Отправляет email-рассылки с помощью сервиса Sendsay

Хомаранизм (учение Заменгофа)

  Все выпуски  

Хомаранизм (учение Заменгофа)


Служба Рассылок Subscribe.Ru проекта Citycat.Ru

PURE PRIVATAJ PENSOJ-3


Suplemento al "Homaranismo" (03.08.2001)

Saluton, karaj amikoj! Здравствуйте, дорогие друзья!
Сегодня вам посылаются отрывки моих писем о сексе, любви, воспитании детей,
полемика с гомосексуалистами, которые были посланы в международный
рассылочный список <homaranismo>. Прошу извинения у тех, кто не свободно
владеет международным языком или не интересуется затронутыми вопросами.

  • Samseksamo estas peko kontrau naturo. Chiuj religioj kondamnas ghin, kaj tio
    ion signifas. Se homaro obstine rompos leghojn de naturo, ghi estos
    neniigita. Ni esperantistoj celas savi la mondon, sed ne male, chu ne?
  • Homaranismo en mia kompreno enhavas estimon al eternaj valorajhoj, interalie
    al familio. Alia sinteno forpushos homojn de Esperanto, char publiko povos
    ekpensi, ke esperantistoj estas homoj sen ia ajn moralo.
  • Okcidenta socio havas fiks-ideon pri "rajtoj de homo", forgesante pri "devoj
    de homo". Kaj la socio havas de nur devojn antau persono, sed ankau rajtojn
    rilate al ghi. Se socio bazighas sur rajtoj de homo, ghi degeneras,
    putrighas kaj estas kondamnita al pereo.
  • Ni chiuj indignas pri la fanatikeco de taliboj, sed la islaman
    fundamentismon kauzas nenio alia ol la malchasteco de Europo kaj Ameriko. La
    homaro estas unueca organismo: se en unu parto oni rompas ian moralan
    leghon, en alia parto oni "korektas" tion, ofte trofleksante la bastonon.
    Se ni volas batali kontrau islama fundamentismo, ni, homoj de Europa
    kulturo, devas reveni al la kristanaj valorajhoj. Ne nur tial ke ili estas
    tradicio kaj kulturo, sed chefe tial, ke ili konservas leghojn, donitajn de
    la Luma Hierarkio.
  • Esperantismo nepre devas aparteni al la Luma Hierarkio kaj neniuokaze ghi
    devas enhavi chiujn frenezajhojn, kiuj prosperas en la degenerinta Europo.
    Se tia bedaurinda afero efektivighos, Esperanto neniam disvastighos en
    regionoj kun normala moralo kaj ech pli, ghi ighos ajho hontinda kaj
    forjhetenda.
  • E-movado estas ghusta loko por trakti seksajn problemojn, same kiel chiujn
    aliajn temojn, kiuj rilatas al la homaro kaj povas pliproksimigi au
    malpliproksimigi felichan estontecon. Esperantistoj ne devas okupighi nur
    pri lingvo. La mondo ne bezonas E-lingvanojn, sed Homaranojn, homojn de
    Futuro, kun alta moralo.
  • E-movado estas lingva frakcio au "lingvistika fako" de Homaranismo.
    Esperanto estas instrumento, sed ne celo; ghi devas proksimigi nin al
    Tutmonda Paco kaj Frateco. Chu ne? Do, se Esperanto estos uzata por celoj,
    kiuj ne kongruas kun Homaranismo, chu tio ne estos absurdo?
  • Zamenhof revis, ke dum E-kongresoj estu pridiskutata chio, kio
    interproksimigas kaj unuigas homojn de diversaj popoloj. Li nepre ne volis,
    ke esperantistoj sin limigu nur per lingvo. La vorto mem "samIDEano" klare
    montras tion.
  • Chu naturo mem ne kondamnas samseksamon, donante al ni
    okulfrapan instruon en formo de teruraj malsanoj? ...Amo povas esti
    diversa. Ekzemple, chu vi same aprobas "amon" al animaloj (zoofilion) au
    seksan amon al malgrandaj infanoj (pedofilion)? Ekzistas difinitaj normoj de
    moralo, kiujn la homa gento devas estimi. Mi ne kondamnas konkretajn
    samseksulojn, inter ili estas bonegaj homoj, kaj mi mem havas
    amikon-samseksulon (nur amikon! :)); mi malaprobas la fenomenon, kaj pri tio
    mi estas solidara kun chiuj katolikaj kaj ortodoksaj pastroj. Kaj toleremo
    devas havi limojn. Ofte t.n. "toleremo" estas simple egoismo kaj
    indiferenteco pri aliaj homoj. Tamen chiuj homoj estas interligitaj kiel
    fingroj de unu mano. Se unu homo malchastas, krimas, drinkas, uzas
    narkotajhojn - tio damaghas nin chiujn. Do, ni ne devas esti indiferentaj
    pri konduto de aliaj homoj.
  • Ghuste nun temas pri savo de la mondo. Feliche, tiun taskon havas ne nur
    esperantistoj, sed milionoj kaj miliardoj de bonvolaj homoj. Kune ni
    savos la mondon!
  • Kreskado de la monda loghantaro ne estas chefa problemo. Chefa problemo
    estas, ke la homaro estas disdividita, la shtatoj konkuras kaj fojfoje ech
    militas inter si kaj elspezas grandegajn sumojn por armilaro. Kiam sur Tero
    ekregos firma paco, aperos ebleco (ech kun nuna teknologio) produkti
    manghajhojn por dekoj da miliardoj da homoj. Do, Homaranismo estas la ghusta
    solvo de tiu problemo, sed ne samseksamo. Krom tio, mi petas konsideri, ke
    la nuna civilizacio estas bazita sur falsaj valorajhoj, ghi postchasas
    plezurojn kaj tio elcherpas fortojn de la planedo. Homoj devas lerni ne
    deziri tion, kion ili fakte ne bezonas.
  • Prostituado au murdado estas same malnova, do ankau ili estas iusence
    "naturaj". La demando estas, chu ni aprobu ilin au ne. Kun chiuj chi
    frenezajhoj la Nova Epoko venos neniam.
  • Seksumado kun infanoj au bestoj ne nepre estas perforta. Ghi povas esti
    reciproke libervola kaj reciproke plezura. Tamen, ghi estas kondamnenda.
    Seksa proksimeco kiel kulmino de anima amo estas destinita por naski
    infanojn. Ghi estas sankta ago kaj benata de eklezio. Samseksamo tute same
    kiel pedofilio kaj zoofilio ne povas produkti idojn. Ghi estas simple
    volupto, ne inda por homo. Vera viro povas havi seksan deziron nur al
    virino, kiu estas ideala objekto por ami. Shi estas sole inda ujo por vira
    semo. Tia estas legho de vivo. Kaj kiu ne estimas leghojn de vivo, kiu ne
    estimas socion, tio ne povas pretendi estimon de la socio, ne povas postuli
    toleremon.
  • Europo tendence frenezighas. Ghi ripetas historion de Romia imperio.
    Dum lastaj jarcentoj romianoj same shatis sporton, richecon kaj emis
    perversumi. Kaj jen la klarigo, kial Romio estis facile detruita de
    barbaroj.
  • La chefa problemo estas solvi politikajn kaj etikajn problemojn (ghusta
    solvo de tiuj problemoj estas Homaranismo). Tiam la kreskado de la
    loghantaro ne faros problemon. Homoj transformos Saharon kaj aliajn
    dezertojn je florantaj ghardenoj. Homoj konstruos milionojn da palacoj en
    arbaroj de Siberio. Finfine, homoj devos loghatigi Lunon kaj poste aliajn
    planedojn. Iam la homaro kalkulos trilionojn (milionojn da milionoj) da
    individuoj. Dio ja diris: "vivu kaj multighu". Do, kreskado de la
    longhantaro estas rekte plenumo de Dia volo.
  • Chiuj religioj aprobas kaj benas seksumadon inter geedzoj.
    Sekve, kreante tutteran religian kaj etikan ideologion - Homaranismon - ni
    povas kuraghe enmeti tiun punkton.
  • Mi akceptas kaj kompatas chiujn. Pro tio mi estas kontrau pankismo,
    alkoholismo, narkomanio ktp. Mi estas POR homoj, sekve KONTRAU iliaj pekoj.
    Kiu subtenas pekojn, tiu estas falsa humanisto kaj pushas homojn al infero.
  • En chiuj tempoj, ekzistis du vojoj: vojo de monako kaj vojo de familiano.
    Monaka vojo estas supera, kiam homo plenumas sian destinon, sublimigas sian
    energion ktp. Sed ghi estas tre malofta. Plimulto da homoj ne pretas, ne
    volas kaj ne bezonas esti asketoj. Ilia devo estas ami edzinon, naski kaj
    eduki idaron. Neniu religio opinias tion peko.
  • Ne necesas konservi chiujn speciojn. Krokodiloj kaj sharkoj ne estas
    necesaj. Chiuj dangheraj rabobestoj malaperos, sed kelkaj noblighos,
    ekzemple "grandaj katoj" (leonoj, tigroj ktp) estos same kvietaj kiel nunaj
    hejmaj katoj, kaj infanoj ludos kun ili kaj rajdos sur ili.
  • Seksaj problemoj ne estas plej gravaj. Se homo iom komprenas kio li estas,
    por kio li vivas, li ne mortigos sin pro nekontentigebla seksumemo.
    Tiuj junuloj, kiuj sin mortigas, simple estas idiotoj, senfaruloj, en kies
    cerbo pro vakuo aperis kaj enradikighis elpensitaj fiks-ideoj.
  • Mi proponas (re)naski Homaranismon en E-movado. Inter Homaranistoj prefere
    regu kristana moralo, alimaniere ni ne povos nomi unu alian: samideanoj.
    Samseksamuloj restu ekstere.
  • Samseksema oni farighas pro cirkonstancoj kaj stulteco. Kiam
    la kapo estas malplena kaj kiam homo ne scias kien apliki sian krean
    energion, tiam lin pli kaj pli okupas ideoj pri seksumado. Multnombreco de
    samseksemuloj kaj seksemuloj ghenerale atestas, ke la socio degeneras.
    Kiam homoj konstruas ion gravan (ekzemple, komsomolanoj, kiuj konstruis
    urbojn, vojojn ktp. en juna Sovetio) au plenumas ian gravegan faron
    (ekzemple, dum milito), ilin tute ne vizitas frenezaj ideoj.
    Mi pensas, ke veraj esperantistoj devas kompreni sian mision kaj tutan (nu,
    preskau tutan :)) energion direkti por sia shatata movado. Kaj, por eviti
    seksajn fiks-ideojn, oni laueble geedzighu: junuloj kun junulinoj, junulinoj
    kun junuloj. Kaj ne seksumadu kun iu alia krom sia edz(in)o. Tio estas sole
    inda vojo por homo. Tian moralon povas akcepti kaj chinoj, kaj araboj, kaj
    koreanoj, kaj afrikanoj, unuvorte chiuj.
  • Verdaj okuloj estas doto de naturo, sed samseksamo estas konduto.
    Homo ne respondecas pro tio, kion naturo al li donis, sed li respondecas pro
    tio, kion li mem akiris. Vi eble diros, ke samseksemo estas same doto de
    naturo. Sed tiel ne estas. Chiu homo povus ighi samseksema, se oni
    malebligus al li labori, lerni kaj kontakti kun virinoj (ni parolas pri vira
    samseksamo, char virina samseksamo estas tute alia afero). Kaj inverse, se
    la samseksulo estus edukita lau kristana (=tuthomara) moralo kaj estus
    okupita per grava laboro, li neniam ighus samseksulo. T.e. chiu samseksamulo
    estis normala homo, kaj chiu normala homo povas ighi samseksamulo.
  • Okcidenta socio ne povas proponi al homoj alian celon de vivo krom
    sinplezurigo. Sed tiu celo estas falsa. Kaj la tuta Okcidenta socio pro tio
    estas degeneranta. Ghi estas richa ekstere, sed malricha interne.
  • Kredu, mi tre bone rilatas al samseksamuloj, same mi tre amike rilatas al
    drinkuloj, prostituitinoj ktp. Samseksamuloj per si mem ne estas malutilaj.
    Malutilaj estas tiuj stultaj personoj, kiuj (mem ne estante samseksamuloj)
    konsentas, ke samseksamo estas natura afero. Tiuj personoj pensas, ke ili
    agas noble, sed envere ili treege malutilas kaj detruas la socion.
    Se vi volas shteli, shtelu; se vi volas drinki, drinku; sed ne diru, ke la
    shtelado kaj drinkado estas normalaj aferoj. Kiuj asertus tion, tiuj estus
    pli malutilaj, ol la shtelantoj kaj drinkantoj mem.
  • Samseksamuloj devas kompreni, ke sana socio neniam akceptos samseksamon. Ili
    samseksamu, sed kashe. Se ili deziras nepre atingi, ke la socio agnosku
    samseksamon, do ili detruas la socion. En chiuj tempoj samseksamo kaj
    degenerado de la socio akompanis unu alian. En estonta Nova Mondo ne estos
    loko por tiaj stultajhoj.
  • Oni naskighas homo ne por plezurigi sin. Esti homo estas grava misio kaj
    granda respondeco. Okcidenta socio perdis ligon kun sia Hierarkio (kiun por
    ghi reprezentas katolika eklezio), perdis sciojn pri vivo kaj rapide
    rulighas al spirita kaj materia fiasko.
  • Unuaj esperantistoj ne estis samseksamemaj.* Ili estis entuziastoj, ili
    konis sencon de vivo, kaj pro tio E-afero rapide evoluis. Nuntempa movado
    estas debila kompare kun frua movado (ghis Unua Mondmilito). Tial ghi
    disdividighis je diversaj sektoj, ofte havantaj nenion komunan kun la
    Interna ideo de Esperantismo.

    *Chu vi povas imagi Zamenhofon seksumantan kun A.Grabowski?? :)

    P.S. Chion, kion defendantoj de samseksamo diras pri ghi, eblas diri ankau
    pri sadismo. Sadismo estas tre malnova, do ghi estas natura. Eble 30% au
    50% da homoj shatas rigardi horor-filmojn kaj ricevas plezuron pro doloro de
    aliaj. Do, oni devas agnoski tion kiel naturan, legalizi sadismon kaj
    subvencii sadistojn... Kial ne?
  • Kvankam iuj samseksamuloj laute pledas por socia agnosko de samseksamo, ili
    enanime sentas, ke iliaj ideoj ne estas ghustaj. Porsamseksama propagando
    estas destinita por stultuloj, sed fronte al saghaj homoj la samseksamuloj
    ne kuraghas defendi samseksamon.
  • Ni esperantistoj trovis kaj proponas al la homaro komunan lingvon. Sed tio
    ne estas suficha. Ni devas kompreni, ke la komuna lingvo per si mem ankorau
    ne interfratigas homojn - ja ofte ech samnacianoj kverelas kaj militas unu
    kontrau alia. Ni devas trovi ne nur komunan lingvon, sed ankau komunajn
    ideojn por la homaro. Ni devas trovi komunan moralon. Chu samseksamo povas
    esti parto de la estonta tuthomara moralo? Mia respondo estas: ne.
  • Sole ebla komuna moralo por la estonta Nova Homaro estas tiu, kiun predikas
    katolika kaj aliaj religioj. Ghi estas donita de la Kosma Hierarkio, kaj pli
    bonan homoj ne povas elpensi. Bonaj infanoj auskultas kaj obeas siajn
    gepatrojn. La homoj estas "infanoj", kiuj devas auskulti siajn "gepatrojn" -
    Hierarkojn. En alia okazo, ili eterne nur frenezumos.
  • Virino estas diino por viro, kaj chia seksumado, farata ekster sankta
    geedzeco, malsanktigas shin. Junulino, kiu ne estas atingebla por ni,
    shajnas al ni multe pli charma kaj alloga, ol tiu, kiun ni povus posedi.
    Same ankau por junulinoj nur tiuj viroj shajnas bonaj, kiuj ne havas
    fiks-ideojn pri fikado. Se gejunuloj kondutos chaste, ili reciproke pli
    estimos kaj amos sin.
    Korpa plezuro estas nenio kompare kun anima amo. Se permesi senordan
    seksumadon, kiel tio estas en Okcidento, tiam la nivelo de chies felicho ne
    levighas, sed kontraue, ege mallevighas! Tio ne estas paradokso, sed tute
    natura rezulto.
  • Homaranismo nepre devas enhavi postulon pri chasteco, virgeco antau
    geedzigho kaj fidelecon al sia edz(in)o. Ni volas konstrui Fratecon, sed chu
    gefratoj seksumas inter si??
  • Homaranismo estas provo trovi komunajn tuthomarajn morojn. Pri tio skribis
    mem Zamenhof. Do, lau mia profunda konvinko, tuthomara normo rilate seksan
    vivon estas tiu sama, kiun predikas katolika kaj ortodoksa eklezioj. Unu
    virino por unu viro dum tuta vivo. Tia vivmaniero estas plej bela kaj racia
    ech vidpunkte de edukado de infanoj ktp.
  • Jes, kristanismo limigas rajtojn de viroj (kaj ankau de virinoj). Sed chu
    vi certas, ke chiu devas havi nelimigitajn rajtojn? Chioma rajto egalas al
    nenioma devo. Chu vere homoj havas neniajn devojn unu antau alia kaj antau
    la naturo, la mondo?
  • Geedzighinte, ambau geviroj libervole rezignas kelkajn rajtojn
    kaj akceptas devojn unu antau alia.
  • Che poligamio virinoj estas traktataj kiel objektoj, kiel havajho. Vera
    geedzeco bazighas sur amo, sed viro ne povas ami du virinojn samtempe. Nomu
    ghin kiel ajn: shato, plezuro, kutimo - sed ghi ne estas Amo.
  • En la mondo estas proksimume tiom da virinoj, kiom da viroj. Do, se unu viro
    prenas 10 edzinojn por havi 100 infanojn, iuj nau viroj restos tute sen
    edzino kaj ne povos havi ech po unu infano. Rajto, kiu damaghas alies
    rajtojn, ne estas justa.
    Krom tio, tiuj dek edzinoj ne havos tutan edzon, sed fakte ili havos nur po
    dekono da edzo. Chiu el ili povos ricevi nur dekonon da liaj karesoj kaj
    dekonon da lia kapitalo. Necesas forte subpremi virinojn, por ke ili
    konsentu kun tia humiligita situacio.
    La epoko de patriarhhato pasis, kaj ghi ne estas restariginda.
  • Reciproka lingva interkomprenado kondukas al kvereloj, se ghin ne
    akompanas idea interkomprenado. Tial lingvon Esperanto devas akompani
    ideo Homaranismo.
  • >Jen ora devizo:
    >"Dum vi ne malutilas al mi, vivu k. agu kiel vi volas".


    Eble, ni pli bone pripensu tiun regulon. Chu ghi ne kashas egoismon? Imagu:
    vi vidas homon, kiu turmentas virinon. Chu vi ne enmiksighos por defendi
    shin? Lau la supra regulo, vi ne devas enmiksighi, char tiu turmentanto ne
    malutilas al vi mem. Alia ekzemplo: se vi vidas, kiel junulo drinkadas kaj
    uzas narkotajhojn, detruante sian sanon; chu ne estas nia devo admoni lin
    plibonigi sian konduton? Sed lau la supra regulo, ni ne devas fari tion,
    char tiu junulo ja ne malutilas al ni. Tria ekzemplo: se ni vidas, kiel
    kelkaj malprudentaj homoj pekadas, pereigante siajn animojn, chu ne estas
    nia devo provi savi ilin? Vi mem skribis: "Ni chiuj estas UNU". Sed se
    estas tiel, do chiu, kiu malutilas al iu ajn, tiu malutilas al ni, kaj nia
    devo estas batali kontrau chia malbono, ech se ghi ne estas direktita rekte
    kontrau ni.
    Kvara ekzemplo: la tuta mondo kondamnis detruadon de Buddo-statuoj fare de
    taliboj. Tamen, tiu barbara ago malutilis al neniu persono aparte.
    Do, eble la supra regulo havas malfortan bazon.
  • Viroj aktivas ekstere, virinoj plejofte aktivas interne, t.e. prizorgas
    familion, infanojn... Tiu tasko neniel estas malpli grava. Se virinoj ekde
    nun edukos infanojn ghuste, do post 20 jaroj la Tero farighos paradizo. Sed
    se virinoj sin okupos pri "viraj" aferoj kaj ne zorgos pri edukado de
    infanoj, do post 20 jaroj Tero farighos infero (char la infanoj farighos
    krimuloj ktp).
  • > Oni devas lasi la personojn esti feli^caj kiel ili volas. Ni ne rajtas
    >ju^gi!


    Hm, sed iuj homoj shatas seksumi kun animaloj (zoofilio), chu ankau tio
    estas permesinda, lau vi? Iuj (frenezaj, lau mi) viroj estas felichaj nur
    tiam, kiam ili seksumas kun kadavroj (nekrofilio). Ne, ne. Vera felicho ne
    egalas al plezuro. Felicho nepre devas esti morala. Malmorala "felicho"
    estas nur egoisma sinplezurigo.
  • Viro kaj virino estas egale gravaj, kvankam iliaj funkcioj estas esence
    malsamaj. Sen viroj la homaro ne progresos, sed sen virinoj ghi
    perversighos, farighos totala krimularo. Ghis nun virinoj tre malmulte rolas
    en la socio, tial estas tiom da malbono en la mondo.
  • Neniu bebo naskighas kun inklino al malbono. Chiu animo, venanta en la
    mondon, estas pura. Se eduki infanon ghuste, ghi elkreskos geniulo, heroo,
    sanktulo. Virinoj (plimulto) ne scias, kiel eduki ghuste. Certe, chiuj ili
    amas siajn idojn, sed ili plejofte pensas nur kiel manghigi kaj vesti ilin.
    Ili prizorgas korpon, sed necesas unuavice prizorgi animon. Tio signifas, ke
    infano ekde plej frua agho devas labori, helpi al proksimuloj, koni malsaton
    kaj malvarmon. Richaj infanoj plejofte estas dorlotitaj kaj malbonaj, sed
    infanoj el malrichaj, laboremaj familioj estas bonaj homoj, chu vi mem ne
    rimarkis tion? Do, amu animon de via infano kaj neniom zorgu pri ghia korpo.
    Organismo de infano estas kreita tiel, ke ghi estas des pli sana, ju pli da
    sharghoj ghi spertas. Ghis nun tuta edukado de infanoj estas malghusta. Oni
    fabrikas malutilajn ludilojn, produktas malbonigantajn filmojn por infanoj,
    reklamas dolchajhojn kaj aliajn plezurojn... Ne mirinde, ke elkreskas
    krimuloj, kiuj pensas nur pri sia propra komforto. Kaj blinda amo de multaj
    patrinoj estas tre ofte chefa kauzo de tio, ke iliaj infanoj elkreskas
    fiuloj. Kiam patrinoj komprenos ghuste sian mision, tiam aperos generacio de
    sanktaj homoj, herooj kaj Homaranoj...
  • Virinoj devas aktive partopreni la socian vivon, esti kleraj, havi
    profesion... Sed, dum ili havas malgrandan infanon, mi rekomendas al ili
    dedichi tutan tempon al ghia edukado. Karaktero formighas dum unuaj jaroj de
    vivo. Tial ne eblas subtaksi tiun mision - eduki la infanon. Certe, ankau
    patro devas partopreni la edukadon.
  • Infanon edukas chiu evento. Infano chion ekmemoras, el chio faras konkludojn
    kaj konstruas sian pluan kondukon konforme kun akirata sperto. Ne gravas,
    kion la infano sentas - chu ghuon au suferon; gravas, ke tiu sperto faru
    ghin pli bona. Suferoj povas plibonigi (kaj malplibonigi) ghin same kiel
    ghuoj. Plimulto da patrinoj zorgas, ke iliaj infanoj sentu nur ghuojn kaj
    plezurojn. Kaj tio estas fatala eraro, char nemeritita ghuo malbonigas
    infanon same kiel nemeritita sufero. Do, la tasko de gepatroj au edukantoj
    estas zorgi, ke ne al la infano estu bone, sed ke la infano mem estu bona;
    por tio ghi devas koni ankau suferojn, malfacilan laboron ktp. Jen tion mi
    subkomprenis, kiam mi skribis "necesas prizorgi animon, sed ne korpon".
    Por infano nenio estas pli bona ol patrina amo; sed tre ofte patrina
    "blinda" amo estas plej malbona, kio detruas la infanan karakteron kaj
    rompas ghian estontan sorton...
  • Malsaghaj gepatroj ekde plej frua agho misedukas siajn infanojn, tial tiuj
    elkreskas kiel egoistoj. Ghusta eduko konsistas en tio, ke infano devas
    konstante labori. Kaj infanoj ja tiel shatas labori por aliaj homoj! sed
    gepatroj kutime diras: "vi ankorau estas malgranda, mi mem faru tion".

    Infano laboru por familianoj, junulo - por samlandanoj, plenaghulo - por
    tuta homaro.
  • Tre ofte orfoj en infandomoj elkreskas kiel noblaj, honestegaj homoj. Kiel
    mi jam skribis, suferoj povas efiki bone kaj malbone. Paradokse, sed kiam
    lando spertas malfelichon (ekzemple, militon), infanoj kaj ghenerale homoj
    farighas pli bonaj. Tio ne signifas, ke paco kaj patrina amo estas malbonaj!
    Simple, ofte la bono edukas homojn senrespondecaj, mallaboremaj ktp.
  • Mi ne kondamnas lesbaninojn. Kion ili faras? Ili nur interkisas kaj
    interlekas unu alian, chu ne? En tio estas nenio malbona. Virinoj bezonas
    karesojn, kaj multaj viroj estas tiom krudaj... Interalie, virina samseksamo
    ne estis persekutata en Sovetunio; ne okazis ech unu jugha proceso akuzanta
    lesbismon.
  • Al viroj plachas rigardi, kiel virinoj karesas unu alian.
    Sed kiel viroj karesas unu alian, al mi tute ne plachus vidi!!!
    Maljuste, chu ne? Tute forestas simetrio en tiu demando...  :)
  • Plenaghuloj ofte estas pli stultaj kaj dangheraj ol beboj!
    Infanoj almenau ne mortigas unu alian!
  • Min forte impresis via sincera rakonto pri via sorto...
    Mi tiel bedauras, ke vi ne havas edzon kaj neniu karesas vin...
    Tre malbone, ke ekzistas viroj, kiuj gravedigas virinojn kaj forlasas ilin!
    Jen kial mi subtenas, ke amoru nur geedzoj. Amorado estas sankta afero. Oni
    ne rajtas amori nur por amuzo. Se viro vere amas virinojn, li devas edzighi
    al shi kaj esti fidela al shi dum tuta sia vivo. Tiam en la mondo ne estos
    orfoj.
    Kvankam mi tre kunsentas al vi, ..., vi parte kulpas pri tio, kio okazis.
    Vi ne devis fordoni vin al tiu viro, char li, evidente, ne havis seriozajn
    intencojn rilate vin.
  • Al mi venis ideo, ke eble estus nemalbone krei specialan dissendoliston
    (grupon) por solecaj homoj, kiuj scias Esperanton kaj revas trovi
    kunul(in)on por geedzighi. Ekzistas milionoj da trompitaj solaj virinoj kaj
    senrevighintaj solaj viroj! Eble, ili ech deziros lerni Esperanton speciale
    por serchi edz(in)on! Kion vi pensas pri tio?
  • Anastasija (juna "diino" en Siberio) diras, ke la mondon savos virinoj,
    precipe junulinoj. Ili plibonigos la mondon tiam, kiam ili rilatos al viroj
    alie ol nun. Chiu viracho deziras virinan amon. Se virino postulos ke li
    plibonigu sian konduton, aliokaze li ne ricevos shian amon, tiam li
    neeviteble devos shanghighi. Necesas, ke chiuj junulinoj de la mondo
    komprenu tiun sian mision kaj ne donu sian korpon al ne indaj viroj,
    postulante ke ili ighu humanaj, honestaj, laboremaj, ne drinkantaj ktp. Tio
    efikos.
  • Junulino devas sepdek sep fojojn pripensi, antau ol kushighi en liton kun
    viro. Prefere, tute ne fari tion antau geedzigho.
  • >Ha tio estos la idealo sed la viro diras al
    >virinoj:  Ni edzi^gos post, unue mi deziras koni vin
    >kaj scii ^cu vi pla^cas al mi au ne...^cu ne??


    Tio preskau chiam estas trompo! Se viro amas virinon, tio ja estas klara ech
    sen seksumado. Seksumado nenion klarigas. Neniam okazas, ke amata junulino
    ne plachas en lito. Chiuj virinoj estas samaj. Do, viroj kiuj parolas tiel
    (supre), simple diras ruzajhon por ricevi tion, kion ili ne dume ne rajtas
    ricevi.

    Junulinoj ofte cedas al tiuj petoj, char ili timas resti solaj. Sed kiam ili
    volas alligi viron per kunkusho, ili envere malligas lin. Kiam viro ricevis
    tion, kion li ricevis, li ofte perdas intereson al la virino kaj forlasas
    shin sola kune kun shiaj problemoj.

    Surogato de amo forpushas veran amon. Seksumado estas antipodo de amo.
    Junulino, kiu kushas kun viro antau geedzigho, riskas resti sola, char shi
    ofte ne plu interesas la viron kaj li forlasas shin. Kaj aliaj viroj same
    malmulte interesighas pri shi, char, kvankam viroj shatas deflori
    junulinojn, ili preferas edzighi al virgulinoj.
  • >^Cu la geamindumantoj devas stari^gi seksumadon
    >antau la geedzi^gon??  Kial au kial ne??


    Mi respondas: ne. Oni povas seksumi nur kiam la demando pri geedzigho jam
    estas solvita, t.e. kiam estas klare, ke ghi okazos. Mi konsilas al chiuj
    junulinoj resti virgaj, char nur tiam ili restas tre allogaj, tre dezirindaj
    al la viro. Ne ricevante kion li volas, viro ne perdas intereson al la
    junulino; kontraue, li amas shin pli kaj pli forte. Kaj tiam li volonte
    edzighos.


    Seksumi antau geedzigho estas plej facila kaj certa maniero estingi amon.
  • Virachoj estas malbonaj, sed ankau virinoj estas kulpaj pri tio. Nur virinoj
    povas plibonigi virojn, kaj tiam viroj plibonigos la mondon. Chiu viro
    aspiras virinan amon. Chiu viro estas preta al ajna heroajho, por ekhavi
    amatan virinon. Sed se la virino tro facile sin donas al la viro, tiam li ne
    havas stimulon por plibonighi.
  • Junulo kaj junulino havas diversajn celojn. Junulino celas krei familion,
    por eduki infanojn. Junulo celas seksumi, gravedigi junulinon.
  • Se junulino konsentas seksumi antau geedzigho, do tiel la celo de la junulo
    estas atingita, kaj li ne plu havas intereson al shi kaj la geedzigho povas
    tute ne okazi. Se la junulino volas edzinighi, shi ne devas kushighi en
    liton kun la junulo.

    Tio estas ghenerala regulo, el kiu kompreneble ekzistas miloj da esceptoj.
    Tamen, tio veras.
  • Se ni volas plifirmigi familiojn kaj malpliigi kvanton da senpatraj infanoj,
    ni devas kondamni t.n. "seksan liberecon" kaj seksumadon ekster geedzeco.
  • Neniajn bordelojn en Esperantujo!
    Ankau en cetera mondo bordeloj devas malaperi. Ilia ekzisto humiligas
    virinojn. Neniu viro deziras, ke lia filino estu prostituitino. Do, kial
    deziri tian sorton al alia junulino? Ne ekzistas "fremdaj" homoj, chiuj
    estas unu familio.
  • Homaranismo estas tutmonda Frateco, sed ne tutmonda bordelo.
  • Homoj devas kompreni, ke seksa akto estas sanktajho. Ili ne devas rilati al
    ghi facilanime, kiel al simpla maniero ricevi korpan plezuron.
  • Mi jam skribis, ke en socio kun liberaj moroj, kun senorda seksumado, nivelo
    de felicho estas pli malalta. Paradokso? Ne, chio estas facile komprenebla.

    Plezuro kaj felicho estas diversaj aferoj.

    Homoj, kiuj celas nur ricevi plezuron, finfine estos multe pli malfelichaj,
    ol tiuj, kiuj honeste faras sian devon.

    Viro kun virino geedzighas ne por plezuro, sed por vivi kune dum tuta vivo,
    por eduki bonajn infanojn. Ofte ilia renkontigho kaj geedzigho estas planata
    en chielo, au ilia karmo mem pushas ilin renkonten unu al alia.

    Seksa akto de geedzoj estas sanktajho, seksa akto de fremdaj geuloj estas
    malsanktajho. Kvankam ambau agoj aspektas same.

    Por chiu infano estas dolore vidi, kiel patro seksumas kun fremda virino au
    kiel patrino seksumas kun fremda viro. Chiu infano volas, ke liaj gepatroj
    chiam seksumu nur unu kun la alia. Volo de infano - volo de Dio.
  • Multaj viroj ne subtenos min, char en ili parolas ilia vira naturo, deziro
    semi kaj semi konstante... Sed virinoj devas kompreni. Por virino ne povas
    esti indiferente, kiu estas patro de shia ido.
  • Kompreneble, oni povas eviti koncipighon per kondomoj au tablojdoj. Sed
    seksumado en kondomo jam ne estas vera seksumado. Ghi estas kvazau
    interkisado tra polietileno.

    Seksa akto devas inkludi intershanghon de substancoj. La plej delikata karno
    de viro kaj virino eligas specialajn substancojn, kiuj estas reciproke
    sorbataj kaj tio plifortigas ilian amon, sanon kaj plezuron. Vira semo estas
    tre valora substanco, kaj oni ne rajtas forjheti ghin.
  • Tablojdoj, kiuj evitigas gravedighon, estas malutilaj por virino. Ili rompas
    normalan funkciadon de shia organismo. Senmalutilaj kontraugravedaj
    medikamentoj principe ne estas eblaj.
  • Certe, oni ne devas leghe puni pro seksumado ekster geedzeco. Praktike, tio
    ech ne eblas, char paroj, kiuj volas, chiam povos seksumi kashe. Gravas, ke
    oni akceptu edz(in)an fidelecon kiel moralan regulon.
  • Seksumado de tre junaj homoj, kiuj ankorau ne povas eduki kaj prizorgi
    infanojn, devas esti malpermesata. Nunaj liberalaj patrinoj, kiuj mem donas
    prezervativojn al siaj filinoj-knabinoj, faras grandan stultajhon. Ili ne
    komprenas, ke ofte plezuro forpelas felichon.
  • Mi ofte kaj profunde pensis pri tiu gravega problemo kaj venis al konkludo,
    ke katolika kaj ortodoksa eklezioj estas tute pravaj pri tiuj aferoj.
  • Kiuj pensas, ke seksa "mallibereco" faros la vivon senghoja, tiu tre eraras.
    En pasintaj epokoj, kiam homoj vivis lau kristana moralo, ili estis pli
    felichaj, kaj la vivo estis pli gaja.
  • Nuna Okcidenta civilizo degeneras unuavice pro malghustega rilato al seksaj
    aferoj. Se ni volas pli rapide venigi la Novan Epokon, ni devas (re)farighi
    kristanoj. (Cetere, chiuj neperversitaj religioj predikas la saman moralon)
  • Chiuj virinoj estas samaj. Nia edzino estas enkorpigho de virineco. Havante
    unu virinon, ni fakte havas chiujn virinojn de la mondo. Do, kial deziri
    aliajn?
  • Paradokse, ke "sendia" Sovetunio havis tute kristanan (= ghustan) moralon
    pri sekso.
  • Chi tiuj ideoj tute ne estas miaj kaj ili ne estas novaj. Kristo diris: "Ne
    deziru edzinon de aliulo" kaj "kiu volupteme rigardas virinon, tiu jam
    seksumas kun shi".
  • La ordono de Kristo, se realigita, plibonigus la vivon pli efike, ol
    Esperanto, vegetarismo au aliaj noblaj ideoj. Char mistraktado de viroj
    al virinoj kauzas multe pli da malfelichoj, ol multlingveco au
    viandomanghado.
  • Nuna Okcidenta socio, kiu shatas nomi sin "kristana", tute ne sekvas
    kristanan moralon. Tial ghi ne povas krei bazon por tutmonda etiko kaj
    unuigi la mondon. Se ni revas pri tutmonda frateco, ni devas formuli kaj
    disvastigi moralon, indan je homa digno.
  • Fakte, shati seksumadon estas nature kiel por viroj, tiel ankau por virinoj.
    Tiu akto kauzas tre grandan plezuron por ambau! Sed estas necese, ke tion
    faru nur geedzoj. Se virino shatas senordan seksumadon kun multaj viroj, shi
    agas tre neprudente.
  • Junulinoj ne kredu al viroj, char viroj havas tute alian naturon. Ili
    (plimulto) rigardas belajn virinojn nur kiel ujojn por jheti tien sian
    semon. Tio estas nur instinkto, sed junulinoj akceptas ghin kiel amon kaj
    poste dolore senrevighas. Do, junulinoj devas nepre ne doni sin al junuloj
    antau geedzigho; se la junulo vere amas, li edzighos al shi, se ne amas - do
    li ne meritas seksumadon.
  • Mia persona opinio estas, ke kondomoj estas sentaugajho. Seksumado en
    kondomo ne lasas al virino ricevi viran semon, kiu estas tre utila por shia
    organismo. Tio jam ne estas vera seksa akto, sed nur imitado.
  • Abortoj estas terura afero!!
    Nun sciencistoj jam konstatis, ke la embrio multon komprenas kaj tre
    suferas, kiam oni mortigas ghin en la patrina utero. Ekzistas multege da
    korshira informaro pri tiu temo. Bedaurinde, la amasoj restas malkleraj kaj
    chiutage oni mortigas milojn da naskighuntaj animoj... Tio estas tiel
    terura afero, ke mi ech ne povas pri ghi skribi.
  • Jen ankorau unu diferenco inter viroj kaj virinoj. Chiu viro, kiam li vidas
    belan virinon, jam "amas" shin kaj estas preta sekskunighi kun shi. Por viro
    gravas, ke la virino estu sana kaj juna, t.e. ke shi povu naski. Sed por
    virino pli gravas animo de viro, sed ne lia korpo. Shi ne povas tuj ekami la
    viron, shi devas unue ekscii, chu li estas sagha, nobla, kuragha ktp. Tial
    pornografio ne impresas virinojn kaj vido de nuda viro ne ekscitas shin.
  • Se edzo kaj edzino estas bonaj kaj saghaj homoj, estas normale, ke ili vivas
    kune ghis maljuneco en plena konkordo. Kaj lau mi, estas nenio pli
    respektinda, ol maljuna fidela paro, chirkauita per multaj infanoj kaj
    nepoj! Chu ne?
  • Oni amas tiam, kiam oni amas chion en la homo: korpon, animon kaj spiriton
    kaj deziras esti kun li (shi) dum tuta vivo! Se oni amas nur la korpon, tio
    ne estas vera amo, char korpo iam maljunighos kaj perdos sian belecon.
  • Homoj dividighas je viroj kaj virinoj ne hazarde. Tiu dividigho portas
    informon pri la plej baza natura legho - interrilatoj de spirito kaj
    materio. Viro estas simbolo de spirito, Dio. Virino estas simbolo de naturo,
    Materio. Tial en chiuj lingvoj oni nomas Dion - Li. Kaj naturon, materion,
    oni nomas - shi.
  • Katolika Eklezio tute ne opinias seksumadon inter geedzoj peko au io
    malpura. Shajnas, ke antau nelonge la Papo verkis au diris ion pri tiu
    disvastigita antaujugho.
  • Dio, lau la katolika doktrino, ghojas, kiam geedzoj seksumas. Tia ago estas
    benata de Dio. Ech pli, katolikismo aprobas, kiam geedzoj seksumas ne por
    fari infanojn, sed simple por fari plezuron unu al alia.

    Katolikismo malaprobas nur seksumadon inter ne-geedzoj. Kaj mi, post longa
    pripensado de tiu problemo, venis al konvinko, ke pri tio ghi pravas.

    Do, vi devas pli bone konatighi kun doktrino de via propra denaska religio.
    Ghi ne estas tiel stulta, kiel vi pensas.
  • Sankteco trovighas en chiu homo, sed ne en chiu ghi disvolvighas.
    Kiam ni amas virinon, ni vidas en shi sanktulinon, ni kreas shian sanktecon
    en nia konscio (kaj tiu kreita imago estas vera, sed ne trompa!). Ech se shi
    havas iujn mankojn, enamighinta viro emas ne rimarki ilin. Tiel same faras
    virino. Amo estas nenio alia ol sagaca vido de la sankta esenco de homo.

    Amo ne estas privilegio de nur sanktuloj. Kontraue, sankteco estas komuna
    eco de chiuj homoj (sed che multaj ghi estas ankorau kashita).
  • Se religioj prisilentas la treege gravan temon pri geedzeco, tio nur pruvas,
    ke ili perdis sciojn pri viv-leghoj. Cetere, rusa ortodoksa religio havas
    tute klaran pozicion, kiun mi subtenas: monogamio, malaprobo de seksumado
    ekster geedzeco, kondamno de abortoj. Protestanta religio nuntempe ech
    permesas "geedzighi" al samseksuloj. Tio, certe, ne estas normala afero.
    Certe, mi mem, kiel viro, shatus havi plurajn amatinojn, por "semi kaj semi
    konstante". Tia estas nia vira naturo. Sed kiel pensulo, mi konscias, ke tiu
    deziro estas egoismo. Ghi estas simila al deziro havi multajn richajhojn...
  • Kiam viro jam seksumis kun junulino antau geedzigho, li tre ofte perdas sian
    intereson al shi. Tasko de viro estas "semi". Por fari tion, li estas preta
    ech edzighi.
  • Se mastro tenas sian loghejon neshlosita kaj venas shtelisto kaj rabas
    chion, kiu kulpas? Kulpas ambau - la shtelisto kaj la facilanima mastro, chu
    ne?
  • Viroj plibonighos ne pli frue, ol virinoj ekkondutos prudente. Kiam
    junulinoj tenos sian "loghejon" bone "shlosita", tiam neniu shtelos ilian
    felichon. Kaj seksumado, certe, estas tre dolcha afero, sed nur kiam ghi
    okazas inter geedzoj, kies kunigho estas benata de chielo! Tia estas mia
    "malnovmoda" konvinko.
  • Se virino plachas, do shi nepre estos bona en lito. Ne povas esti, ke amata
    junulino ne kontentigas viron. Kaj same pri viro. Seksuma sperto venas ne
    tuj. Unuaj kunighoj povas esti ech ne tre agrablaj. Tute ne necesas seksumi
    antau geedzigho.
  • Ofte okazas, ke edzo nur post jaroj da kunvivo ekkapablas kontentigi sian
    edzinon. Tio pleje dependas de shi. Shi devas malkashe informi lin pri siaj
    sensoj kaj instigi lin fari tion, kion shi volas.
  • >  Mi kiel romana virino preferus,
    >  ke ^ciu viro pensus kiel vi, amiko Nikolao!


    Tio estas malnova etiko kaj samtempe futura etiko. La "seksa revolucio"
    estas formo de satanismo. Ghi degenerigas la homaron.
    Por mi, homaranismo = malsatanismo, kaj satanismo = malhomaranismo.
  • (V.Perlin skribis, ke edzino devas obei sian edzon)
    Imagu, ke vi havas samaghajn filon kaj filinon. Vi kun via edzino estas
    forirontaj. Chu vi ordonos al la infanoj, ke la filino obeu la fraton?
    Estas fakto, ke knabinoj ofte estas pli prudentaj kaj pli saghaj (kaj pli
    bonkoraj, certe), ol knaboj.
    Tiel same faktas pri plenaghaj homoj. Postuli, ke edzino obeu edzon, estas
    sama stultajho kiel postuli, ke fratino obeu fraton (pli-malpli samaghan).
    Se temas pri pli agha fratino, do memkompreneble frateto devas obei shin.

    Patriarhhato kreis tre malutilan malsimetrion en homaj rilatoj.


    Nun, kiam koro devas ricevi saman rangon kiel racio, kiam scienco unuighas
    kun religio, virino devas rericevi sian naturan egalrajtecon kun viro.
  • >  Jes, amiko...Verevere, vi pravas sed...^Generale la
    >personoj ne pensas tiamaniere!

    Ne gravas, ke plimulto da homoj ne pensas tiamaniere. Plimulto ja ne estas
    tre saghaj. Eklezion oni jam ne fidas, Spiritajn Majstrojn ne konas, do la
    plimulto vagas en nebulo kaj faras eraregojn.
    Unuaj sekskunighoj ofte ne estas agrablaj. Ofte devas pasi ia tempo, antau
    ol la viro kaj virino adaptighas unu al la alia. Se la unua seksa sperto ne
    estas agrabla, tio ankorau tute ne pruvas, ke ili estus malbonaj geedzoj!
    Kaj inverse, se ilia seksumado estas ech tre agrabla, tio ne pruvas, ke ili
    estos chiam felichaj kune! Tial chiu "eksperimenta" seksumado estas
    senutila - ghi pruvas nenion.
  • Edzino povas esti por sia edzo Sankta Putino, pastrino de Amo. Shi povas
    instrui la edzon pri sia korpo kaj kiel shin karesi. Fakte, la edzo mem
    profitos el tio. Vidu, kiam virino sentas orgasmon (plej grandan plezuran
    senson), shi eligas specialan substancon, kiu estas sorbata de peniso. Kaj
    tiu virina substanco estas tre utila por viro. Se viro ne sufiche karesis la
    edzinon, shi ne sentos orgasmon, kaj sekve li ne ricevos shian substancon.
    Pro tio seksperfortado estas plene sensenca. Vera seksumado okazas, kiam
    ambau geviroj intershanghas siajn substancojn. Seksumado en kondomo estas
    same sensenca kaj senutila.
  • Ekzistas tri eblaj kondutoj fronte al naturismo.

    Unue, vidi en nudaj virinoj eventualan objekton de seksumado. Tio estas plej
    ofta konduto por viroj (Mi konfesas, ke ankau mi mem ne povus resti
    trankvila, vidante multajn nudajn knabinojn kaj virinojn. Mi devus
    memkontentighi kelkfoje antau ol mi trankvilighus; sed tio malutilas por
    sano!!)

    Due, rilati indiferente. Chi tiu maniero de konduto estas simila al tiu de
    prahomoj kaj indighenoj en ghangalo. Mi pensas, ke ankau tio ne estus tute
    ghusta. Malatenti plej perfektajn kreajhojn kaj plej grandan belecon estus
    simile al konduto de senkonscia animalo.

    Devas ekzisti ia tria kondut-maniero. Nek mis-traktado, nek ignorado, sed
    ver-traktado.

    Homa korpo estas kreita perfekte. Ghi estas templo de spirito. Kaj
    seks-organo estas "altaro" en tiu "templo". Oni ne devas rilati indiferente
    al templo kaj altaro. Homo por homo estu dio kaj objekto de adorado.

    Eble, anstatau stulte sunbani kune, la geviroj faru iujn sanktajn ritojn kaj
    karesumu reciproke siajn seks-organojn? Oni kune dancadu, kantadu, meditaciu
    kaj okupighu pri io simila al tantra-jogo?

    Chiuokaze, tio ne estas aktuala por nuntempaj homoj! Nunaj viroj ne estas
    indaj je tio!!

Amikino el Brazilo respondis al miaj leteroj:
> Mi dezirus, ke chiuj viroj pensus kiel vi rilate al seksumado!

 

Por alighi al <homaranismo>, sendu malplenan mesaghon al <homaranismo-subscribe@yahoogroups.com>

PURE PRIVATAJ PENSOJ-1 2

konkordo@rdven.lv



http://subscribe.ru/
E-mail: ask@subscribe.ru
Отписаться Рейтингуется SpyLog

В избранное