Рассылка закрыта
Вы можете найти рассылки сходной тематики в Каталоге рассылок.
Хомаранизм (учение Заменгофа)
PURE PRIVATAJ PENSOJ-5
Suplemento al "Homaranismo" (22.08.2001)
Saluton, karaj amikoj!
Здравствуйте, дорогие друзья!
Это предпоследний выпуск отрывков
из моих писем, отправленных на
разные
форумы. Прошу извинения у тех, кто
не свободно владеет международным
языком
или не интересуется затронутыми
вопросами.
- Chu spirito estas
informo??
Informo estas tio, kio kunigas Dion kun Materio. Homo konsistas el Spirito
(Di-ero), Korpo (Materi-ero) kaj Psiko au Animo (Informar-ero). Spirito
neniuokaze estas informo, ghi nur rivelighas per informo. Sen scioj ni
neniam ekkonus nin mem kaj Dion. Sed ech senscia novnaskito au idioto havas
spiriton kaj sian "mion".
Niaj scioj formas nian psikon, nian animon, niajn konvinkojn, nian
karakteron, unuvorte nian individuecon, sed tamen ili ne estas nia "mio". Ni
povas (teorie) fiksi kaj konservi nian psikon, sed nian spiriton tio neniel
koncernos.
- Zamenhof pensis proksimume
same, kiel la Mahatmoj. Ili tre severe kondamnis
la dogmemajn religiojn, kaj Zamenhof same sentis, ke tio estas plej granda
malbono kaj provis krei ian novan religion - Homaranismon, kiu estas simila
al Teosofio (iniciatita de Mahatmoj pere de Blavatskaja). Zamenhof, sendube,
agadis memstare, sed la simileco estas okulfrapa.
- ...Deklaracio, kiu
kontentigas chiujn, estas senutila. Belaj, sed praktike
senenhavaj vortoj ne timigas fiulojn; ili volonte subskribas tian
deklaracion, en kiu estas nenio konkreta. Ju pli sagha estas iu teksto, des
pli malpli da simpatiantoj ghi trovos. Genia deklaracio elvokus furiozajn
atakojn de "mallumuloj". Tia estas realajho.
- Mi kredas, ke du
duonsferoj de la cerbo respondecas pri diversaj flankoj
de
psiko: unu - pri racio, dua - pri emocioj. Ghis nun racia flanko estis pli
evoluinta. Tial aperis multe da "senkoraj raciuloj". La "senkoraj raciuloj"
elpensas sekan sciencon, iniciatas militojn ktp. Nun urghe necesas evoluigi
la emocian flankon. La emocia flanko estas pli evoluinta che virinoj. Tial
necesas lasi al virinoj ludi pli gravan rolon en la socia vivo, kaj tial la
nova epoko estas nomata ankau Epoko de Virino...
- Homoj de futuro egale uzos
ambau duonsferojn de sia cerbo. Ili havos
aliajn fontojn de scio, krom la racio.
Mi vidas la problemon de plua progreso de scienco en tio, ke por ekkoni
pliajn sekretojn de la naturo, homo mem devas shanghighi, shanghi sian
psikon. Sed ghuste tio estas plej malfacila!
- Lau mia vidpunkto, ni
estas ankorau tre neperfektaj. Nuna scienco estas
ridinda embrio de estonta Scio, kaj nia cerbo ankorau funkcias je kelke da
procentoj. Kiam che sankta homo dum religia ekstazo ekfunkcias pli granda
parto de la cerbo, lia kapo komencas elradii tiom fortan auron, ke ghi estas
videbla ech por simplaj homoj. Tiun auron antikvaj pentristoj pentris kiel
nimbon. Kaj nia tuta korpo ankorau dormas. Kiam chiuj ghiaj cheletoj
vekighos, homoj estos lumantaj kaj flugantaj. Ili estos treege belaj, kvazau
angheloj!..
- Shtono ighas planto,
planto ighas animalo, animalo ighas homo...
Sed la evolucio ne finighas per tio. Homoj ighos novaj, pli perfektaj
estajhoj. Proksimigho al Dio estas celo de la tuta Materio, kaj la homaro
estas Ghia avangardo. Nia plej proksima celo - ighi Sanktuloj, Majstroj,
Mahatmoj. Tiam ni vidos sekvajn shtupojn (vershajne, Angheloj, Arhhiangheloj
kaj tiel plu direkten al Dio).
- Mi ofte havas impreson, ke
labori por Satano estas ege profitdona okupo,
dum laboro por Dio estas afero senespere mizeriga.
- Homoj pli volonte glitas al infero, ol supreniras al chielo.
- Lau kristana moralo,
richulo devas disdoni sian richajhon inter malrichuloj.
T.e. kristanismo fakte egalas al komunismo. Homoj estos fratoj nur kiam ne
ekzistos abismo inter richuloj kaj malrichuloj. Lau moralo, propreca al tre
multaj rusoj, esti richulo estas malmorale. La richulo ja ricevis sian
richajhon je konto de aliaj homoj; aliaj homoj malrichighis, por ke li
richighu. Ne ekzistas do bazo por ami richulojn. Ili estas parazitoj, kiuj
alproprigis _komunajn_ bonajhojn.
- Kiam homo estas richa, li
sekve sentas sin aparta de la homaro, do li ne
estas vera homarano. Se li estus vera homarano, li vershajne ne estus
kolektanta richajhojn, sed uzus ilin por helpi al aliaj homoj.
Se chiu homo deziros havi ne pli multe, ol kiom li vere bezonas, tiam sur
Tero tuj ekestos paradizo sen malsatuloj, sen mizero.
Richeco stimulas che malrichuloj senton de envio. Chio tio kreas malamikecon
inter homoj. Rusoj diras: "Sytyj golodnomu ne tovarishch" (Satulo kaj
malsatulo ne estas amikoj).
Chiuj homoj naskighas egalaj. Ili do prefere restu maksimume egalaj. Nur
tiam povas ekzisti frateco inter ili.
Se vi estas richa kaj se vi havas malrichan, malsatantan fraton, chu vi ne
manghigos lin? Sed la tuta homaro ja estas unu familio!
- >Kion vi pensas pri
AM-PARADO, kiu kutime okazas en Berlino kaj
>aliaj urboj de Europo?
AM-PARADO havas nenian rilaton al AMO! Ghi estas abomeninda manifestacio da
homoj, kiuj deziras malkashe kontentigi sian seks-instinkton. Tio havas
nenion komunan kun vera AMO kaj kun HOMARANISMO, kvankam lau ekstera aspekto
tiu parado povas plachi al iuj.
Vera Amo inter homoj estas tiam, kiam homojn unuigas ia supera ideo. Sed
kiam oni estas gvidataj nur per instinktoj, tio estas nur memamo.
Amo estas sanktajho! Kaj por sanktajho ekzistas sanktejoj kaj sanktujoj.
Kiam amo estas disdonata al homoj, ne meritantaj ghin, tio estas same kiel
malami homojn, meritantaj amon. Chu ne?
Bahaismo estas reformita Islamo. Ghi tre bone taugas por araboj, irananoj,
pakistananoj ktp, por ili Bahaismo estas granda spirita revolucio kaj
progreso. Por europanoj Bahaismo ne estas bezonata, char europa kulturo jam
akceptis chiujn postulojn de Bahaismo.
Pri sunadorado - tre interesa temo. Suno estis adorata ankau de antikvaj
slavoj, en malnova rusa lingvo suno estas nomata "Jarilo" ("Jarilo" estas
tradukebla kiel Ardanto).
Sunadorado eble ne estas malsagha afero. Ekzistas hipotezo, ke Suno (kaj
chiuj steloj) estas viva estajho, ke ni chiuj estas idoj de suno kaj iam
reunuighos kun ghi. Bulgara Majstro Mikael Ajvanhhov verkis tre interesan
libron "Surjja Joga" pri tio.
>Cxu vi sukcesus diferencigi al mi la "interna ideo" de "homaranismo" ?
>Elkore vin salutas homarane - Leonardo Janz el Brazilo.
La "interna ideo" estas simple ideo pri paco, justeco kaj amikeco inter
chiuj nacioj kaj homoj. Homaranismo estas aparta instruo, kun siaj "dogmoj"
kaj detalaj principoj.
Homaranismo, lau mia opinio, havas 3 aspektojn au branchojn: lingva, religia
kaj politika.
Lingva aspekto de homaranismo estas ESPERANTISMO.
Religia aspekto de homaranismo iom post iom realighas sendepende de
esperantistoj, en diversaj ekumenaj movadoj kaj novaj religioj. Zamenhof
volis krei apartan religion, sed mi pensas, ke tio por ni estas nek reala,
nek necesa. Oni ne kreas artefarite religiojn. Chiu religio naskighis
chirkau iu eksterordinara homo - Kristo, Buddo ktp. - kaj tiaj homoj inter
ni mankas. Mia opinio: chefa malbonajho estas ne diverseco mem de la
religioj, sed malamikeco inter ili. Ni devas batali kontrau netoleremo de
religioj. Neniu rajtas diri, ke nur ghi estas sola vojo al Dio. Estas multe
da vojoj. Chiu nacio havas tian religion, kia konformighas kun ghia kulturo.
Do, mi formulus religian branchon de homaranismo jene: ekzistas nur unu
tutmonda religio, kaj chiuj ekzistantaj religioj estas nur ghiaj branchoj,
kiuj devas kunvivi frate.
Politika aspekto estas principo de Zamenhof, ke chiu lando apartenas al
chiuj ghiaj loghantoj (sed ne al anoj de iu difinita nacio).
Multaj pensas, ke sennaciismo estas vera homaranismo (en nacia aspekto), sed
mi havas iom alian vidpunkton. Sennaciismo en rilato nacia estas tio sama
kiel ateismo en rilato religia.
Chu religio estas malbono? Iuj fervoraj ateistoj diros: jes! Sed mi kredas,
ke vera religio estas sole ghusta vojo por progreso de homaro; vera
progreso konsistas ne en evoluigo de tekniko, sed en proksimigho al Dio.
Tio, ke ekzistas diversaj religioj, ne estas malbona. Malbone estas, ke ili
ofte batalas inter si kaj neas unu alian.
Tion saman eblas diri pri nacioj. Tio, ke ekzistas multe da nacioj kaj
lingvoj, per si mem ne estas malbona. Malbone estas, ke ili ofte batalas
inter si.
Fari chiujn samaj ne eblas kaj ne endas. Diverseco per si mem ne
kontraudiras pacon, amikecon, konkordon kaj harmonion.
Povas esti, ke iam, post miloj da jaroj, chiuj nacioj kunfandighos en
unun, sed nun batali por tio estus antautempe kaj ech malutile. Chiu homo
plej alte taksas sian propran nacian kulturon kaj lingvon; sennaciismo povas
krei impreson, ke esperantistoj volas neniigi chiujn naciajn kulturojn. Mi
estas kontrau tio, kontrau sennaciismo, kiu nur suprajhe estas bonintenca,
sed envere estas kontraukultura ismo.
Finfine, ech se sur Tero malaperos diversaj nacioj, tio per si mem nenion
donos, char homoj malpacighas ech kiam ili apartenas al la sama nacio. Do,
gravas ne iaj eksteraj ecoj (kiel nacieco), sed koroj de homoj; necesas fari
korojn pli noblaj, kaj tio solvos chiujn problemojn.
Ni devas "gravedigi" per homaranismo kiel eble pli multajn esperantistojn.
Homaranismo devas ighi ideologio de tutmonda E-movado. Pri tio revis
Zamenhof mem. Kaj nur tiam, kiam la mondsavanta, homfratiga homaranisma
ideologio ighos la "interna ideo" de esperantismo, nur tiam la homaro
ekinteresighos ankau pri Esperanto. Ghis nun plimulto da homoj opinias
Esperanton senutila, char komuna lingvo per si mem solvas nenian etikan
problemon.
N.Gudskov: >Religioj ne povas ne batali inter si!
Ne. Chio dependas de homo, chu li estas "luma" au "malluma". "Malluma"
religiano estas fanatikulo, kiu malamas chiujn alikredantojn kaj kredas, ke
ili venos en inferon postmorte. "Luma" religiano kredas sian kredon, sed
samtempe estimas chiujn aliajn religiojn. Tio sama estas kun nacioj.
"Malluma" naciano estas naciisto, kiu malshatas aliajn naciojn. "Luma"
naciano amas sian landon kaj popolon, sed samtempe estimas aliajn.
Religioj kaj nacioj povas kaj devas ne batali. Ekzemplo: paca kaj amika
kunekzisto de islama kaj pravoslava (ortodoks-kristana) religioj en Volgio,
Kazahhio, Uzbekistano ktp.
>La samo estas pri la nacioj... Do, gxis kiam ekzistos
>nacioj, okazados - cxu pli ofte, cxu malpli, sed nepre - militoj.
Chio dependas de homoj. Diri, ke militoj inter nacioj estas neeviteblaj,
estas granda stultajho kaj ne-kredo pri homa racio.
Religio estas re-ligo de homo kun spirita mondo. Homo, kiu neas religion,
neas sian propran spiriton. Tio por mi ne estas plenvalora homo, sed nur
antau-homa stadio.
Nacioj unuigas kaj disigas samtempe. Se ni neas nacion, ni neas milojn da
ligoj inter homoj, neas ilian historion, kulturon, tradicion, folkloron kaj
tiel plu. Tio estus detruo, sed ni devas konstrui. Esperanto-kulturo ne neas
naciajn kulturojn, kaj (lau mia opinio) ghi ne devas esti io aparta, sed ghi
devas esti unuigho, sintezo de chiuj kulturoj.
Se ni stimulos malaperadon de nacioj pere de Esperanto, chu ni estos pli
bonaj, ol tiuj, kiuj stimulas malaperadon de nacioj pere de angla lingvo? La
nacioj vidos en Esperanto saman dangheron kiel en angla lingvo; el sub pluvo
ili venos en riveron. Kaj en chiu okazo, tio estos malrichigo. Tio estas
strategia eraro de sennaciuloj.
Ni ne scias, kiel kaj kial naskighas nacioj, kaj ni pereigu ilin. Mi estas
kategorie kontrau batalado kontrau mia gepatra rusa kulturo kaj lingvo! Kiel
kunfandighos nacioj, kia estos la homaro en malproksima estonteco - tion ni
ne povas scii. Chiuokaze, ni ne devas proksimigadi tiun estontecon per
detruado...
Zamenhof ne pledis por tuja intermiksigho. Kaj mi ne estas certa, ke tuja
intermiksigho de nacioj kondukus al bono. Ekzemple, turko venas al Germanio.
Germania kulturo estas fremda por li, li ne shatas germanan arkitekturon, ne
legas germanan literaturon, ne kantas germanajn kantojn - chio tio estas
fremda por li. Kaj se al Germanio venos 20 milionoj da turkoj, la germana
kulturo povos formorti. Se en Brition au Hispanion venos 100 milionoj da
chinoj, diru "adiau" al la brita kaj hispana kulturoj. Sed chu malapero de
naciaj kulturoj estas dezirinda? Chu tio ne estos malrichigho por la
tutmonda Kulturo?
Mia opinio estas jena: chiu lando estas hejmo de iu aparta nacio. La nacio
respondecas pri tiu ter-peco. Kaj chiu homo respondecas ne nur pri la tuta
planedo (ghi estas tro granda por unuopa homo), sed unuavice pri tiu
ter-peco, nomata Patrolando. Amo al Patrolando tute ne kontrauas amon al la
tuta Tero.
...Kio estas la ESENCO de la religioj? Mi konsentas, ke chiu nuna religio
estas perversita, sed chiu iam naskighis kiel sperto kaj instruo de iu
eksterordinara homo. Mi kredas, ke klarigi tiun problemon al ni povas verkoj
de Blavatskaja, Roerich, Martinus kaj nune vivantaj Spiritaj Majstroj.
Jen mia persona opinio: homaranismo estas komplika instruo, kiu entenas
CHION, chiujn temojn kaj indikas al ni solvojn de diversaj problemoj.
Politiko estas malpura afero, char kanajloj (= mallumuloj = satanistoj) tre
multe okupighas pri ghi, semante malamon inter nacioj. Se ni tute evitos
politikan temon, tio signifas, ke ni lasas tiun kampon plene al ilia
dispono. Ni mem konstatos nin impotentaj, kapablaj proponi nenion al la
homaro.
Zamenhof ne evitis politikajn temojn - sufichas rememori lian publikan
leteron "Al diplomatoj de la mondo".
Nun la situacio sur Tero estas ankorau pli komplika, ankorau pli danghera.
Chu ni ignoru ghin? Chu ni fermu la okulojn antau la suferoj de homoj, chu
ni fermighu en nia chambreto kaj ludu per ludiloj?
Mi opinias, ke ni devas paroli ankau pri politiko, proponante al la homaro
GHUSTAN kuracmanieron de ghiaj vundoj. Se ni skribos sur nia homaranista
standardo ghustajn ideojn, tio interalie povos venigi al Esperanto multajn
novajn homojn (nun, kiel mi jam skribis, plimulto opinias Esperanton
senutila ludajho).
Kaj sennaciistoj, kaj ateistoj NEAS aferon, anstatau KLARIGI ghin.
Homaranistoj devas ne NEI naciojn kaj religiojn, sed UNUIGI ilin.
Unuigho de la homaro iros lau vojo de sintezo, sed ne neado, kaj
Esperanto ne ighu instrumento por detruado kaj rompado de privataj naciaj
hejmoj, sed nur por konstruado de komuna pli granda hejmego.
Chiuj konfliktoj inter nacioj estas artefarite kreataj. Temas pri grupeto da
ambiciaj politikistoj kaj malnoblaj jhurnalistoj. Ili bruligas la fajron.
Simplaj homoj estas kutime tre toleremaj al alinacianoj.
Leonardo Janz:
>lau miaj kredoj, sindoni por defendi la patrujon estas barbareco.
Ne, tio estas ne barbareco, sed heroajho.
Rememoru pri la 300 spartanoj! Chu ili ne estis herooj? Chu pli bone estus
eviti pereon, lasinte al persa armeo invadi karan Helenion?
Kaj dum la 2-a Mondmilito milionoj da sovetianoj simile oferis sian vivon;
se ili kondutus alie, eble Hitler konkerus la tutan mondon!
>Cxu vere vi ankorau bazigxas sur tiu antikva slongano: "Doni la sangon al
>la patrujo" ?
Doni la sangon por Patrujo endas, se Patrujo estas atakata de agresoroj.
Alia konduto estas malhonesta malkuragheco kaj perfido. Neniu Spirita
Majstro instruas tion.
Multaj opinias, ke chia milito estas malbonajho, chia batalado estas
malpermesinda, kaj tiel plu. Sed la Vero konsistas en tio, ke ekzistas
militoj justaj kaj maljustaj, batalado prava kaj malprava.
>Milito justa? Prava? Mortigi do pravas?
Povas esti situacioj, kiam mortigi necesas. Se vian landon atakis fremda
lando, kiu volas sklavigi viajn popolanojn, vi devas militi, kaj tiu milito
por vi estos milito justa. Kaj mortigado en tiu milito ne egalas al
murdado kaj ne estas peko - ghi estas devo.
Kial vi ne povas tion kompreni? Se krimulo pafas al pacaj civitanoj - estas
unu afero; sed se policisto pafas al la krimulo - estas tute alia afero. Kaj
ne necesas egaligi agojn de la krimulo kaj policisto.
Sadismo estas kruela, sed mazohhismo estas stulta.
Kiu ne defendas sian hejmon, tiu mazohhisme helpas al malamikoj.
Multaj homoj subtenas etburghan pacifismon, neperfortemon, toleremon al
chia malbono, kaj tio nur helpas al malbono.
Mi ne vidas kontraudirojn inter Spiritismo de Kardek, Kosmologio de
Martinus, Teozofio de Blavatskaja kaj Agni-Jogo de Roerich. Vershajne, chiu
el tiuj doktrinoj estas ghusta, kaj ili kune faros bazon por estonta
tuthomara religio.
Ami malbonan homon - signifas malebligi al li fari pluan malbonon, tiel
savante lian animon. Se ni pro falsa "amo" permesas al li turmenti kaj
mortigi aliajn homojn, ni ne nur perfidas tiujn malfelichulojn, sed ankau
lasas perei al la animo de tiu krimulo, kaj tio ne estas akto de amo.
Ni por momento imagu krimulojn, sadistojn, teroristojn ktp. Kia
doktrino estas por ili plej dezirinda kaj oportuna? Certe, la doktrino pri
blinda amo, pri nerezistado al malbono. Char ghi permesas al ili daurigi
siajn krimojn, ne timante ian ajn punon flanke de homoj. Tio estas klara
pruvo de falseco de tiu doktrino.
Anarkiismo apartenas al tia sama vico kiel etburgha pacifismo. Chio tio
taugas nur por homoj, kiuj ne adekvate perceptas la realecon.
Certe, venos iam tempo, kiam homoj estos tiom kleraj kaj humanaj, ke ili
chiuj estos liberaj kaj ne bezonos ian ajn regadon flanke de aliaj homoj.
Sed estas tre stulte opinii, ke se ni donos al la homoj maksimuman
liberecon, ni pliproksimigos tiun felichan epokon. Tute kontraue! Troa
liberalismo pligrandigas krimecon, malmoralecon kaj ghenerale putrigas la
socion, char ekzistas multe da homoj, kiuj misuzas la liberecon.
Dum ekzistas homoj bonaj kaj ne tre bonaj, kleraj kaj ne tre kleraj, devas
ekzisti hierarkio. Pli bonaj regu malpli bonajn - tio utilos por chiuj. La
legho de hierarkio estas malfacile akceptebla por nuntempaj okcidentaj
homoj, sed chiuj Spiritaj Majstroj insistas pri ghi.
En estonta socio mortpuno ne ekzistos. Sed ghi malaperu nur tiam, kiam
malaperos teruraj krimoj. Mortpuno estas ja sekvo, sed ne kauzo. Ekzistas
tiaj krimoj, pro kiuj nepre necesas apliki mortpunon. Tio estas necesa el
multaj vidpunktoj.
Anstatau prediki pri malpermesindeco de mortpuno, la falsaj etburghaj
humanistoj prefere prediku al krimuloj pri malpermesindeco de infanmurdado
kaj aliaj teruraj krimoj. Oni ne batalu kontrau postsekvo, sen forigi la
kauzon.
Pri mortpuno plimulto, vershajne, ne subtenos min, sed mi ne volas kashi
antau vi mian privatan vidpunkton. Mi subtenas mortpunon.
Chu mortpuno kontrauas homaranismon? Mi pensas, ke teorie ne. La homaro
estas unu viva organismo, ghi rajtas mortigi kaj eljheti dangherajn
cheletojn. Oni rajtu mortigi "malamikojn de la homaro" - infanmurdistojn,
sadistojn, teroristojn...
Nia celo estu - re-ligi Esperanto-movadon kun ideoj de la Luma Hierarkio.
Nikolao Gudskov proponas rezigni kaj malpermesi armeon.
Sed en la mondo ekzistas ekvilibro de fortoj. Se iu shtato deziros ne havi
armeon, ghi estos atakita kaj okupita de alia shtato, lau simpla fizika
legho. Do, necesus rezigni armeojn samtempe en chiuj shtatoj. Mi ne volas
ech priparoli, kiom "reala" tio estas; sed ech se tio estus reala, chu ghi
faros ion bonan? Ne! Se en socio ne estos armeo, ghian lokon okupos
eksterleghaj armitaj bandoj. Socio ne povas ekzisti tute sen armeo, kiel
organismo ne povas vivi sen muskoloj.
Necesas, ke aperu tutmonda armeo, kiu garantius pacon sur tuta Tero. Krom
tiu rolo, la tutmonda armeo povas plenumi aliajn funkciojn: okupi junularon
pri sporto kaj sana vivmaniero, eduki ilin en kolektivisma kaj heroisma
spirito, savi homojn dum naturaj au antropogenaj katastrofoj, ktp.
Armeo per si mem ne signifas ion malbonan; ghi povas esti bona au malbona,
depende de politiko de la shtato. Alvoki rezigni armeon povas nur homo, kiu
ne kapablas dialektike pensi. Kaj la alvokoj de tiuj ekstremismaj
"pacifistoj" povus (se realigitaj) krei kondichojn por novaj militoj.
Malsagha ekstrema "pacifismo" estas same malutila, kiel kruela militarismo -
tiuj du ekstremajhoj aliancas, kiel chiam.Aboli mortpunon estas granda stultajho.
Certe, mortpuno estas abomeninda. Same kiel mortigo dum milito. Sed se
malamikoj atakis vian landon, vi devas ilin mortigi kaj ne babili pri
"humanismo". Homo, kiu faris teruran krimon, ekzemple murdis infanojn, estas
sama malamiko de la popolo, kaj oni devas mortigi lin. "Humaneco" rilate
bestohomojn estas falsa humaneco. Certe, chiuj amaskomunikiloj che vi pledas
por aboli mortpunon. Sed en kies manoj estas la amaskomunikiloj? Ili estas
en la manoj de tiuj, kiuj celas kiel eble putrigi la socion...>Kio estas "bona ordo"?
Bona socio estas socio, kiu zorgas pri chiuj siaj anoj kaj kiu servas por
interesoj de la tuta homaro.Helmut Welger: >realsocialismo fiaskis pro interna malghusteco.
Ne, tute ne. Ekrigardu Chinion. Ghi estas socialisma, sed ghi prosperas.
Ankau Sovetunio prosperis. Ghia ekonomio stabile evoluis. Ghia scienco,
kulturo estis tre alte evoluitaj, kaj la lando estis tre richa.
Detruado de Sovetio estis malnatura, simila al tranchado de viva homo. Ghi
estis absolute neklarigebla el racia vidpunkto. Amaskomunikiloj frenezigis
la popolon, zombiigis ghin, promesante "nacian renaskighon" kaj "prosperon";
reale tio kondukis al interpopolaj militoj kaj al malrichegigho de plimulto
da homoj.
Sovetia ekonomio funkciis tre bone. Tion pruvas objektiva analizo. Necesas
konsideri, ke multege da rimedoj postulis la vetarmado kaj (senbezona)
subvenciado de aliancaj reghimoj en Afriko, Ameriko, Azio.
Se oni sukcesus komputiligi Sovetunion kaj shpari iom da mono pro internacia
malstrechigho, do eblus konstrui socion kun neimageble alta vivnivelo. Sed
ghuste tion ne volis la "mallumaj fortoj"..
>Lau mi, en Rusio okazis rompigho de la sistemo pro nereformebla
misfunkciado.
Ne, vi plene eraras. Pri kia misfunkciado povas temi, se Rusio povis nutri
sian popolon, povis elteni konkurencon kontrau NATO-a potencego, povis
evoluigi sian sciencon kaj kulturon, povis hejtigi kaj provizi per chiuj
necesajhoj nordajn kaj orientajn urbojn (vi nur ekrigardu mapon kaj ekvidu
distancojn kaj konsideru klimaton: duono da Sovetio havas la saman klimaton
kiel en Grenlando!) ktp ktp. Sukcese plenumi tiujn taskojn povis nur fortika
centralizita socialisma shtato. Kapitalisma, liberalisma shtato kun anarhhia
merkato ne povas tion fari. Tial multaj nordaj rusaj urbetoj nun ofte restas
sen elektro, sen hejtajho, la granda landego ne povas kvietigi etan
provincon kaj ghenerale ghi ighis malrichega kaj almozpetas tra la tuta
mondo, akceptante nuklean rubon nur por ricevi iom da mono... La ekonomio de
Rusio daure kolapsas, malgrau optimisma mensogo de Putin kaj kompanio. Char
kapitalismo tute ne taugas por Rusio - ne nur pro karaktero de nia popolo,
sed jam sole pro geografiaj kaj klimataj cirkonstancoj.
Chefa diferenco inter socialismo kaj kapitalismo kushas ne en
ekonomio, sed en moralaj valorajhoj. Socialismo emfazas sociajn interesojn
(kolektivismon kaj altruismon), kapitalismo - individuajn interesojn
(egoismon kaj rajton kolekti kapitalon je kosto de aliaj).
Gazetaro kaj televido neniam nur _respegulas_ publikan opinion, sed ili
chiam nepre ankau _formas_ publikan opinion. La diferenco inter socialismaj
kaj kapitalismaj amaskomunikiloj konsistas en tio, ke che socialismo la
amaskomunikiloj defendas interesojn de la socio, sed che kapitalismo la
amaskomunikiloj defendas interesojn de individuoj (ofte tre neperfektaj kaj
ech krimaj).
Nuna anarhhia libereco (kaj senrespondeco) de jhurnalistoj egalas al
mallibereco de legantoj (au spektantoj). La tuta popolo ighis viktimo de
(tele)jhurnalista mafio, kiu kripligas kaj detruas moralon de la popolo,
malnobligas junularon, stultigas infanaron... El televidiloj en chiun hejmon
shprucighas sango, perforto, idiota humuro, malchasteco ktp...
Oni povas kontraudiri: sed tiajn programojn volas la popolo. Eble, jes, char
oni jam ege stultigis la popolon. Sed chiuokaze oni devas _eduki_ la popolon
kaj montri al ghi ne tion, kion ghi volas, sed tion, kio ghin plibonigas.
- Учение Новой Эпохи с
почтением относится ко всем
Мыслителям - как
христианским, так и "языческим". Каждый из них мог ошибаться в тех или иных
конкретных вопросах, но главное не в их ошибках, а в том, что они сказали
нового.
Наследие Святых отцов Христианства - часть Золотой Библиотеки Человечества.
Но в этой Библиотеке - труды не только "Ваших" Учителей, но и Основателей
многих других Вероучений и Философий.
Вероисповедание подобно национальности. Правильно любить свой народ, но
неправильно ставить его выше других и претендовать на мировое господство. То
же относительно религии. Та религия, которая объявляет всех иноверующих
"еретиками", "язычниками" и "сатанистами", должна быть запрещена как
тоталитарная секта, точно так же, как должны быть запрещены
националистические, шовинистские партии.
Человечество стоит у черты самоуничтожения. Тот, кто сеет раздор между
народами и религиями, тот явный враг человечества и слуга Сатаны.
Для Вас Православие есть лишь сумма некоторых догм, придуманных
церковниками. Поскольку рериховцы или теософы не признают некоторых догм
Христианской религии, то это заставляет Вас делать совершенно дикие выводы о
том, будто бы теософы будут "палачами Православия".
На самом деле догмы, обряды и ритуалы Православной религии хотя и прекрасны
сами по себе, все же являются человеческими комментариями и прибавлениями к
Учению Христа. Далеко не каждый, кто не приемлет догм Православия, является
противником этой религии.
Вы фактически исповедуете принцип: "Кто не с нами, тот против нас". Отсюда
Ваша воинственность, упорное стремление видеть врагов там, где их нет и в
помине. Но с таким принципом Вам придется объявить войну всему
неправославному свету. К чему это приведет?
Правильная формула будет: "Кто не против нас, тот с нами". Это чисто
хомаранический принцип, который дает почву для объединения со всеми, кто не
настроен шовинистически, агрессивно.
Учение Заменгофа предлагает покончить с межнациональной и
межрелигиозной враждой путем создания нейтрального общечеловеческого языка
(эсперанто) и нейтральной общечеловеческой религии. Любой, кто не шовинист,
может лишь поддержать такое мироспасительное решение.
Мир подобен огромному цветнику, где растут цветы самых разных видов.
Допустим, что Вам не нравятся определенный вид цветов. Неужели нужно лезть
на клумбу и топтать их, ведь кто-то их сажал, для кого-то это самый любимый
сорт. Не нравится аромат - не нюхайте, никто не заставляет.
Человечеству нужно срочно принять принципы Хомаранизма - не навязывать
другим свой язык, не навязывать свою религию, потому что почти все войны
развязывались из-за нарушения этих принципов.
Сейчас все темные силы работают над тем, чтобы сохранить разобщенность
человечества. Для этого они пытаются убедить людей в несовместимости разных
религий, тогда как на самом деле все религии учат фактически одному и тому
же - любви к людям, а все различия - это уже человеческие дополнения к этому
основному закону. Нужно стараться сближать все вероучения, примирять их
адептов, с тем чтобы в недалеком будущем сформировался единый народ Земляне
с единой (но бесконечно разнообразной по форме) Религией.
Вы пишете: "Объединение с исламом (пусть даже на базе "общего") нас ничем
не обогатит".
Дело не в этом, а в том, чтобы внедрить в сознание народов, что все они -
одна человеческая семья, и что различия в религиях - не повод чтобы
относиться к иноверцам свысока или даже враждебно.
Возможно, что когда-нибудь, в далеком будущем, все религии сольются в одну,
общечеловеческую.
Но сейчас форсировать этот процесс преждевременно, это может привести только
к обратному эффекту, ибо для каждого народа нет ничего дороже родной
религии. Итак, пусть каждый народ остается при своей религии - арабы пусть
остаются мусульманами, индийцы - индусами, латиноамериканцы - католиками, и
т.д.
Но каждая религия имеет как бы два полюса - хомаранический (Любовь,
Терпимость, Братство и т.п.) и догматический, фанатический, если можно так
выразиться - "ваххабитский" (нетерпимость, обособление и т.п.).
Так вот, развитие каждой религии нужно направить вверх, к хомараническому
полюсу, и там рано или поздно все религии встретятся как родные сестры.
Внешнее различие будет только украшением и не станет преградой для
сотрудничества и взаимной любви.
P.S. Некоторые люди отрицательно относятся к эсперанто, потому что ошибочно
думают, будто эсперантисты хотят уничтожить все национальные языки.
Наоборот, эсперантисты хотят сохранить все языки и национальные культуры.
Эсперанто предназначен лишь для международного общения на нейтральном
фундаменте. Точно так же "вчера изготовленный" Хомаранизм имеет целью, не
вдаваясь в догматические диспуты, объединить всех верующих в одну
общечеловеческую религию, при этом не отрывая их от своей родной веры - будь
то Православие, Ислам, Буддизм или Агни-Йога. Это могло бы привести к
мирному объединению человечества.
(из переписки с дьяконом А.Кураевым)
- "Kion ni
bezonas por <ke> UK okazu en Rusio?
Unue, stabilan ekonomian kaj politikan situacion en la lando; ni
esperas, ke tiu finfine venos al nia lando dum la proksimaj jaroj;
...Trie, fortajn landajn organizojn - REU, REJM..."
("REGo" N-ro 1)
Bone. Sed KIO estas bezonata, por ke finfine venu stabila ekonomia kaj
politika situacio en Rusio? Esperi estas malmulte, necesas SCII kaj laueble
helpi al tio.
Stabila situacio venos, sed ghi venos ne per si mem. La krizon venkos
nek kapitalismo per si mem, nek socialismo per si mem. Rusio komencos
renaskighi tiam kaj nur tiam, kiam la popolo estos unuigita. Sed kio povas
unuigi la popolon? Nur unu ideo - PATRIOTISMO.
Nur stultuloj au kanajloj povas pensi, ke en patriotismo estas io
malbona. Vera patriotismo havas nenion komunan kun shovinismo au naciismo.
Patriotismo estas sankta sento. Ghi estas pravigebla rilate al chiu lando,
kaj certe ankau al Rusio - lando, en diversaj epokoj kreinta unikan
kulturon, oferinta 20 000 000 vivojn por savi la mondon kontrau fashismo,
unua ekrevinta konstrui tutmondan fratecon kaj unua penentrinta en kosmon...
Kiam rusia popolo ekkonscios chion chi, kiam ghi liberighos de la nigra
araneajho de rusofobia kalumnio, tiam ghi farighos "unu granda rondo
familia", venkos krimecon, satigos malsatulojn, kuracos siajn vundojn kaj
kreos prosperantan, richan kulture kaj ekonomie (oni ne forgesu, ke Rusio
posedas preskau duonon de chiuj teraj richajhoj) superregnon.
La krizo, kiun Rusio nun travivas, estas rezultato de konscia, tre lerte
organizita agado de eksteraj kaj internaj malamikoj. Dum jardekoj ili
vershis kalumnian venenon (radio "Svoboda" kaj similaj; ho, mi hontas
konfesi, ke ankau mi en juneco kredis al ili!), instruis rusojn malestimi
sin mem, propagandis senideecon, egoismon, konsumismon ktp; gravan rolon
ludis fiaj jhurnalistoj kaj humuristoj (ech nun, kiam rusaj submarinistoj
pereis teruran morton, kiam frostmortas tutaj urboj en Primorje, kiam dauras
terorismo en Chechenio, - humuro fluas el teleekranoj de mateno ghis nokto!
Ju pli malbone al lando, des pli gaje por ili). La krizo ighis rezultato
de disvastighinta misopinio, ke Rusio estas "imperio de Malbono", forgesita
terpeco for de la "monda civilizacio", ktp. Chio chi estas tre granda
MENSOGO.
Do, kiu deziras renaskighon de Rusio, devas ne simple esperi kun
kunplektitaj brakoj, sed aktive, chiu en sia loko, defendi honoron de Rusio,
batali kontrau mallumaj rusofoboj.
Kaj jen ni venas al tre interesaj pensoj rilate Rusian E-movadon. Per
nearmita okulo videblas, ke ghi tutplene estighis sub regado de rusofoboj,
malshatantaj kaj nekomprenantaj sian propran landon. Kaj tio estas chefa
kauzo de (mole dirante) MALPROSPERADO de Esperanto en Rusio.
Konkludoj. Revi, ke Esperanto ighos populara en Rusio, dum ghin gvidas
rusofoboj, estas ege naive kaj stulte. Au la estraro mem devas shanghi sian
idearon (kio estas malvershajna), au ghi devas esti iom post iom anstatauita
per patriotoj. Tiam Esperanto ne estos "fremda korpo", sed ghi estos kara
kaj komprenebla instrumento por diskonigi tutmonde belegan rusan (inkluzive
sovetepokan) kulturon. Nur tiam Rusiaj E-organizajhoj povos esti amasaj,
fortaj kaj kapablaj okazigi Universalajn Kongresojn kaj aliajn grandajn
aferojn.
(это открытое письмо осталось без ответа)
- KIAL MI ESTAS EN OPOZICIO
AL REU?
Tio ne estas plena vero. Mi ne estas en opozicio al tuta REU, mi subtenas
tiun organizajhon. Mi estas en opozicio nur al ghiaj nunaj gvidantoj, al tiu
strategio, kiun ili efektivigas.
Tiuj gvidantoj per si mem ne estas malbonaj homoj. Ili estas esence bonaj,
agrablaj kaj afablaj homoj. La problemo pri ili estas nur tio, ke ili ne
kapablas esti gvidantoj de E-asocio. Ili ne komprenas au ne emfazas publike
la globalan signifon de Esperanto. Ili estas sanaj kaj gajaj, tial ili ne
volas rimarki dolorojn de la mondo. Ili ne interesighas pri spirita
filozofio, ili ne estas patriotoj de Rusio, ne kunsentas al la trompita kaj
ekspluata laborularo. Ilia horizonto estas tre limigita.
La nunaj gvidantoj konsideras Esperanton nur kiel ludon, kiel ilon por
memesprimado, por originalumado. Nur por montri sin, por shajni (al si mem
kaj al aliaj) reghetoj en la "verda mondeto". Ili intence izolas tiun
"verdan mondeton" de la popolo. Se ili iam diskonigetas Esperanton, do ne
por fari ghin internacia, sed nur por varbi novajn membrojn por sia anaro,
por sia sekto.
Lau la nuna REU-doktrino, tendarumado estas supera formo de E-aktiveco,
chefa celo de esperantismo. Chiujaraj tendaroj de REU-anoj estas speco de
ludo au koncerto au spektaklo sub libera chielo. En tio estas nenio malbona.
Malbona estas nur tio, ke ghi estas konsiderata kiel memcelo de E-movado.
Kaj mi ne vidas en en tiuj tendaroj seriozajn temojn, ian intelektan
laboron, ian ajn interesighon pri problemoj de la chirkaua mondo. Rezulte -
ankau la mondo ne interesighas pri esperantistoj.
Mi verdire miras - REUanoj vivas en, eblas diri, sankta lando, ili
(plejparte) apartenas al granda popolo kun glora historio, kun belega
religio, arto, ktp. Sed ili kvazau ne rimarkas chion tion.
REU faras nenion por diskonigi rusan kulturon, por disvastigi veron pri
soveta periodo (kiun oni nun pentras nur per nigra farbo). Kian miregigan
E-lingvan ret-pagharon pri Rusio eblus krei, se inter rusaj e-istoj
trovighus homoj, amantaj sian Patrolandon!!
Kompreneble, patriotismo havas nenion komunan kun naciismo. Oni devas estimi
kaj shati chiujn naciojn, chiujn naciajn kulturojn.
Esperanto estas solvo de interpopolaj problemoj, ghi estas bazo kie
renkontighu chiuj kulturoj. Sed nuna E-movado (almenau, en Rusio) estas
senidea sekto de amuzighemuloj. Sola afero, kiu unuigas rusiajn e-istojn,
estas la lingvo. Do, temas vere pri "diasporo", pri ia popoleto, perdinta
sian landon.
Kaj anstatau konfesi kaj korekti tion, iuj forkuras kun okuloj plenaj je
larmoj, aliaj sensukcese provas shtopi bushon, triaj multsignife silentas
pro nekapablo ion diri...
(никто ничего не возразил по существу)
- Предложенные поправки
к Уставу Российского Союза
Эсперантистов:
1.6. В своей деятельности РоСЭ руководствуется принципами демократии,
интернационализма, уважения общечеловеческих и экологических ценностей и
прав человека, добровольности, равноправия, самоуправления и гласности.
РоСЭ - политически нейтральное объединение.
Вместо "интернационализма" вставить "патриотизма и интернационализма"
Вместо "и экологических ценностей" вставить ", культурных и экологических
ценностей"
1.8. Рабочим языком РоСЭ является международный язык эсперанто. В
необходимых случаях могут использоваться другие языки.
Вместо "Рабочим языком РоСЭ является международный язык эсперанто" записать:
"Рабочими языками РоСЭ являются русский язык и международный язык
эсперанто."
Прошу проголосовать мои предложения на следующей конференции РоСЭ.
(никакой реакции на эти предложения от руководства РоСЭ не последовало)
- "Я выучил
эсперанто - что дальше?"
Не многие эсп. учителя могут внятно ответить на этот вопрос новичков. В
большинстве случаев даются советы ездить на э-встречи. То есть, благородный
порыв идеализма подменяется навязыванием безыдейных развлечений.
Ездить на встречи и лагеря эсперантистов можно, но это не должно быть
главной целью и результатом изучения международного языка.
Эсперанто - это язык Светлого Будущего. И тот, кто изучил его, уже наверняка
верит в это светлое будущее и желает его приближать. Собственно, в этом и
состоит смысл жизни человека.
И здесь эсперанто открывает поистине безграничные и бесконечно разнообразные
возможности для каждого, независимо от возраста, профессии и других отличий.
Можно обучать этому языку друзей и знакомых, распространять информацию о
нем. Можно переводить на этот язык свои любимые произведения. Можно
создавать сайты на эсперанто о своем городе, о своих профессиональных
интересах. Можно находить коллег в других странах и обмениваться с ними
опытом. Можно идеями Заменгофа бороться за мир, против национализма и
политического экстремизма. Одним словом, можно строить Новую Гуманную
Культуру посредством эсперанто. И только такие эсперантисты, строящие
Культуру, достойны звания samideanoj.
http://subscribe.ru/
E-mail: ask@subscribe.ru | Отписаться | Рейтингуется SpyLog |
В избранное | ||