flanko, kaj hitlera
fashismo, de alia flanko.
Kontraue, humana maldekstremo kondukas al tute samaj sekvoj, kiel humana
dekstremo. Ekzemploj: Svedio (kiu fakte estas duonsocialisma shtato), de unu
flanko, kaj Sovet-Unio dum lastaj jardekoj, de alia flanko.
Do, chu Esperanto estas vere lingvo por maldekstruloj? Ghi estas lingvo por
kleraj, humanaj homoj. Esperanton povas subteni kaj "dekstruloj", kaj
"maldekstruloj", kiuj trovighas proksime al "nordo".
"Nordanoj" estas homoj konstruantaj, "sudanoj" - detruantaj. "Orientanoj"
estas duon-konstruantoj kaj duon-detruantoj, kaj "okcidentanoj" estas
duon-detruantoj kaj duon-konstruantoj.
Esperanto povas, sed ne devas servi kiel instrumento de detruado. Ghi
estas intrumento de granda konstruado, granda sintezo. Ghi volas detrui
nenion, ghi nur unuigas chiujn sur neutrala bazo. Aserti kontrauon -
signifas provoki malamon al Esperanto che amasoj.
Certe, Nikolao Gudskov rajtas havi opiniojn kiajn li volas. Sed li ja
pretendas formuli ideologion de E-movado. Tamen lia ideologio estas rekte
erara, kaj mi volas atentigi vin pri tio.
Reen al Zamenhof! Li perfekte formulis niajn idealojn!
Mi estas nek dekstrulo ("okcidentano"), nek maldekstrulo ("orientano"). Mi
estas "nordano". Mi vidas ghustajn flankojn kaj en dekstremo, kaj en
maldekstremo.
- (al A,Ananjin):
>La personaj interrilatoj igxas la ligoj, kiuj tenas la homojn kune, denove
>kaj denove venigas tiujn al E-renkontigxoj, E-kluboj, korespondigas kaj
>intertelefonigas.
Mi opinias alie. Kio ligas homojn al Esperanto? Ne persona amikeco (ghin
chiu povos trovi ech sen Esperanto), ne amuzoj, ne vojaghoj, sed grava ideo,
kiu trovighas en tiu lingvo: ghi estas revo pri unueca homaro.
- (al chiuj):
Dum libera disputado, vero chiam venkas malveron. Tial vero ne timas
liberecon, sed malvero timas. Kiu estas prava, tiu chiam estas preta
diskuti. Iuj pensas, ke ardaj (iufoje) disputoj en niaj grupoj atestas pri
ilia "malsaneco". Tio ne estas vera. Antau ni staras malfacilegaj taskoj.
Kaj solvi ilin ne eblas sen demokratio, sen publikaj debatoj, sen bataloj
kontrau tiuj, kiuj malshatas Esperanton au falsigas ghian Internan Ideon.
Kontraue, se en iu grupo regas unupenseco kaj tombeja paco, tio atestas pri
ghia malsaneco. Plejofte tio signifas, ke la gvidanto ne lasas al homoj
paroli, au ke la grupo nenion faras. Sovetunio estis bonega shtato, sed ghi
pereis pro tiu kondamninda malsano.
Kio estas gvidanto? Gvidanto estas "animo" de sia organizo, kaj la organizo
estas "korpo". Kio vivigas la korpon? La animo. Tial de gvidanto dependas
tre multe. Konate: kia prezidento, tia lando. La gvidanto donas impulson al
la organizo. Li devas partopreni chion, aktivigi chiujn. Gvidanto laboras en
idea kampo, tial li devas aktive partopreni ideologiajn diskutojn, klare
montrante sian pozicion...
- (al Gilermo Riudor, Hispanio):
Spiritaj (au, kiel vi diras, "spiritualaj) temoj ne interesas malsaghajn
homojn. Ili mokas kaj nomas spiritulojn "frenezuloj". Vi kaj mi multfoje
spertis, ke multaj Esperanto-parolantoj ne estas tre saghaj. Kaj en tio
estas chefa obstaklo por progreso de Esperanto. Tiuj ne tre saghaj personoj,
memkompreneble, kapablas fari nenion. Kaj aliaj, pli saghaj, personoj,
kiuj povus fari ion utilan, neeviteble ekkonfliktas kun ili, senrevighas pri
esperantistaro kaj foriras de Esperanto. Tiuj aferoj, kiujn oni faras en
nunaj E-kluboj, simple ne estas interesaj por seriozaj homoj. Tial ni vidas
inter esperantistoj chefe nur amuzigheman junularon, kiu ne shatas pensi pri
animo, politiko, globalaj problemoj... Personon, kiu kuraghas pensi serioze
kaj revenigi la "hobion" Esperanto al Homaranismo, oni komencas insulti,
forpushi kaj chiel penas shtopi al li bushon. Tio estas malnova historio,
kiu ripetighas centfoje en rusia E-movado. Sed eble, Interneto helpos al ni
shanghi la situacion. En la Reto estas pli oportune paroli pri la idea
flanko de Esperanto. Ni devas renaski Homaranismon, kaj seriozaj novuloj
alighu al pura Zamenhofa idearo anstatau al tiu marcho de chiamaj
E-"aktivuloj". Sekve, chio evoluas tre bone. Ni ne atendu multan helpon de
Esperanto-parolantoj. Ni simple daurigu nian vojon, kaj iom post iom pli kaj
pli multaj alighos al ni.
- (al chiuj):
Necesas pli aktive kunlabori kun eksterlandaj E-asocioj. Necesas analizi
iliajn labormetodojn, organizadon, membraron. Necesas imiti ilin en chiuj
aferoj, kie ili sukcesas. Temas antau chio pri Hungara, Pola, Chehha,
Bulgara E-asocioj. Ili havas grandan sperton. Iliaj landoj estas multe
malpli grandaj, sed iliaj E-movadoj estas multe pli fortaj. Tio ne estas
normala situacio. REU devus esti pli aktiva kaj pli multnombra, ol chiuj
E-asocioj de Orienta Europo kune.
Mi ne rimarkas grandan interesighon de REU pri kunlaboro kun eksterlandanoj.
Ech al siaj renkontighoj REU ne tre volonte invitas eksterlandajn gastojn.
Shajnas, ke chiuj aranghoj de REU estas organizataj nur por REUanoj mem,
kiujn unuigas persona amikeco. Do, de unu flanko oni malmulte kunlaboras kun
eksterlando, de alia flanko oni per E-uzado baris sin kontrau propra popolo.
Rezultas plena izoleco, kiu kondukas al stagnado.
- (al chiuj):
Ni ne devas timi disputojn. Ni havas pri kio disputi, kaj ni devas disputi.
En disputoj naskighas vero. Ghuste por tio estis kreita chi tiu grupo.
Kiam iu homo eldiras gravajn verajhojn, li neeviteble renkontas oponadon.
Tio estas legho, kaj alie ech ne povas esti. Ne ekzistas ago sen reago.
En honesta, korekta disputado de kulturaj homoj kutime venkas vero. Ech se
la oponanto ne konvinkighas, tion almenau ekkomprenas aliaj legantoj.
Se ni, dezirante "pacon", decidos malpermesi disputojn, kio okazos? En tia
situacio, la vero memkompreneble ne povos trabati al si la vojon.
Prefere shtorma oceano, ol paca marcho.
- (al REU):
Chu E-movado estas neutrala? Tiu demando estas debatata eble jam 100 jarojn.
Kiel mi mem respondas ghin?
En la tuta mondo okazas milito inter Bono kaj Malbono, Lumo kaj Mallumo.
Movado, kiu pretendas je progresiveco, ne povas esti neutrala fronte al tiu
milito. Se ghi proklamas sian neutralecon, ghi tuj ighas ne interesa por
chiuj. Malbonuloj chesigas siajn atakojn kontrau ghi, char ghi ne plu estas
danghera por ili. Kaj bonuloj, siavice, chesigas subteni ghin, char ghi
neniel helpas al ghi. Kaj tiu movado jam neniel kontribuas al progreso. Ghi
jam estas ne movado, sed starado sur unu loko, ekzistanta ne por la homaro,
sed ekskluzive por si mem.
Bedaurinde, tio okazis kun E-movado. Ghi ighos interesa por homoj nur tiam,
kiam ni konvinkos ilin, ke Esperanto helpos al la mondo. Sed nunaj
E-aktivuloj konvinkas homojn nur pri tio, ke Esperanto helpos al ili mem.
"Pere de Esperanto vi povos agrable vojaghi, flirti kun alilandaj
junul(in)oj, kolekti poshtmarkojn ktp".
Mi estas konvinkita, ke tia E-"movado" estas tute senutila por la mondo.
Necesas reorienti ghin de plezurigado de individuoj al laborado por la
homaro. E-movado konsistu el donantoj, sed ne el prenantoj; el laborantoj,
sed ne el ripozantoj.
REU devus ighi vere "luma" organizajho kun forta ideo. Nun ghi tute ne havas
ideon. La chefa ideo de chiu Esperanto-organizajho estu, memkompreneble,
Homaranismo. Kiel povus aspekti ideologio de REU?
Unue: forjheti senideecon. Foresto de chia ideologio estas plej fia
ideologio. Tio estas tre ruza elpensajho de fiuloj, por senutiligi
Esperanton. Do: REU havu sian ideologion. La ideologio konsistu el:
1) pura Zamenhofeca esperantismo ("fari Esperanton dua lingvo por chiuj kaj
komuna por chiuj). Raumistoj nomas tion "finvenkismo". Tamen la
"finvenkismo" estas ghusta ideo. Kaj nur dank'al ghi homoj venas al
Esperanto. Rifuzi Zamenhofecan "finvenkismon" favore al marcha "raumismo"
estas perfido kaj detruo de esperantismo.
2) patriotismo (kiu havas nenion komunan kun naciismo). Do, REU gloru kaj
propagandu kulturojn de chiuj rusiaj popoloj, sed antau chio - rusan
kulturon. Ni tute ne devas esti sennaciuloj, ne memorantaj sian devenon.
Historio de rusa popolo estas glora, richa, grandioza, kaj ghi estas malbone
konata al okcidentanoj. Rusio ofte estas imagata kiel sovagha lando, en kies
urboj vagadas ursoj. Rusiaj esperantistoj devas batali kontrau rusofobio.
Ili devas prezenti Rusion kiel plej bonan landon (kaj tio ja estas vero).
3) spiriteco. Esperanto estas lingvo de ESPERO. Sed espero ne estas racia
sento. Ghi loghas en koro kune kun kredo kaj amo. Tial, esperantismo estas
tre proksima al religio. Tio eble mirigos vin, sed tiu konstato tute ne
estas nova. Esperanto povas bonege servi por pravoslava religio, same kiel
ghi servas por katolikismo kaj aliaj religioj. Pastroj havas autoritaton che
la popolo. Oni unue konvinku pastrojn, poste pli altajn hierarhhojn, tiel
ghis Patriarhho. Memkompreneble, REU devas havi plej firman kunlaboron kun
societoj de Roerich, kiuj ekzistas en chiuj urboj. Tiel Esperanto penetros
en konscion de veraj Homoj de Futuro.
Jen dume chio. Mi scias, ke de nunaj REU-estraranoj miaj proponoj estos plej
decideme malakceptitaj. Ili faris E-movadon marcho kaj volas, ke ghi restu
marcho. Sed iam nepre venos novaj esperantistoj kun ideoj, similaj al la
jhus skribitaj, iam ili estos elektitaj en la estraron, kaj nur tiam - sed
ne pli frue - Rusia E-movado komencos rapide progresi kaj dum nur kelkaj
jaroj ighos plej multnombra kaj potenca en la tuta mondo.
- (al Gilermo Riudor, Hispanio):
Rusia E-movado, kiel ankau la tutmonda E-movado, ne estas sana. Ghia chefa
malsano estas forgeso de la ideoj de D-ro Esperanto. Regas senideeco kaj emo
al nuraj amuzoj. Sed mi kredas, ke Rusian E-movadon eblas sanigi. Rusaj
homoj estas lau sia karaktero tre sinceraj, komunikighemaj kaj idealismaj.
El tio sekvas, ke Esperanto en Rusio havas plej bonan perspektivon. Kaj la
malmultnombreco de la nuna movado eble ech faros bonan servon, char estos
pli facile shanghi ghian strategion. Esperanto povas ighi populara en Rusio,
kaj REU enhavos pli da membroj, ol kiom da esperantistoj estas en chiuj
aliaj landoj kune. Sed tio eblos nur kiam REU akceptos la "internan ideon"
kaj Homaranismon kiel sian oficialan ideologion. Interalie, tio helpos
liberighi de kelkaj negativaj personoj, do - purigi la vojon por pli rapida
progresado.
Esperanto vivas en tri mondoj - mentala, astrala kaj fizika. Fizika
Esperanto estas amuzoj kaj veturadoj, kaj multaj nunaj esperantistoj vidas
nur ghin. Astrala Esperanto estas literaturo, korespondado (interalie, ankau
niaj grupoj apartenas al ghi). Mentala Esperanto estas la potencegaj ideoj
de Mahatmo Zamenhof. Ni povas diri: "Instruo de Zamenhof estas chiopova,
char ghi estas ghusta". Teorie, esperantistoj devus esti konduktoroj, kiuj
transportas la ideojn el la mentala plano, materiigas ghin en la fizika
mondo. Sed praktike multaj el ili estas pli similaj al izoliloj au
shtopiloj, ol al konduktoroj...
- (al A.Ananjin):
>Kaj viaj proponoj pri strategio estas tute ne klaraj.
Relegu chiujn miajn skribajhojn. Kio povas esti pli klara?
Unue, se vi volas amasan movadon, ekuzu nacian lingvon en E-aranghoj. Due,
agnosku kaj fiksu tion per speciala deklaracio en iu REU-kongreso, ke REU
celas disvastigi ne nur la lingvon, sed la ideon de frateco, paco, justeco
ktp. Chiujn verkojn de Zamenhof necesas traduki en rusan lingvon (au trovi,
ja multaj estis verkitaj ruse) kaj eldoni por esperantistoj kaj
interesighantoj. Esperantistaj kongresoj en Rusio estu ne kolektighoj de
areto da chiamaj amikoj, sed amasaj, multmilaj festivaloj de homaranistoj
(ne gravas, ke plimulto ne parolos Esperante; en chiu okazo, ili scios pri
ghi kaj subtenos ghin).
- (al L.Szilvasy, Hungario):
Zamenhof kaj Lenin povus facile kompreni unu la alian, mi pensas. Iliaj
celoj estas tre similaj, se ne tute samaj.
- (al D.Harlow, USA):
Esperantismo estas lingva sekcio de tutmonda Homaranisma movado.
Sed praktike esperantismo estas granda linio, kies supra parto trovighas che
Homaranismo, kaj malsupra - che lingva hobiismo.
Kristanismo estas same granda linio, kies supra parto trovighas che
Homaranismo, kaj malsupra - che dogmismo kaj inkvizicieca shholastikemo.
Leninismo estas same granda linio, kies supra parto trovighas che
Homaranismo, kaj malsupra che stalinismo kaj diktaturo.
En Homaranismo kunighas chiuj Lumaj Movadoj.
Mi ne vidas kontraudirojn inter Kristanismo, Esperantismo kaj Leninismo.
Lenin neniam diris ion kontrau Esperanto (kvankam li agadis samtempe kun
Zamenhof). Se Lenin estus "mallumulo", li nepre atakus esperantismon, sed
tio ne okazis. En biblioteko de Lenin trovighas lernolibro de Esperanto.
Celo de Zamenhof estis, ke chiuj teranoj povu kompreni unu alian. Celo de
Lenin estis, ke sur Tero ne ekzistu richuloj kaj malrichuloj. Ambau celoj
estas necesaj, por atingi tutmondan fratecon. Celo de Roerich estis, ke
chiuj teranoj konu sencon de sia vivo. Chiuj tri estis rusianoj. Chu
hazarde?
- (al Ju.Karcev):
Homaranismo ne havas malsupran parton! Ghi estas sumo de supraj partoj
de chiuj ismoj!
Vorto "Homaranismo" ne entenas ion apartigan, char ni chiuj estas homoj. Ghi
estas genia titolo por nomi chiujn "lumajn" strebadojn de diversaj popoloj.
Mi ripetu, Homaranismo estas pure abstrakta vorto. Ghi estas ligita kun
neniu religio, neniu popolo, neniu filozofio, do - egale akceptebla por
chiuj.
Ni devas finfine ekvidi ne nur horizontalan disdividon de la homaro
(kristano - islamano - ateisto ktp), sed ankau vertikalan (homaranisto -
fanatikulo)! Klera kristano facile trovos komunan lingvon kun kleraj
islamano kaj ateisto, char ili chiuj estas homaranistoj.
- (al V.Melnikov):
>> Mallumulojn - for el E-movado!
>Jes!! K mi proponas komenci de Grisxin. Sen li la E-movado
>tre progresos, cxar eksteruloj vidos inter ni normalajn homojn,
>sed ne fanatikulojn de stranga "ideo", fiaskinta jam antau jardekoj.
Tiu "stranga ideo", kiun vi ne kapablas kompreni, ne fiaskis kaj neniam
fiaskos, sed ghi ekzistos tiom longe kiom ekzistos la homaro, ghis ghi
finfine triumfos, unuiginte chiujn teranojn en unu "rondo familia".
>Ajna religio disdividas k interkvereligas homojn, tial
>propagando de (ajna) religio rekte kontrauas la esencon de E-o.
Ne, vi ne tute pravas. Religio disdividas kaj interkvereligas nur se oni
kredas ghin fanatike. Sed samtempe religio ligas kaj interfratigas homojn,
kiuj kredas komunajn idealojn. Tute same statas pri nacioj: nacieco
disdividas kaj kunigas samtempe. Sed nei naciecon en nuna tempo estas infana
naivajho.
- Bona homo estas homo, kiu
faras bonon al bonaj homoj, alivorte kiu agadas en
interesoj de la homaro. Komercisto, kiu ja faras bonon al aliaj, sed ankau
ricevas samgrandan bonon, estas sekve neutrala - nek bona, nek malbona.
Shtelisto, kiu nur ricevas bonon, estas malbona homo. Bona homo faras bonon,
ne atendante rekompencon. Li ech ne deziras rekompencon, char tio
neutraligus lian bonecon.
Homo en neloghata insulo estas nek bona, nek malbona. Boneco au malboneco de
homo montrighas nur en liaj interrilatoj kun aliaj homoj. Se li faras bonon
al aliaj homoj - li estas bona; se li faras bonon kaj ricevas bonon - li
estas neutrala (same kiel tiu sur la neloghata insulo); se li faras malbonon
al aliaj homoj - li estas malbona.
Mi ne kondamnas komercon, char en nunaj kondichoj ghi estas neevitebla. Sed
iam komerco ne ekzistos. Homoj laboros senpage kaj ricevados chion senpage,
lau siaj bezonoj. Tiel okazas en chiu familio, kaj iam la tuta homaro ighos
unu granda rondo familia, chu ne?
- Shajnas, ke la tuta
problemo estas en tio, ke en Rusio forestas E-movado.
Estas nur iom da dissemitaj individuoj ("eternaj entuziastoj"). Movado estas
miloj da homoj, kiuj havas komunajn celojn. Char ghi ne ekzistas, nenia
organizo povas labori sukcese.
Por progresigi Esperanton en Rusio, necesas relanchi movadon. Kiel fari
tion? Evidente, ni devas imiti Zamenhofon, kiu sola (!) lanchis internacian
E-movadon. Do, necesus eldoni ruslingvan libron pri problemoj de internacia
komunikado kaj pri Esperanto kiel solvo.
Char multajn homojn tiras al Esperanto ne pensoj pri praktika utileco, sed
revoj pri internacia amikeco, necesas propagandi nian lingvon kune kun ghia
"interna ideo". Pli bone, ol Zamenhof, neniu povas skribi, tial estus bonege
simple reeldoni liajn verkojn en unu libro...
Dume ni havas organizon sen movado. Pli bone estus movado sen organizo. Sed
plej bone estus organizita movado, char nur ghi kapablas okazigi gravajn
kongresojn kaj fari aliajn seriozajn aferojn. Ni esperu, ke iam en Rusio
okazos ech Universala Kongreso!..
- En sia gazeto
("REGo") Garik Kokolija skribas:
"...la nuna REU-estraro estas la plej forta... Chiu el la nunaj estraranoj
estas jam delonge konata aktivulo, multe jam faris por la movado..."
Tuj supre li konfesas: "shajnas, ke la plej profundan punkton de la regreso
ni trairis proksimume en 1997-98..."
Do, chiu havanta logikon, povus ekcerbumi pri demando: pro kio estis entute
la regreso, se la movadon estris tiom bonegaj aktivuloj? Mi respondas: la
regreso estis natura kauzo de malghusta agado de tiuj samaj laudataj
aktivuloj. La REU-estraro konsistas el personoj, kiuj delonge pruvis sian
plenan malkapablon kaj preskau tute entombigis E-movadon en Rusio.
La mortanta movado rericevis spiron tute ne dank'al (pli ghuste diri - spite
al) la estraranoj, sed dank'al nova fenomeno en nia vivo - INTERNETO.
Interneto ebligis organizi novajn kursojn, interligis esperantistojn,
relanchis diskutojn pri E-movado (dum E-renkontighoj, lastatempe, seriozaj
diskutoj entute forestis).
Sagha REU-estraro shanghus la prioritatojn. Anstatau okupighi nur pri
renkontighoj, ghi instigus krei novajn retpaghojn, traduki utilajn
programojn, lanchi novajn kursojn, kolekti arkivon de Rusia E-movado,
bibliotekon ktp.
Alivorte, de korpa agado necesas transiri al agado intelekta.
Interneto estu chefa strategio por E-movado. REU-estraro subtaksas au tute
ignoras ghin. Kial REGo ne aperas rete? Char per reta eldonajho ne eblos
atuti en E-renkontighoj. "Я достаю из широких штанин la gazeton de mi
redaktatan..." :)
Shajnas, ke iuj estraranoj sekvas devizon "Esperanto por mi", ne "mi por
Esperanto". Se ne estas tiel, kial ili akceptas chiun aferecan kritikon kiel
malamikan atakon?..
Fisho putras de kapo, kaj E-movado putras de ghia estraro.
La agado de estraro konsistas chefe el lautaj alvokoj, kiuj (mole dirante)
estas malproksimaj de genieco.
Jen oni jhus disdividis la landon kaj eksterlandon inter siaj aktivuloj.
Pura volapukismo. Kial ligi la movadon en tiuj regionoj nur al tiuj homoj?
Kion ili devas fari - ne klare. Anstatau pliaktivigi la "lokajn
kunordigantojn", oni simple ofendas kaj pasivigas aliajn aktivulojn en tiuj
regionoj.
Same estas tre dubinda la ideo pri komisionoj. Chu formalaj postenigoj faros
almenau etan rezulton? Certe, ne. Chiuj decidoj de REU-estraro estas nur
imitado de agado, nur por montri, ke ili regas chiujn kaj kunordigas chion.
REU-estraro devas kutimighi al novaj kondichoj kaj prezenti siajn decidojn
unue kiel proponojn por chiuflanka pridiskutado de esperantistoj, el kiuj
plimulto ne estas malpli saghaj ol la estraranoj.
- Rusiaj e-istoj forgesis
sian destinon...
ili skias, sketas, skutas, bicikletas, parashutas...
а при чем здесь эсперанто?
chu tion saman ne eblus fari sen Esperanto?
Kian rilaton al E-movado havas sportaj kaj rolludaj aranghoj de rusiaj
E-parolantoj? - Absolute nenian.
Esperanto-movado ne estas uzado de Esperanto. Esperanto-movado estas
batalado por internacia lingvo (konkrete - por la lingvo, kreita de
Zamenhof). Kiam Esperanto venkos kaj ighos internacia lingvo, tiam E-movado
memkompreneble ne plu ekzistos. Tiam oni ne plu batalados por Esperanto, oni
nur uzados ghin. Sed nun esperantistoj devas esti ne uzantoj, sed
batalantoj, char aliokaze Esperanto ne venkos. Por mi esperantistoj-uzantoj
ne estas veraj esperantistoj; aliflanke, efike batali por Esperanto oni
povas ech ne sciante tiun lingvon. Bedaurinde, multaj niaj "samideanoj"
estas nur uzantoj. Ili nur amuzighas, ghuas "bonetoson" dum E-renkontighoj
kaj poste miras - kial radio ne disaudigas Esperante, kial ne aperas dikaj
gazetoj en Esperanto ktp... kvazau iu devas fari chion tion anstatau ili!
http://subscribe.ru/
E-mail: ask@subscribe.ru | Отписаться | Рейтингуется SpyLog |
В избранное | ||