Отправляет email-рассылки с помощью сервиса Sendsay

Хомаранизм (учение Заменгофа)

  Все выпуски  

Хомаранизм (учение Заменгофа)


Служба Рассылок Subscribe.Ru проекта Citycat.Ru

PURE PRIVATAJ PENSOJ-2


Suplemento al "Homaranismo" (01.08.2001)

Saluton, karaj amikoj! Здравствуйте, дорогие друзья!
(пока наша рассылка находится на летнем отдыхе, разрешите послать вам
некоторые мои письма на разные форумы эсперантистов. Сегодня это
письма в <akademia-diskuto> - рассылочный список Академии Эсперанто;
прошу извинения у тех, кто не свободно владеет международным языком или
не интересуется затронутыми вопросами)

  • Internacia lingvo povas uzi nur internacian alfabeton, sen ajnaj
    supersignoj. Chiaj supersignoj NENIAM estos universalaj, kaj ofte
    transformighas je nekompreneblaj hieroglifoj. La programoj kiel "Chapelilo"
    ne solvas la problemon (ghi estas kvazau multekosta rulsegho por homo, kiu
    mem scipovas iri).

    Se chiuj esperantistoj finfine interkonsentus pri komuna kaj simpla
    ortografio surbaze de la Fundamento, tio treege helpus al disvastigho de
    Esperanto.
  • Mi jam delonge rimarkis, ke homoj preferas jen "h" jen "x" depende de
    ilia ghenerala rilato pri Esperanto. Se Esperanto estas nur lingvo de iu
    "esperantista popolo" (raumista vidpunkto), tiam ni povas uzi "x".
    Strangajhoj de nia "nacia lingvo" ne tushas "eksterulojn". Se Esperanto
    estas estonta internacia lingvo (finvenkista opinio, al kiu ankau mi
    apartenas), tiam ni devas adapti nin al internaciaj kutimoj.
  • >Havi plurajn skribmanierojn law mi estas malpli malhelpa al la
    >disvastigo de esp-o ol sencxesaj senutilaj diskutoj...


    Plej vershajne, vi neniam serioze okupighis pri reta disvastigado de
    Esperanto kaj ne scias, kion lingvistoj kaj chiuj aliaj saghaj homoj opinias
    pri tiu tre grava problemo de nia lingvo. Au eble, popularigo de Esperanto
    entute vin ne interesas (kiel chiujn raumistojn).
  • Por la tuta mondo litero "x" signifas sonon [ks]. Kaj ni ne povos shanghi
    tion, char internacia kutimo estas parto de tutmonda kulturo. Atribui al "x"
    la rolon de supersigno, kiun ghi neniam havis, kaj nei al "h" la rolon de
    supersigno, kiun ghi havas en la tuta kultura mondo, signifas batali kontrau
    Tutmonda Kulturo.

    Unua plej urgha pasho estas akcepti unu komunan ortografion surbaze de
    la "konstitucio" de nia lingvo. Esperi, ke la mondo akceptos lingvon, kiu
    havas plurajn ortografiojn, estas tre naive kaj stulte. La mondo respondos
    al ni: vi unue decidu, kiel vi skribu, kaj nur poste ni konsideros
    Esperanton.
  • Scio de chiu lingvo komencighas de alfabeto, sed ni ne interkonsentis ech
    pri ghi. Kiel do ni povos varbi milionojn al Esperanto?

    Ni devas esti malfermitaj al la mondo, sen "naciaj strangajhoj". Ni
    devas strebi al tio, ke niaj retpaghoj kaj mesaghoj estu tuj normale
    videblaj kaj legeblaj al chiu persono, sen ia ajn anticipa elshutado kaj
    instalado. Kaj atingi tion eblas nur se ni uzos simplan internacian
    alfabeton. La Fundamento permesas kaj rekomendas tion, do ni chesigu
    auskulti frenezetajn programistojn kun fiks-ideo pri neceso de la
    supersignoj.
  • (Al Geraldo Mattos, Prezidento de la Akademio de Esperanto):
    Kara Geraldo, bonvolu noti, ke mi skribas chion _per veraj Esperantaj
    literoj_, char mia ortografio konformas kun Fundamento de Esperanto. Kaj vi,
    bedaurinde, skribas _fusxe_ kaj malleghe. Privata esperantisto rajtas tion,
    prezidento de Akademio - ne.
  • Tri vojoj de reta Esperantumado

    Ekzistas legho, ke chiu movado degradighas. En chiu movado kun paso de tempo
    aperas pli kaj pli da malsaghuloj, ili komencas batalon kontrau fidelaj
    saghuloj kaj finfine plene perversas la originajn idealojn.
    Zamenhof sciis tion, kaj tial testamentis al ni Fundamenton. Ni devas gardi
    Fundamenton kiel pupilon de nia okulo, char ghi estas sola defendo de
    Esperanto kontrau malsaghuloj.

    Se ni skribas Esperante per komputiloj, ni havas tri vojojn por fari tion.
    a) Ni kiom-ajn-koste strebu bildigi la "chapelojn" sur komputila ekrano. Ni
    ja povas fari tion. Sed tio estas erara vojo. Se ni chapeligas tekstojn sur
    nia komputilo, ni ne havas garantion, ke nia korespondanto vidos la
    chapelojn. Do, necesas anticipa interkonsento pri iu komuna legilo. Sekve,
    al unu konvencio (Esperanto) aldonighas ankorau unu konvencio (chapeliga
    programo).
    Chefe, tiamaniere absolute ne eblas veni al neesperantistoj. Kiel skribi
    frazon en Esperanto en, ekzemple, nacilingva forumo? Kiel instrui Esperanton
    al amasoj? Chapeloj ne permesas tion! Do, ni iru al la mondo sen la "karaj
    chapeloj". Ne tro kara prezo pro populareco de Esperanto.

    Mi proponas tute rifuzi supersignojn, kiam ni skribas rete. Ni lasu
    supersignojn al nure paperaj eldonajhoj.

    b) Ekzistas alia vojo, skribi "x" anstatau la supersigno. Ghi estas
    neakceptebla. Iksoj kontrauas al Fundamento. Se ni permesas "ehxosxangxo",
    tiam ni devas permesi ankau "e^ho^san^go", "eh^os^ang^o", "eh>os>ang>o",
    "eh'os'ang'o", "eh*os*ang*o", ktp. Unuvorte, ni devas senhelpe ekkrii: "ni
    ne kapablas solvi tiun problemon! agu lauplache! anstatauigu la supersignojn
    per kio vi volas!"
    Tia "pluralismo" kauzas diversajn problemojn, ekzemple dum citado de unu
    E-dokumento en alia, ktp. Neniu lingvo toleras tian anarhhion. Kaj
    memkompreneble, la mondo nur ironie rigardos al niaj ekfortoj popularigi
    lingvon kun anarhhisma ortografio.
    Unua kaj sola devo de membroj de Akademio de Esperanto estas gardi
    Fundamenton kontrau atencoj de reformemuloj. Do, tiu akademiano, kiu mem
    malobeas Fundamenton, devas honeste eksighi el la Akademio kaj daurigi sian
    E-agadon kiel privata esperantisto.

    c) Ekzistas nur unu akceptebla kaj irenda vojo: sekvado al Fundamenta
    h-ortografio. Akademio de Esperanto povas fini chiujn siajn laborojn, sed se
    antau tio ghi prezentos rekomendon kaj prefere ech postulon, ke chiuj
    retumantaj e-istoj skribu lau "ehhoshangho", tiam sukcesa estonteco de
    Esperanto estos plene garantiita.

    Se esperantistoj plu kondutos tiel malsaghe kiel ghis nun, neeviteble aperos
    alia artefarita lingvo, kaj ties pli kapablaj sekvantoj realigos la postulon
    de nia epoko - ekuzon de komuna tuthomara lingvo.
  • Uzi chapelojn en la reto ne estas oportune. Ekzemple, se mi skribos kun
    supersignoj en "Shkola Esperanto", kiom da abonantoj ne vidos ghustajn
    literojn?? Skribi kun supersignoj en E-retpaghoj entute estas krimo, char
    tio forpushas eventualajn eksterajn vizitantojn.
  • Mi havas nenion kontrau chapelitaj literoj, sed ili ofte kauzas problemojn,
    skribate per komputilo.
    Skribante kun supersignoj per komputilo, vi neniam estas certa, chu chiuj
    vidas viajn leterojn normale. Do, ankau tio estas afero de egoismo kaj
    ghentileco.
    'X' por mi kaj por miliardoj da homoj chiam signifos [ks] pro vortoj
    "sex, index, export, box, fax" kaj aliaj anglo-latinaj vortoj. Uzi 'x' en
    alia funkcio estas vana laboro.
  • Antau kelkaj jaroj au jardekoj esperantistoj-programistoj faris grandan
    eraron, proponinte uzi "x" anstatau la supersigno. Ili senpripense semis la
    skismon. Novaj esperantistoj preferas h-sistemon kiel pli kutiman kaj
    naturan. Skribi "Ricxard, Sxell, Auxdi" shajnas por ili malbele. Ech se ni
    interkonsentus uzi iksojn, poste alvenos nova generacio de e-istoj, kiuj
    uzos literon "h". Do, la problemo ne estas solvebla per iksoj.
  • Fundamento diras, ke kiam ni ne povas presi chapelojn, oni uzu literon "h"
    lau sistemo: Richard, Shell, Audi. Tio estas perfekta solvo. La bedaurindan
    skismon (pri reta E-ortografio) eblas venki nur surbaze de Fundamento.
  • Vortojn kiel "kuracherbo" oni prefere skribu kun streketo: kurac-herbo,
    chas-hundo, flug-haveno
    ... Tiaj vortoj estas maloftaj kaj ne shanghas
    esencon de la afero.
  • >Min mirigas ke preskau ^ciuj ret-uzantoj forlasis la ^-sistemon.
    >^Gi estas multe pli facile legebla ol la x- kaj la h-sistemoj...


    Ho ne, ghi aspektas malbelege! Okulo stumblas che ^ ^ ^...
    Mi ofte diras tiel: ni vidas surstrate promenantajn homojn kun chapeloj kaj
    sen chapeloj, sed chu vi iam vidis promenantajn chapelojn sen homo sub ili?
  • >La aspekto ne gravas, cxar temas nur pri transporto de teksto.

    Ne, en internacia lingvo chio devas esti alloga, se ni volas varbi
    milionojn. Unua impreso estas plej grava.
  • Ekzistas eldiro, ke "nenio estas tiel longdaura, kiel provizorajho". Ni ne
    forgesu ankau pri poshaj elektronikaj notlibretoj, pejgheroj, telegrafo,
    infanaj ludkubetoj kaj aliaj aferoj, kiuj NENIAM havos chapelojn.
    Ni ne bezonas atendi ian nebulan estonton, char ni jam havas perfektan,
    senpagan, Fundamentan kaj internaciecan solvon, nome:
    1) pure fonetikan ortografion kun chapeloj, uzatan en libroj kaj revuoj;
    2) ortografion kun "h", uzindan en interreto.
    Ambau ortografioj estas absolute egalrajtaj; se ghis nun h-sistemo ne estis
    vaste uzata, tio okazis simple pro manko de komputiloj.
  • Ni ne devas tute malzorgi pri ekstera beleco. Se ni volas edzinigi filinon,
    ni zorgu, ke shi havu belajn vestojn, sed ne chifonojn, chu ne? Do,
    h-sistemo estas ghuste tiu laumoda vesto, kiu estas plej akceptebla por
    eventualaj fianchoj; dum x-sistemo estas io tre ekstravaganca, stranga
    "vestajho", kiu povas altiri nur "strangulojn" au ech seks-maniulojn.
  • >Kvalito de lingvo ne dependas de gxia ekstera aspekto
    >kaj esperantistoj vane disipas siajn fortojn, se ili strebas
    >ravi la homaron per ekstera sxajno.


    Zamenhof pensis ne tiel. Li kreis vere belan lingvon. La sola
    diferenco inter Volapuk kaj Esperanto estas (mal)beleco! Kaj preskau chiuj
    novaj esperantistoj estas ravitaj per beleco de Esperanto. Ni ne subtaksu
    tiun trajton.
  • Mi povus imagi interbatalon de fundamentisma principo kontrau la
    internaciisma. Sed chi-demande la fundamentismo kaj internaciismo koincidas;
    kiu povus ekpensi, ke e-istoj komencus batalon kontrau tiuj du bazaj
    principoj samtempe! Neimageble!
  • >ne klacxu, cxiu lingvo apartenas cxefe al gxia uzantaro.

    Mi pensas, ke nunaj esperantistoj estas nur portempaj gardantoj de la
    heredajho "Esperanto", kaj vera posedanto de la lingvo estas la Homaro (kiu
    ankorau ne scias pri sia havajho).
  • Lau mia kompreno, Akademio celas observi, ke la lingvo ne devojighu de
    Fundamento. Fundamento tute ne malhelpas akcepton de novaj vortoj, se ili
    vere estas necesaj. Gravas, ke la skeleton de la lingvo neniu rompu
    perforte. Formoj "ishi", "ri" ktp ne estas simplaj vortoj, ili jam entenas
    regulojn, kiuj kontrauas Fundamenton. Tial, lau mi, ili estas dangheraj kaj
    nepermeseblaj.
  • Bertilo Wennergren:
    >Unu el la solvoj de "Bharato" estis diri "Baharato"...
    >Simile mi faris pri "
    Mbabane" (la chefurbo de Svazilando):
    >mi uzas la Esperantan formon "
    Mababano". Por "N'djamena"
    >(la chefurbo de Chado) mi uzas "
    Nighameno".
    >Chu tiuj proponoj prosperos, mi tamen iom dubas.


    Necesas skribi: Bharato, Mbabano, Nghameno!
    Lhaso, sed ne Lahaso! Pnompeno, sed ne Ponomopeno! Botsvano, sed ne
    Botosovano! Tbiliso, sed ne Tibiliso!
  • Elparoli [Bharato] estas ne pli malfacile, ol elparoli [subhavi].
    La erara formo "Barato" kauzos skismon kaj negative influos disvastighon de
    Esperanton en Hindio.
  • Literoj "bh", "dh" estas plej fidela kaj internacie delonge akceptita
    transskribo de la respektivaj sanskritaj sonoj. Tiel faras ne nur angla
    tradicio, sed ankau chiuj aliaj konataj al mi tradicioj (certe, ankau la
    rusa). Rezigni ghin, krachi sur la tradiciojn, facilanime alinomi
    plurjarmilan landegon pro iaj dogmaj konsideroj - estas plena frenezajho.

    En Volapuk forestis [r], char "ghi estas malfacila" por chinoj. Batali
    kontrau naturaj, vivantaj nomoj pro fikcia "malfacila elparoleblo" estas
    pura _volapugismo_.
  • Hindaj e-istoj elektis por sia lando nomon "Bharato". Bedaurinde,
    enmiksighis europaj "kompetentuloj"... Chu hindoj, chinoj au afrikanoj
    indikas al vi, kiel vi nomu Esperante viajn lokojn??
  • Pri neceso estimi Kulturon

    Propraj nomoj apartenas al Kulturo, kaj ni ne rajtas nerekoneble kripligi
    ilin. Ni rajtas aldoni finajhon -o, kaj jen chio. Nomoj de landoj, urboj,
    popoloj estas popola richajho. Ili ofte kalkulas jarmilojn. Ni devas estimi
    popolojn. Se ni kripligos karajn por ili nomojn, ili malakceptos Esperanton,
    kaj ni mem multon perdos.

    Se en propra nomo estas duobla konsonanto, ghi restu: finno, Mekko, Dakko,
    Bonno.

    Se iu nomo komencighas per nekutima son-kombino, tiel restu. Se milionoj
    povas elparoli tiujn nomojn, do ankau esperantistoj povas.
    Diri [Mbabano] ne estas pli malfacile, ol [ko-mbi]. Komenca mb- tuj diras al
    ni, ke temas pri afrika nomo. Ni estimu afrikanojn kaj ne faru el ili
    japanojn.
    Diri [Nghameno] ne estas pli malfacile, ol [so-ngho].

    Sagha politiko por esperantistoj estus adaptighi al naciaj kulturoj, ne
    torturi ilin per iu Prokrusta lito. Chiu bato kontrau ili revenos al ni. Ne
    chiuj esperantistoj estas saghaj au bonintencaj. Oni evitu malkompetentajn
    ordonojn, kaj la vivo solvos chiun problemon.
  • Chiu pli-malpli klera lingvisto diros, ke toponimoj estas granda
    valorajho, ke kripligi ilin estas krimo antau estintaj kaj estontaj
    generacioj.
  • Por bona esperantologo ne sufichas erudicio. Li devas esti ankau filozofo.
    Esperantologo, kiu ne estas iomete filozofo (kaj temas, kompreneble, pri
    ghusta, humana filozofio), neniam estos bona esperantologo. Lia tasko ja
    estas ne nur priskribi la lingvon (kiel okazas kun aliaj, naturaj lingvoj),
    sed ankau preskribi ghian lingvouzon. Sed, por preskribi, li devas havi
    ghustajn ideojn pri tio, kio estas Esperanto kaj por kio ghi estas kreita.
    Li devas esti en chiuj rilatoj kultura homo.
  • E-kulturo NE estas aparta kulturo, simila al aliaj kulturoj, kaj ghi NE
    estas alternativo al ili. E-kulturo estas sintezo de chiuj aliaj kulturoj,
    ghi estas ia superkulturo, ech se nun ghi estas en embria stadio.
  • Mi persone kredas, ke ghuste la ideala flanko de Esperanto - revo pri
    tutmonda frateco, justeco inter popoloj, felicha futuro ktp estas chefa
    motivo por lerni la internacian lingvon por multaj, multaj homoj.
  • La internaj valoroj, kiuj trovighas en Esperanto, ne estas fakte nur
    Esperantaj; ili estas tuthomaraj kaj eternaj. Tiuj belaj ideoj ne povos
    morti, ili vivos ghis ili realighos, kaj ghuste ili estas tio, kio subtenas
    vivon de nia lingvo. Sen ili la lingvo delonge mortus kaj estus forgesita.
  • Esperanto estas triobla kreajho. Ghi, tute simile kiel homo, havas korpon,
    animon kaj spiriton. Nu, korpo de Esperanto, memkompreneble, estas la lingvo
    mem. Ghi estas bela, facila, sed ghi ne estas tio, kio allogas homojn lerni
    ghin. Ekzistas ne malmulte da aliaj artefaritaj, pli belaj lingvoj kaj eble
    ech pli facilaj.

    Animo de Esperanto estas tio, kion vi nomas "soft". Ghi estas tuta
    E-literaturo kaj tuta E-movado. Efektive, kompare kun "soft" de aliaj
    kulturoj, la Esperanto estas tre malgranda kaj malforta (Esperanto, simile
    al malgranda infano, havas belan korpeton, sed malmulte da scioj en sia
    kapeto :)). Tial, ech ne ghi allogas homojn lerni Esperanton.

    Chefa motivo estas "spirito" de la lingvo - tio, kion ni ofte nomas la
    "interna ideo". Nur ghi vivigas la lingvon, nur ghi estas garantio de ghia
    plua disvastigho kaj fina venko.
  • Homoj de diversaj nacioj, venante en E-movadon, plu apartenas al siaj
    denaskaj lingvo kaj kulturo. Esperanta kulturo ne ekzistas aparte de naciaj
    kulturoj, sed "kreskas sur ili", kiel arbo kreskas sur tero, nutrante sin
    per ghiaj sukoj.
  • Naciaj kulturoj estas kolonoj, E-kulturo - tegmento (sed ne ankorau unu plia
    kolono, kiel asertas raumistoj). Jes, dume tiu "tegmento" estas tre maldika
    kaj kun truoj, sed tio jam estas alia problemo.
  • Rimarku, ke preskau chiuj E-novuloj estas finvenkistoj. Fakte, chiujn homojn
    eblas dividi je du grupoj: kiuj kredas, ke Esperanto povas ighi vera
    internacia lingvo, kaj kiuj ne kredas. Ghuste el la unua grupo varbighas
    novaj esperantistoj. Se ni rezignos niajn "pracelojn", ni ne povos varbi
    novajn samideanojn.
    Al mi ech estas strange, ke ekzistas e-istoj, kiuj ne kredas je la fina
    venko. Ghi estas tiel same kontraunatura, kiel geedzeco sen amo. :)
  • Reformistoj proponas malmunti auton dum ghi veturas. Klare, ke tio
    rezultigos akcidenton. Reformoj ne helpos al Esperanto.
    Kauzojn de malrapida progreso de Esperanto necesas serchi en alia sfero,
    nome ideologia..
  • "Utopia" projekto - fari retan Plenan Gramatikon de Esperanto. Dum
    jaroj da retumado esperantistoj verkis milojn da interesegaj mesaghoj kaj
    artikoloj pri diversaj gramatikeroj. Tiuj artikoloj kushas en arkivoj de
    SCE, <akademia-diskuto>, <denask>, <esp-necenzurita> kaj aro da aliaj
    listoj. Praktike, tiuj artikoloj kaj diskutoj jam ne estas legeblaj por
    novaj alighintoj.

    Estus bone kompili plenan indekson de la lingvo (por tio eblas preni
    enhavtabelon de Plena Analiza Gramatiko). De gheneralaj temoj ghis konkretaj
    vortoj. Kaj chiujn valorajn artikolojn, kiuj ghis nun aperis en Interneto,
    disshovi lau la temoj. Tiel eblas kompili verkon, kiu multoble superos la
    menciitan PAG-on. Chiu, kiun interesas tiu au alia konkreta problemo, povus
    rapide trovi, kion skribis pri ghi elstaraj e-istoj.

    Kaj plue konstante plirichigadi tiun retejon. Ghi povus ighi pli ampleksa ol
    ajna nacilingva gramatika lernolibro, char naciaj lingvoj jam estas
    "pretaj", dum nia lingvo estas ankorau konstruata kaj senfine plirichigebla.
  • Disdividigho ne estas malbona afero. Fakte, ghi estas tre necesa. Se
    "lumuloj" sin dividos disde "mallumuloj", ili multon povos fari. Kune kun
    "mallumuloj" krei ion ajn ne eblos - estos eterne senrezulta babilado kaj
    interbatalado.
  • Batalado estas necesa kiel defendo de Bono. Ekkonsciu ekziston de Malbono.
    Chiu Konstruanto devas esti preta defendi sian konstruajhon kontrau atakoj
    de Hhaoso.
    Neniu atakas esperantismon de ekstere; ghi ne progresas, char interne de ghi
    aktivas negativaj, detruantaj personoj. Oni devas batali kaj venki ilin, kaj
    eble valoras krei apartajn grupojn de "lumuloj".
  • Kiam Esperanto jhus naskighis kaj dum Zamenhof estis viva, esperantismo
    estis lumega movado, kiu promesis fari revolucion sur Tero. Ne vane ja
    "mallumuloj" tiel malamis kaj persekutis ghin. Sed poste, iom post iom
    E-movado degeneris. En tio estas nenio mirinda, char tio okazas kun chiu
    movado, religio, partio.
    Sed pri Esperanto ankorau ne chio estas perdita. Objektive, la internacia
    lingvo ja vere faros revolucion. Kaj ghi ne tute perdis sian idean enhavon.
    Multaj e-istoj sentas en sia koro la internan ideon. Mi kredas, ke se
    restintaj "lumaj" e-istoj povos defendi sin kontrau "mallumuloj", E-movado
    povos renaskighi kiel tutmonda revolucia (en bona senco) forto.
  • Batali kontrau Malbono ne estas malbone. Ghi estas devo kaj afero de
    honoro. Kiu ne deziras batali kontrau Malbono, tiu estas perfidulo, timulo
    kaj finfine aliancano de Malbono.
  • Batalado estas laciga, turmenta, malagrabla afero. Sed
    pro tio ni ne rajtas abomeni bataladon.
  • Ni jhuris labori, ni jhuris BATALI
    Por reunuigi l' homaron...

    Sub la sankta signo de l' Espero
    Kolektighas pacaj BATALANTOJ...


    L.ZAMENHOF
  • ...Batali ne signifas uzi malbonajn rimedojn.
    ...Se eblas eviti batalon, do evidente ne temas pri vera Malbono.
    Vera Malbono ne konas indulgon, kaj kun ghi ne eblas interpacighi.
  • ...Ni, esperantistoj, chiuj estas tre neperfektaj, sed ni estas
    batalantoj, ni estas soldatoj de Lumo. Ni batalas por plua vivo sur Tero.
    Hhaoso deziras neniigi la homaron. Esperanto helpas interamikigi la
    popolojn, do povas preventi militan katastrofon. Ni chiuj estas herooj. Sed
    estas en niaj vicoj kanajloj, kiuj portas nian uniformon, sed envere estas
    malamikoj. Ili putrigas, senkuraghigas nian armeon. Fakte, dank'al tiuj
    spionoj de Mallumo ni jam delonge ne estas armeo. Jen la problemo de
    E-movado.

    ...Ili konscie servas al Malbono. Ili scias, ke per detruado kaj paralizado
    de E-movado ili faras maksimuman malbonon, kian ili povas fari.
  • Se E-movado "plilumighos", tiam ni povos atendi novajn fortajn atakojn de
    ekstere. Tio signifos, ke esperantismo denove ighis progresiva forto,
    danghera por Malbono. Kompreneble, tio ne devas esti kauzo por timi la
    "plilumigon"!
    Chiu heroo havas malamikojn. Kiu ne havas malamikojn, tiu ne estas heroo.
    Tio estas  l e g h o .
  • Nun eleksteraj atakoj ech ne estas necesaj. E-movado estas sekto da
    "stranguloj" kaj "hobiuloj". Do, kial ghin ataki? Fakte, nuna senpova,
    ridinda, senidea movado estas tre oportuna por Malbono. Ghi forpushas chiujn
    verajn revantojn pri internacia lingvo, fakte servas kiel timigilo en
    legomghardeno.
  • Deziro apartighi de E-parolantaj "mallumuloj" ne estas negativa deziro. Ghi
    estas simila al deziro liberighi de parazitoj, helmintoj, kiuj malsanighas
    la organismon.
  • Kaj chio tio ne estas ekstertemaj mesaghoj por <akademia-diskuto>.
    Okupighi pri gramatiko estas grave, sed pli grave konscii por kio estas tiu
    okupigho.
  • Esperantismo, kiel chiuj pozitivaj movadoj, celas gardi kaj konservi la
    naturon, homaron, ghian kulturon.
    Unue ni atingu senbatalecon en E-movado. Por tio necesas senmaskigi kaj
    venki kanajlojn, kiuj subfosas nian aferon. Do, denove batalo! Paco ne venos
    antau ol ni venkos.
    En Sovetunio ekzistis du superaj titoloj: Heroo de Batalo kaj Heroo de
    Laboro. Kiu estas pli grava? Ili ambau gravas. Konstrui estas bone, sed
    ankau defendi la konstruajhon estas necese.
  • Esperanta lingvo miaopinie estas tre intime ligita kun
    filozofio kaj ech kun metafiziko. Per Esperanto oni pli bone ekkonas
    filozofion, kaj per filozofio oni pli bone ekkonas Esperanton.
  • Por mi, Esperanto estas "sankta lingvo de lumuloj". Ne pli, ne malpli.
    Ju pli la homaro "lumighos", des pli ghi shatos Esperanton. Nun ghi estas
    sufiche "malluma", sed ni ne perdu la esperon kaj gardu "lumecon" en niaj
    vicoj.
  • Chio estas komplika, sed ghenerale homoj (ne nur en E-mondo) vere
    dividighas. Se ne estus tiel, ne eblus klarigi militojn, krimojn kaj chiujn
    malbonajhojn en la mondo.
    Mi klasifikas homojn jene: "koraj raciuloj", "senkoraj raciuloj", "koraj
    senraciuloj
    ", "senkoraj senraciuloj". "Koraj raciuloj" estas homoj saghaj
    kaj humanaj. Plej elstara ekzemplo estas Zamenhof, kiu (lau mia forta
    konvinko) estis samtempe Geniulo kaj Sanktulo. Chefa malbonajho en la mondo
    okazas pro "senkoraj raciuloj". Ili havas sufiche evoluintan intelekton, sed
    ili ne estas bonkoraj. Ordinare ili kredas nenion nematerian kaj (en
    E-mondo) malestimas Zamenhofon kun lia idealismo, opinias Esperanton nur
    seka instrumento por intershanghi informojn. "Koraj senraciuloj" estas
    bonkoraj, sed ne sufiche saghaj; ili ne kauzas problemojn. Bedaurinde, ili
    ofte kredas al mensogo de "senkoraj raciuloj". "Senkoraj senraciuloj" estas
    sendangheraj, char pro sia malsagheco ili ne kapablas kauzi multan
    malutilon.
  • Brazila sperto estas tre utila por tutmonda E-movado. Brazilanoj reunuigis
    esperantismon kun spiritaj aferoj. Tial ilia movado estas aktiva, multnombra
    kaj sencoplena. Jam dum jaroj mi parolas pri neceso "braziligi" tutmondan
    E-movadon.

    Esperanto estas lingvo por Homoj de Futuro, por raciaj religianoj kaj koraj
    scienculoj. Sen idea enhavo ghi estas nur morta shelo kaj ne estas interesa
    por homoj, tial ghi ne progresas en Europo.
  • Akademio de Esperanto okupighu pri gramatiko, same kiel medicino
    okupighas pri homa korpo. Sed moderna, klera medicino scias pri ekzisto de
    homa animo, kiu estas multe pli grava, ol korpo.
    Korpa sano ne estas tiel grava por homo, kiel anima sano; kaj lingvaj temoj
    ne tiel gravas por Esperanto, kiel ideaj temoj.
    Se iuj medicinistoj ne evitas temojn pri psikologio, etiko kaj filozofio,
    tio nur pruvas ilian klerecon.
  • Nomoj Guatemalo, Ekuadoro kaj Nikaraguo (sen supersigno!) aspektas
    bele. Se por loghantoj de tiuj landoj tiaj nomoj shajnas pli naturaj, do
    tiajn ni ekuzu. Tute ne estas tasko de la Akademio malpermesi taktike
    formojn.

    P.S. (Rememoru nian disputadon pri Barato-Bharato!)
  • Akcepti kutimajn lando- kaj urbo-nomojn ne estas "oportunismo", ghi estas
    prudenta kompromiso. Kontraue, arbitre shanghi tiujn nomojn pro iuj dogmoj
    estas nenecesa "ekstremismo" kaj "trockismo". :)

    Kiuj preferas formojn "Guatemalo, Ekuadoro, Nikaraguo", tiu povas kuraghe
    uzi ilin, ne petante permeson de la Akademio. Tasko de la Akademio de
    Esperanto estas defendi Fundamenton; la akademianoj povas nur esprimi sian
    privatan kaj por neniu devigan opinion, kaj jen chio. Chiuj konkretaj
    detaloj de la lingvo estas decidendaj fare de la ordinaraj esperantistoj.
  • >Kion signifas "fajna"?

    "Fajna" signifas "konsistanta el maldensa materio".
    Proksimaj sinonimoj - maldika, maldensa, delikata, diafana.
    Ekzemploj de uzado: Fajna Mondo (metafizika termino);
    fajna porcelano; metafore: fajna humuro, fajna aludo.
  • "Swami" signifas "spirita instruisto". Ghi estas honora titolo de hindaj
    pensuloj. En rusa lingvo oni same uzas "
    свами". Tial "su^amio" ("suamio" lau
    h-ortografio) eble estas uzinda ankau en Esperanto. Kaj ne necesas elpensi
    neekzistantajn "regulojn", kiuj "malpermesas" uzadon de "u^" post
    konsonanto.
  • Chio, kion akademianoj povas, estas eldiri sian privatan, por neniu devigan
    opinion. Ni ne rajtas atendi de la Akademio definitivajn "solvojn" de
    problemoj, kiuj kushas ekster la Fundamento. Fakte, se la Akademio pretendus
    regi chion en la lingvo, tiam tre facile povus okazi katastrofo por
    Esperanto. Intelekta nivelo de la Akademianoj ne estas multe pli alta, ol
    tiu de "ordinaraj e-istoj" (iam ghi estas ech pli malalta). Do, ekzistas
    reala danghero "oficiale" akcepti malghustajn decidojn, kiuj malhelpegos al
    Esperanto.
  • La problemoj estu solvataj per libera lingvouzado de la "esperantista
    popolo". Tasko de la Akademio estas observi, ke tiu lingvouzado ne rompu la
    Fundamenton (chu ne?), jen chio.


    Formoj "Bharato", "Nikaraguo" kaj kelkaj aliaj propraj nomoj ne rompas la
    Fundamenton, tial ili ne estas en kompetenteco de la Akademio. Do, la
    akademianoj povas diskuti pri ili nur kiel privataj personoj, sed ne kiel
    iaj "preskribantoj".
  • Vorto "virdo" (por traduki "Word") shajnas al mi ne bona. Oni ne rajtas tiel
    kripligi internaciajn terminojn (fakte, propra nomo - nomo de programo). Pli
    bona al mi shajnas formo "u^ordo".
  • Kiuj uzas Esperanton por plezuro, tiuj estas simple E-parolantoj. Veraj
    esperantistoj estas ideanoj, homaranoj, homoj de Nova Epoko. Kiam UEA kaj
    gvidantoj de E-movado komprenos tion, Esperanto ricevos fortan
    antauenpushon.
  • >esperantisto estas esperantoparolanto kaj esperantoparolanto estas
    >esperantisto.

    Formale (lau la Bulonja Deklaracio) jes, sed lauesence ne.

    Esperantisto estas Homo, kiu esperas, kiu havas altan, noblan Esperon pri
    Tutmonda Frateco, pri Justeco inter chiuj popoloj kaj pri Amo inter homoj.
    Homo, kiu uzas Esperanton, sed kiu chiupashe detruas tiun altan Esperon, kiu
    atakas bonajn homojn, kiu praktikas insultadon kiel sian shatokupon, kiu
    kontraubatalas progreson kaj neas chion, kio kushas ekster lia limigita
    racio - ne estas Esperantisto. Li ne estas ano de esperantismo, same kiel
    vermo en pomo ne estas parto de la pomo.
  • Kiu bone pripensos la demandon - kio estas entuziasmo, tiu vershajne
    konsentos, ke la entuziasmo estas speco de energio, kiu penetras en homon.
    Ghi estas kvazau ia nevidebla fajro. Iam homoj diris: "li plenighis per dia
    volo". Entuziasmo estas iusence "volo de dio", au, pli ghuste, "volo de la
    planedo". Jam multaj elstaraj sciencistoj komprenas, ke planedoj estas vivaj
    estajhoj, kun sia, ne komprenebla por ni, psiko. Fakte, chiuj homoj korpe
    apartenas al Tero kiel fizika planedo, kaj anime - al "psiko" de Tero. Ni
    estas kvazau cheletoj de unu granda organismo. Tero scias, kion ghi bezonas.

    Kaj kiam homo plenighas de ghia volo, tiam li ighas entuziasto. Kial
    aktivuloj de "Greenpeace" estas tiel abnegaciaj, ofte riskas sian vivon en
    batalado kontrau malpurigistoj ktp? Char ili estas homoj, kiuj sentas volon
    de Tero kaj defendas ghin. Ke la homaro unuighu kaj trovu komunan lingvon -
    ankau tio estas volo de Tero. Tial ideaj esperantistoj estis kaj estas
    herooj, dedichantaj al Esperanto siajn vivojn. Sed ekzistas, bedaurinde, tre
    multe da homoj kun korpoj tre krudaj, en kiujn ne povas penetri la fajna
    energio de la planeda psiko. Ili ne sentas la sanktan entuziasmon, ili mokas
    la heroojn kaj vivas por propra plezuro. Tiaj homoj estas renkonteblaj ech
    en E-movado, sed ili ne estas veraj Esperantistoj. Veraj Esperantistoj estas
    chiam entuziastoj (entuziasmuloj).
  • >"Esperantisto" estas perfekta sinonimo de "E-parolanto".

    Por mi - ne.

    Isto = ismano (komunisto = komunismano, ne loghanto en komunisma socio;
    socialisto = socialismano, ne loghanto en socialisma shtato; fashisto =
    adepto de fashismo, ne loghanto en Hitlera Germanio; germanisto = homo,
    profesie okupighanta pri germana lingvo, ne simpla germanparolanto, ktp).

    P.S. Kiam oni akceptos mian koncepton de "Esperantisto", tiam por kanajloj
    ne trovighos loko en E-movado.
  • Kiu malamas Esperantismon, tiu ne rajtas nomi sin Esperantisto. Esperanto ne
    estas nur lingvo, ghi estas ankau ideo; Esperantisto ne estas simple
    lingvano, sed ankau ideano; se estus alie, do Esperantismo signifus simple
    Esperanto-paroladon au Esperanto-parolemon.
  • "Esperantisto" signifas "adepto de esperantismo", kaj "esperantismo" estas
    "kredo, ke komuna lingvo helpos krei pli bonan mondon". Pri tio parolas
    vortoj de la himno "Espero"
    (pri kio estas la "espero"? Chu pri ia planlingvo? Certe, ne! La "espero" de
    esperantistoj estas espero pri pli bona mondo!):

    En la mondon venis nova sento...
    ...Sed dissaltos la obstinaj baroj
    Per laboro de la esperantoj...


    ("Esperantoj" = "homoj, kiuj esperas" = "esperantistoj").

    En tiuj vortoj trovighas tuta esenco de esperantismo. Chu niaj E-insultantoj
    kaj bojantoj subtenas esperantismon? Se ne, do kiaj "Esperantistoj" ili
    estas!?
  • Katolikismo, komunismo, esperantismo - chio tio estas diversaj enkorpighoj
    de unu sama ideo - Tutmonda Frateco. Bona katoliko estas preskau tio sama
    kiel bona komunisto. Chiuj vojoj kunighas en homaranismo. Bona katoliko
    estas katoliko-homaranisto, bona komunisto - komunisto-homaranisto.
    Homaranismo signifas amon kaj toleremon. Sed, memkompreneble, multaj
    komunistoj kaj katolikoj estis kaj estas
    malbonaj, kruelaj, tial la kredo, ke katolikismo kaj komunismo estas io
    reciproke kontraua, ne estas senbaza.
    Nun venis tempo por purigi chiujn doktrinojn. En homaranismo ni estos kune,
    samtempe restante che niaj kredoj, naciecoj kaj lingvoj.
  • Ekde sia naskigho, Esperanto estis lumega ismo, kaj tial ghi renkontis
    furiozan kontraubatalon de "mallumuloj". Finfine, ili disshirus Esperanton
    je pecetoj. Tiam Zamenhof faris genian movon. Li publike, per la Bulonja
    Deklaracio maskis la lumecon de esperantismon kaj permesis al "mallumuloj"
    partopreni E-movadon kaj nomi sin e-istoj. Tia decido estis tre sagha el
    taktikaj konsideroj, sed ghi ne estis plene sincera, kaj por chiuj ideaj
    zamenhofanoj chiam estis klare, ke homoj, uzantaj Esperanton por persona
    profito au por aliaj ne indaj celoj, ne estas veraj esperantistoj. Post la
    akcepto de Bulonja difino de "esperantisto" la eksteraj atakoj kontrau
    Esperanto  c h e s i s. Esperanto ricevis treege necesan pacon. Tamen, la
    necesa kompromiso kun "mallumuloj" havis ankau tre malbonajn sekvojn. La
    "mallumuloj" komencis elinterne bremsi kaj kontraubatali esperantismon. (Ne
    vane ja Zamenhof klopodis lanchi novan - homaranisman movadon; li vidis, ke
    la E-movado perdis sian komencan "lumecon") Finfine, ili sukcesis plene
    haltigi ghian progreson. Kaj rezulte Esperanto preskau fiaskis atingi sian
    venkon. Chu ghi nun progresos au ne, dependas de tio, chu ni renaskos la
    idean esperantismon au ne. Ne vane la ideo mem pri tio elvokas lavangon da
    insultoj kaj malbenoj.
  • Normala stato de homo, che kiu ambau partoj de cerbo estas evoluintaj, estas
    "geniulo" kaj "sanktulo".
    Plimulto da nuntempe vivantaj homoj estas, kompare kun la ideala normo,
    "kretenoj" kaj "kanajloj", char ili ankorau ne estas evoluintaj.
    Precipe malbone, ke iuj malpli evoluintaj estajhoj nomas iujn pli
    evoluintajn "idiotoj" kaj "frenezuloj".
  • Senkoraj raciuloj estas duoncerbuloj, dangheraj por la socio.

 

Por alighi al <akademia-diskuto>, sendu malplenan mesaghon al <akademia-diskuto-subscribe@yahoogroups.com>

PURE PRIVATAJ PENSOJ-1

konkordo@itl.lv



http://subscribe.ru/
E-mail: ask@subscribe.ru
Отписаться Рейтингуется SpyLog

В избранное