Рассылка закрыта
Вы можете найти рассылки сходной тематики в Каталоге рассылок.
Хомаранизм (учение Заменгофа)
PURE PRIVATAJ PENSOJ-3
Suplemento al "Homaranismo" (03.08.2001)
Saluton, karaj amikoj!
Здравствуйте, дорогие друзья!
Сегодня вам посылаются отрывки
моих писем о сексе, любви,
воспитании детей,
полемика с гомосексуалистами,
которые были посланы в
международный
рассылочный список <homaranismo>. Прошу
извинения у тех, кто не свободно
владеет международным языком или
не интересуется затронутыми
вопросами.
- Samseksamo estas peko
kontrau naturo. Chiuj religioj kondamnas ghin, kaj tio
ion signifas. Se homaro obstine rompos leghojn de naturo, ghi estos
neniigita. Ni esperantistoj celas savi la mondon, sed ne male, chu ne?
- Homaranismo en mia
kompreno enhavas estimon al eternaj valorajhoj, interalie
al familio. Alia sinteno forpushos homojn de Esperanto, char publiko povos
ekpensi, ke esperantistoj estas homoj sen ia ajn moralo.
- Okcidenta socio havas
fiks-ideon pri "rajtoj de homo", forgesante pri
"devoj
de homo". Kaj la socio havas de nur devojn antau persono, sed ankau rajtojn
rilate al ghi. Se socio bazighas sur rajtoj de homo, ghi degeneras,
putrighas kaj estas kondamnita al pereo.
- Ni chiuj indignas pri la
fanatikeco de taliboj, sed la islaman
fundamentismon kauzas nenio alia ol la malchasteco de Europo kaj Ameriko. La
homaro estas unueca organismo: se en unu parto oni rompas ian moralan
leghon, en alia parto oni "korektas" tion, ofte trofleksante la bastonon.
Se ni volas batali kontrau islama fundamentismo, ni, homoj de Europa
kulturo, devas reveni al la kristanaj valorajhoj. Ne nur tial ke ili estas
tradicio kaj kulturo, sed chefe tial, ke ili konservas leghojn, donitajn de
la Luma Hierarkio.
- Esperantismo nepre devas
aparteni al la Luma Hierarkio kaj neniuokaze ghi
devas enhavi chiujn frenezajhojn, kiuj prosperas en la degenerinta Europo.
Se tia bedaurinda afero efektivighos, Esperanto neniam disvastighos en
regionoj kun normala moralo kaj ech pli, ghi ighos ajho hontinda kaj
forjhetenda.
- E-movado estas ghusta loko
por trakti seksajn problemojn, same kiel chiujn
aliajn temojn, kiuj rilatas al la homaro kaj povas pliproksimigi au
malpliproksimigi felichan estontecon. Esperantistoj ne devas okupighi nur
pri lingvo. La mondo ne bezonas E-lingvanojn, sed Homaranojn, homojn de
Futuro, kun alta moralo.
- E-movado estas lingva
frakcio au "lingvistika fako" de Homaranismo.
Esperanto estas instrumento, sed ne celo; ghi devas proksimigi nin al
Tutmonda Paco kaj Frateco. Chu ne? Do, se Esperanto estos uzata por celoj,
kiuj ne kongruas kun Homaranismo, chu tio ne estos absurdo?
- Zamenhof revis, ke dum
E-kongresoj estu pridiskutata chio, kio
interproksimigas kaj unuigas homojn de diversaj popoloj. Li nepre ne volis,
ke esperantistoj sin limigu nur per lingvo. La vorto mem "samIDEano" klare
montras tion.
- Chu naturo mem ne
kondamnas samseksamon, donante al ni
okulfrapan instruon en formo de teruraj malsanoj? ...Amo povas esti
diversa. Ekzemple, chu vi same aprobas "amon" al animaloj (zoofilion) au
seksan amon al malgrandaj infanoj (pedofilion)? Ekzistas difinitaj normoj de
moralo, kiujn la homa gento devas estimi. Mi ne kondamnas konkretajn
samseksulojn, inter ili estas bonegaj homoj, kaj mi mem havas
amikon-samseksulon (nur amikon! :)); mi malaprobas la fenomenon, kaj pri tio
mi estas solidara kun chiuj katolikaj kaj ortodoksaj pastroj. Kaj toleremo
devas havi limojn. Ofte t.n. "toleremo" estas simple egoismo kaj
indiferenteco pri aliaj homoj. Tamen chiuj homoj estas interligitaj kiel
fingroj de unu mano. Se unu homo malchastas, krimas, drinkas, uzas
narkotajhojn - tio damaghas nin chiujn. Do, ni ne devas esti indiferentaj
pri konduto de aliaj homoj.
- Ghuste nun temas pri savo
de la mondo. Feliche, tiun taskon havas ne nur
esperantistoj, sed milionoj kaj miliardoj de bonvolaj homoj. Kune ni
savos la mondon!
- Kreskado de la monda
loghantaro ne estas chefa problemo. Chefa problemo
estas, ke la homaro estas disdividita, la shtatoj konkuras kaj fojfoje ech
militas inter si kaj elspezas grandegajn sumojn por armilaro. Kiam sur Tero
ekregos firma paco, aperos ebleco (ech kun nuna teknologio) produkti
manghajhojn por dekoj da miliardoj da homoj. Do, Homaranismo estas la ghusta
solvo de tiu problemo, sed ne samseksamo. Krom tio, mi petas konsideri, ke
la nuna civilizacio estas bazita sur falsaj valorajhoj, ghi postchasas
plezurojn kaj tio elcherpas fortojn de la planedo. Homoj devas lerni ne
deziri tion, kion ili fakte ne bezonas.
- Prostituado au murdado
estas same malnova, do ankau ili estas iusence
"naturaj". La demando estas, chu ni aprobu ilin au ne. Kun chiuj chi
frenezajhoj la Nova Epoko venos neniam.
- Seksumado kun infanoj au
bestoj ne nepre estas perforta. Ghi povas esti
reciproke libervola kaj reciproke plezura. Tamen, ghi estas kondamnenda.
Seksa proksimeco kiel kulmino de anima amo estas destinita por naski
infanojn. Ghi estas sankta ago kaj benata de eklezio. Samseksamo tute same
kiel pedofilio kaj zoofilio ne povas produkti idojn. Ghi estas simple
volupto, ne inda por homo. Vera viro povas havi seksan deziron nur al
virino, kiu estas ideala objekto por ami. Shi estas sole inda ujo por vira
semo. Tia estas legho de vivo. Kaj kiu ne estimas leghojn de vivo, kiu ne
estimas socion, tio ne povas pretendi estimon de la socio, ne povas postuli
toleremon.
- Europo tendence
frenezighas. Ghi ripetas historion de Romia imperio.
Dum lastaj jarcentoj romianoj same shatis sporton, richecon kaj emis
perversumi. Kaj jen la klarigo, kial Romio estis facile detruita de
barbaroj.
- La chefa problemo estas
solvi politikajn kaj etikajn problemojn (ghusta
solvo de tiuj problemoj estas Homaranismo). Tiam la kreskado de la
loghantaro ne faros problemon. Homoj transformos Saharon kaj aliajn
dezertojn je florantaj ghardenoj. Homoj konstruos milionojn da palacoj en
arbaroj de Siberio. Finfine, homoj devos loghatigi Lunon kaj poste aliajn
planedojn. Iam la homaro kalkulos trilionojn (milionojn da milionoj) da
individuoj. Dio ja diris: "vivu kaj multighu". Do, kreskado de la
longhantaro estas rekte plenumo de Dia volo.
- Chiuj religioj aprobas kaj
benas seksumadon inter geedzoj.
Sekve, kreante tutteran religian kaj etikan ideologion - Homaranismon - ni
povas kuraghe enmeti tiun punkton.
- Mi akceptas kaj kompatas
chiujn. Pro tio mi estas kontrau pankismo,
alkoholismo, narkomanio ktp. Mi estas POR homoj, sekve KONTRAU iliaj pekoj.
Kiu subtenas pekojn, tiu estas falsa humanisto kaj pushas homojn al infero.
- En chiuj tempoj, ekzistis
du vojoj: vojo de monako kaj vojo de familiano.
Monaka vojo estas supera, kiam homo plenumas sian destinon, sublimigas sian
energion ktp. Sed ghi estas tre malofta. Plimulto da homoj ne pretas, ne
volas kaj ne bezonas esti asketoj. Ilia devo estas ami edzinon, naski kaj
eduki idaron. Neniu religio opinias tion peko.
- Ne necesas konservi chiujn
speciojn. Krokodiloj kaj sharkoj ne estas
necesaj. Chiuj dangheraj rabobestoj malaperos, sed kelkaj noblighos,
ekzemple "grandaj katoj" (leonoj, tigroj ktp) estos same kvietaj kiel nunaj
hejmaj katoj, kaj infanoj ludos kun ili kaj rajdos sur ili.
- Seksaj problemoj ne estas
plej gravaj. Se homo iom komprenas kio li estas,
por kio li vivas, li ne mortigos sin pro nekontentigebla seksumemo.
Tiuj junuloj, kiuj sin mortigas, simple estas idiotoj, senfaruloj, en kies
cerbo pro vakuo aperis kaj enradikighis elpensitaj fiks-ideoj.
- Mi proponas (re)naski
Homaranismon en E-movado. Inter Homaranistoj prefere
regu kristana moralo, alimaniere ni ne povos nomi unu alian: samideanoj.
Samseksamuloj restu ekstere.
- Samseksema oni farighas
pro cirkonstancoj kaj stulteco. Kiam
la kapo estas malplena kaj kiam homo ne scias kien apliki sian krean
energion, tiam lin pli kaj pli okupas ideoj pri seksumado. Multnombreco de
samseksemuloj kaj seksemuloj ghenerale atestas, ke la socio degeneras.
Kiam homoj konstruas ion gravan (ekzemple, komsomolanoj, kiuj konstruis
urbojn, vojojn ktp. en juna Sovetio) au plenumas ian gravegan faron
(ekzemple, dum milito), ilin tute ne vizitas frenezaj ideoj.
Mi pensas, ke veraj esperantistoj devas kompreni sian mision kaj tutan (nu,
preskau tutan :)) energion direkti por sia shatata movado. Kaj, por eviti
seksajn fiks-ideojn, oni laueble geedzighu: junuloj kun junulinoj, junulinoj
kun junuloj. Kaj ne seksumadu kun iu alia krom sia edz(in)o. Tio estas sole
inda vojo por homo. Tian moralon povas akcepti kaj chinoj, kaj araboj, kaj
koreanoj, kaj afrikanoj, unuvorte chiuj.
- Verdaj okuloj estas doto
de naturo, sed samseksamo estas konduto.
Homo ne respondecas pro tio, kion naturo al li donis, sed li respondecas pro
tio, kion li mem akiris. Vi eble diros, ke samseksemo estas same doto de
naturo. Sed tiel ne estas. Chiu homo povus ighi samseksema, se oni
malebligus al li labori, lerni kaj kontakti kun virinoj (ni parolas pri vira
samseksamo, char virina samseksamo estas tute alia afero). Kaj inverse, se
la samseksulo estus edukita lau kristana (=tuthomara) moralo kaj estus
okupita per grava laboro, li neniam ighus samseksulo. T.e. chiu samseksamulo
estis normala homo, kaj chiu normala homo povas ighi samseksamulo.
- Okcidenta socio ne povas
proponi al homoj alian celon de vivo krom
sinplezurigo. Sed tiu celo estas falsa. Kaj la tuta Okcidenta socio pro tio
estas degeneranta. Ghi estas richa ekstere, sed malricha interne.
- Kredu, mi tre bone rilatas
al samseksamuloj, same mi tre amike rilatas al
drinkuloj, prostituitinoj ktp. Samseksamuloj per si mem ne estas malutilaj.
Malutilaj estas tiuj stultaj personoj, kiuj (mem ne estante samseksamuloj)
konsentas, ke samseksamo estas natura afero. Tiuj personoj pensas, ke ili
agas noble, sed envere ili treege malutilas kaj detruas la socion.
Se vi volas shteli, shtelu; se vi volas drinki, drinku; sed ne diru, ke la
shtelado kaj drinkado estas normalaj aferoj. Kiuj asertus tion, tiuj estus
pli malutilaj, ol la shtelantoj kaj drinkantoj mem.
- Samseksamuloj devas
kompreni, ke sana socio neniam akceptos samseksamon. Ili
samseksamu, sed kashe. Se ili deziras nepre atingi, ke la socio agnosku
samseksamon, do ili detruas la socion. En chiuj tempoj samseksamo kaj
degenerado de la socio akompanis unu alian. En estonta Nova Mondo ne estos
loko por tiaj stultajhoj.
- Oni naskighas homo ne por
plezurigi sin. Esti homo estas grava misio kaj
granda respondeco. Okcidenta socio perdis ligon kun sia Hierarkio (kiun por
ghi reprezentas katolika eklezio), perdis sciojn pri vivo kaj rapide
rulighas al spirita kaj materia fiasko.
- Unuaj esperantistoj ne
estis samseksamemaj.* Ili estis entuziastoj, ili
konis sencon de vivo, kaj pro tio E-afero rapide evoluis. Nuntempa movado
estas debila kompare kun frua movado (ghis Unua Mondmilito). Tial ghi
disdividighis je diversaj sektoj, ofte havantaj nenion komunan kun la
Interna ideo de Esperantismo.
*Chu vi povas imagi Zamenhofon seksumantan kun A.Grabowski?? :)
P.S. Chion, kion defendantoj de samseksamo diras pri ghi, eblas diri ankau
pri sadismo. Sadismo estas tre malnova, do ghi estas natura. Eble 30% au
50% da homoj shatas rigardi horor-filmojn kaj ricevas plezuron pro doloro de
aliaj. Do, oni devas agnoski tion kiel naturan, legalizi sadismon kaj
subvencii sadistojn... Kial ne?
- Kvankam iuj samseksamuloj
laute pledas por socia agnosko de samseksamo, ili
enanime sentas, ke iliaj ideoj ne estas ghustaj. Porsamseksama propagando
estas destinita por stultuloj, sed fronte al saghaj homoj la samseksamuloj
ne kuraghas defendi samseksamon.
- Ni esperantistoj trovis
kaj proponas al la homaro komunan lingvon. Sed tio
ne estas suficha. Ni devas kompreni, ke la komuna lingvo per si mem ankorau
ne interfratigas homojn - ja ofte ech samnacianoj kverelas kaj militas unu
kontrau alia. Ni devas trovi ne nur komunan lingvon, sed ankau komunajn
ideojn por la homaro. Ni devas trovi komunan moralon. Chu samseksamo povas
esti parto de la estonta tuthomara moralo? Mia respondo estas: ne.
- Sole ebla komuna moralo
por la estonta Nova Homaro estas tiu, kiun predikas
katolika kaj aliaj religioj. Ghi estas donita de la Kosma Hierarkio, kaj pli
bonan homoj ne povas elpensi. Bonaj infanoj auskultas kaj obeas siajn
gepatrojn. La homoj estas "infanoj", kiuj devas auskulti siajn "gepatrojn" -
Hierarkojn. En alia okazo, ili eterne nur frenezumos.
- Virino estas diino por
viro, kaj chia seksumado, farata ekster sankta
geedzeco, malsanktigas shin. Junulino, kiu ne estas atingebla por ni,
shajnas al ni multe pli charma kaj alloga, ol tiu, kiun ni povus posedi.
Same ankau por junulinoj nur tiuj viroj shajnas bonaj, kiuj ne havas
fiks-ideojn pri fikado. Se gejunuloj kondutos chaste, ili reciproke pli
estimos kaj amos sin.
Korpa plezuro estas nenio kompare kun anima amo. Se permesi senordan
seksumadon, kiel tio estas en Okcidento, tiam la nivelo de chies felicho ne
levighas, sed kontraue, ege mallevighas! Tio ne estas paradokso, sed tute
natura rezulto.
- Homaranismo nepre devas
enhavi postulon pri chasteco, virgeco antau
geedzigho kaj fidelecon al sia edz(in)o. Ni volas konstrui Fratecon, sed chu
gefratoj seksumas inter si??
- Homaranismo estas provo
trovi komunajn tuthomarajn morojn. Pri tio skribis
mem Zamenhof. Do, lau mia profunda konvinko, tuthomara normo rilate seksan
vivon estas tiu sama, kiun predikas katolika kaj ortodoksa eklezioj. Unu
virino por unu viro dum tuta vivo. Tia vivmaniero estas plej bela kaj racia
ech vidpunkte de edukado de infanoj ktp.
- Jes, kristanismo limigas
rajtojn de viroj (kaj ankau de virinoj). Sed chu
vi certas, ke chiu devas havi nelimigitajn rajtojn? Chioma rajto egalas al
nenioma devo. Chu vere homoj havas neniajn devojn unu antau alia kaj antau
la naturo, la mondo?
- Geedzighinte, ambau
geviroj libervole rezignas kelkajn rajtojn
kaj akceptas devojn unu antau alia.
- Che poligamio virinoj
estas traktataj kiel objektoj, kiel havajho. Vera
geedzeco bazighas sur amo, sed viro ne povas ami du virinojn samtempe. Nomu
ghin kiel ajn: shato, plezuro, kutimo - sed ghi ne estas Amo.
- En la mondo estas
proksimume tiom da virinoj, kiom da viroj. Do, se unu
viro
prenas 10 edzinojn por havi 100 infanojn, iuj nau viroj restos tute sen
edzino kaj ne povos havi ech po unu infano. Rajto, kiu damaghas alies
rajtojn, ne estas justa.
Krom tio, tiuj dek edzinoj ne havos tutan edzon, sed fakte ili havos nur po
dekono da edzo. Chiu el ili povos ricevi nur dekonon da liaj karesoj kaj
dekonon da lia kapitalo. Necesas forte subpremi virinojn, por ke ili
konsentu kun tia humiligita situacio.
La epoko de patriarhhato pasis, kaj ghi ne estas restariginda.
- Reciproka lingva
interkomprenado kondukas al kvereloj, se ghin ne
akompanas idea interkomprenado. Tial lingvon Esperanto devas akompani
ideo Homaranismo.
- >Jen ora devizo:
>"Dum vi ne malutilas al mi, vivu k. agu kiel vi volas".
Eble, ni pli bone pripensu tiun regulon. Chu ghi ne kashas egoismon? Imagu:
vi vidas homon, kiu turmentas virinon. Chu vi ne enmiksighos por defendi
shin? Lau la supra regulo, vi ne devas enmiksighi, char tiu turmentanto ne
malutilas al vi mem. Alia ekzemplo: se vi vidas, kiel junulo drinkadas kaj
uzas narkotajhojn, detruante sian sanon; chu ne estas nia devo admoni lin
plibonigi sian konduton? Sed lau la supra regulo, ni ne devas fari tion,
char tiu junulo ja ne malutilas al ni. Tria ekzemplo: se ni vidas, kiel
kelkaj malprudentaj homoj pekadas, pereigante siajn animojn, chu ne estas
nia devo provi savi ilin? Vi mem skribis: "Ni chiuj estas UNU". Sed se
estas tiel, do chiu, kiu malutilas al iu ajn, tiu malutilas al ni, kaj nia
devo estas batali kontrau chia malbono, ech se ghi ne estas direktita rekte
kontrau ni.
Kvara ekzemplo: la tuta mondo kondamnis detruadon de Buddo-statuoj fare de
taliboj. Tamen, tiu barbara ago malutilis al neniu persono aparte.
Do, eble la supra regulo havas malfortan bazon.
- Viroj aktivas ekstere,
virinoj plejofte aktivas interne, t.e. prizorgas
familion, infanojn... Tiu tasko neniel estas malpli grava. Se virinoj ekde
nun edukos infanojn ghuste, do post 20 jaroj la Tero farighos paradizo. Sed
se virinoj sin okupos pri "viraj" aferoj kaj ne zorgos pri edukado de
infanoj, do post 20 jaroj Tero farighos infero (char la infanoj farighos
krimuloj ktp).
- > Oni devas lasi la
personojn esti feli^caj kiel ili volas. Ni ne rajtas
>ju^gi!
Hm, sed iuj homoj shatas seksumi kun animaloj (zoofilio), chu ankau tio
estas permesinda, lau vi? Iuj (frenezaj, lau mi) viroj estas felichaj nur
tiam, kiam ili seksumas kun kadavroj (nekrofilio). Ne, ne. Vera felicho ne
egalas al plezuro. Felicho nepre devas esti morala. Malmorala "felicho"
estas nur egoisma sinplezurigo.
- Viro kaj virino estas
egale gravaj, kvankam iliaj funkcioj estas esence
malsamaj. Sen viroj la homaro ne progresos, sed sen virinoj ghi
perversighos, farighos totala krimularo. Ghis nun virinoj tre malmulte rolas
en la socio, tial estas tiom da malbono en la mondo.
- Neniu bebo naskighas kun
inklino al malbono. Chiu animo, venanta en la
mondon, estas pura. Se eduki infanon ghuste, ghi elkreskos geniulo, heroo,
sanktulo. Virinoj (plimulto) ne scias, kiel eduki ghuste. Certe, chiuj ili
amas siajn idojn, sed ili plejofte pensas nur kiel manghigi kaj vesti ilin.
Ili prizorgas korpon, sed necesas unuavice prizorgi animon. Tio signifas, ke
infano ekde plej frua agho devas labori, helpi al proksimuloj, koni malsaton
kaj malvarmon. Richaj infanoj plejofte estas dorlotitaj kaj malbonaj, sed
infanoj el malrichaj, laboremaj familioj estas bonaj homoj, chu vi mem ne
rimarkis tion? Do, amu animon de via infano kaj neniom zorgu pri ghia korpo.
Organismo de infano estas kreita tiel, ke ghi estas des pli sana, ju pli da
sharghoj ghi spertas. Ghis nun tuta edukado de infanoj estas malghusta. Oni
fabrikas malutilajn ludilojn, produktas malbonigantajn filmojn por infanoj,
reklamas dolchajhojn kaj aliajn plezurojn... Ne mirinde, ke elkreskas
krimuloj, kiuj pensas nur pri sia propra komforto. Kaj blinda amo de multaj
patrinoj estas tre ofte chefa kauzo de tio, ke iliaj infanoj elkreskas
fiuloj. Kiam patrinoj komprenos ghuste sian mision, tiam aperos generacio de
sanktaj homoj, herooj kaj Homaranoj...
- Virinoj devas aktive
partopreni la socian vivon, esti kleraj, havi
profesion... Sed, dum ili havas malgrandan infanon, mi rekomendas al ili
dedichi tutan tempon al ghia edukado. Karaktero formighas dum unuaj jaroj de
vivo. Tial ne eblas subtaksi tiun mision - eduki la infanon. Certe, ankau
patro devas partopreni la edukadon.
- Infanon edukas chiu
evento. Infano chion ekmemoras, el chio faras konkludojn
kaj konstruas sian pluan kondukon konforme kun akirata sperto. Ne gravas,
kion la infano sentas - chu ghuon au suferon; gravas, ke tiu sperto faru
ghin pli bona. Suferoj povas plibonigi (kaj malplibonigi) ghin same kiel
ghuoj. Plimulto da patrinoj zorgas, ke iliaj infanoj sentu nur ghuojn kaj
plezurojn. Kaj tio estas fatala eraro, char nemeritita ghuo malbonigas
infanon same kiel nemeritita sufero. Do, la tasko de gepatroj au edukantoj
estas zorgi, ke ne al la infano estu bone, sed ke la infano mem estu bona;
por tio ghi devas koni ankau suferojn, malfacilan laboron ktp. Jen tion mi
subkomprenis, kiam mi skribis "necesas prizorgi animon, sed ne korpon".
Por infano nenio estas pli bona ol patrina amo; sed tre ofte patrina
"blinda" amo estas plej malbona, kio detruas la infanan karakteron kaj
rompas ghian estontan sorton...
- Malsaghaj gepatroj ekde
plej frua agho misedukas siajn infanojn, tial tiuj
elkreskas kiel egoistoj. Ghusta eduko konsistas en tio, ke infano devas
konstante labori. Kaj infanoj ja tiel shatas labori por aliaj homoj! sed
gepatroj kutime diras: "vi ankorau estas malgranda, mi mem faru tion".
Infano laboru por familianoj, junulo - por samlandanoj, plenaghulo - por
tuta homaro.
- Tre ofte orfoj en
infandomoj elkreskas kiel noblaj, honestegaj homoj. Kiel
mi jam skribis, suferoj povas efiki bone kaj malbone. Paradokse, sed kiam
lando spertas malfelichon (ekzemple, militon), infanoj kaj ghenerale homoj
farighas pli bonaj. Tio ne signifas, ke paco kaj patrina amo estas malbonaj!
Simple, ofte la bono edukas homojn senrespondecaj, mallaboremaj ktp.
- Mi ne kondamnas
lesbaninojn. Kion ili faras? Ili nur interkisas kaj
interlekas unu alian, chu ne? En tio estas nenio malbona. Virinoj bezonas
karesojn, kaj multaj viroj estas tiom krudaj... Interalie, virina samseksamo
ne estis persekutata en Sovetunio; ne okazis ech unu jugha proceso akuzanta
lesbismon.
- Al viroj plachas rigardi,
kiel virinoj karesas unu alian.
Sed kiel viroj karesas unu alian, al mi tute ne plachus vidi!!!
Maljuste, chu ne? Tute forestas simetrio en tiu demando... :)
- Plenaghuloj ofte estas pli
stultaj kaj dangheraj ol beboj!
Infanoj almenau ne mortigas unu alian!
- Min forte impresis via
sincera rakonto pri via sorto...
Mi tiel bedauras, ke vi ne havas edzon kaj neniu karesas vin...
Tre malbone, ke ekzistas viroj, kiuj gravedigas virinojn kaj forlasas ilin!
Jen kial mi subtenas, ke amoru nur geedzoj. Amorado estas sankta afero. Oni
ne rajtas amori nur por amuzo. Se viro vere amas virinojn, li devas edzighi
al shi kaj esti fidela al shi dum tuta sia vivo. Tiam en la mondo ne estos
orfoj.
Kvankam mi tre kunsentas al vi, ..., vi parte kulpas pri tio, kio okazis.
Vi ne devis fordoni vin al tiu viro, char li, evidente, ne havis seriozajn
intencojn rilate vin.
- Al mi venis ideo, ke eble
estus nemalbone krei specialan dissendoliston
(grupon) por solecaj homoj, kiuj scias Esperanton kaj revas trovi
kunul(in)on por geedzighi. Ekzistas milionoj da trompitaj solaj virinoj kaj
senrevighintaj solaj viroj! Eble, ili ech deziros lerni Esperanton speciale
por serchi edz(in)on! Kion vi pensas pri tio?
- Anastasija (juna
"diino" en Siberio) diras, ke la mondon savos
virinoj,
precipe junulinoj. Ili plibonigos la mondon tiam, kiam ili rilatos al viroj
alie ol nun. Chiu viracho deziras virinan amon. Se virino postulos ke li
plibonigu sian konduton, aliokaze li ne ricevos shian amon, tiam li
neeviteble devos shanghighi. Necesas, ke chiuj junulinoj de la mondo
komprenu tiun sian mision kaj ne donu sian korpon al ne indaj viroj,
postulante ke ili ighu humanaj, honestaj, laboremaj, ne drinkantaj ktp. Tio
efikos.
- Junulino devas sepdek sep
fojojn pripensi, antau ol kushighi en liton kun
viro. Prefere, tute ne fari tion antau geedzigho.
- >Ha tio estos la
idealo sed la viro diras al
>virinoj: Ni edzi^gos post, unue mi deziras koni vin
>kaj scii ^cu vi pla^cas al mi au ne...^cu ne??
Tio preskau chiam estas trompo! Se viro amas virinon, tio ja estas klara ech
sen seksumado. Seksumado nenion klarigas. Neniam okazas, ke amata junulino
ne plachas en lito. Chiuj virinoj estas samaj. Do, viroj kiuj parolas tiel
(supre), simple diras ruzajhon por ricevi tion, kion ili ne dume ne rajtas
ricevi.
Junulinoj ofte cedas al tiuj petoj, char ili timas resti solaj. Sed kiam ili
volas alligi viron per kunkusho, ili envere malligas lin. Kiam viro ricevis
tion, kion li ricevis, li ofte perdas intereson al la virino kaj forlasas
shin sola kune kun shiaj problemoj.
Surogato de amo forpushas veran amon. Seksumado estas antipodo de amo.
Junulino, kiu kushas kun viro antau geedzigho, riskas resti sola, char shi
ofte ne plu interesas la viron kaj li forlasas shin. Kaj aliaj viroj same
malmulte interesighas pri shi, char, kvankam viroj shatas deflori
junulinojn, ili preferas edzighi al virgulinoj.
- >^Cu la
geamindumantoj devas stari^gi seksumadon
>antau la geedzi^gon?? Kial au kial ne??
Mi respondas: ne. Oni povas seksumi nur kiam la demando pri geedzigho jam
estas solvita, t.e. kiam estas klare, ke ghi okazos. Mi konsilas al chiuj
junulinoj resti virgaj, char nur tiam ili restas tre allogaj, tre dezirindaj
al la viro. Ne ricevante kion li volas, viro ne perdas intereson al la
junulino; kontraue, li amas shin pli kaj pli forte. Kaj tiam li volonte
edzighos.
Seksumi antau geedzigho estas plej facila kaj certa maniero estingi amon.
- Virachoj estas malbonaj,
sed ankau virinoj estas kulpaj pri tio. Nur virinoj
povas plibonigi virojn, kaj tiam viroj plibonigos la mondon. Chiu viro
aspiras virinan amon. Chiu viro estas preta al ajna heroajho, por ekhavi
amatan virinon. Sed se la virino tro facile sin donas al la viro, tiam li ne
havas stimulon por plibonighi.
- Junulo kaj junulino havas
diversajn celojn. Junulino celas krei familion,
por eduki infanojn. Junulo celas seksumi, gravedigi junulinon.
- Se junulino konsentas
seksumi antau geedzigho, do tiel la celo de la junulo
estas atingita, kaj li ne plu havas intereson al shi kaj la geedzigho povas
tute ne okazi. Se la junulino volas edzinighi, shi ne devas kushighi en
liton kun la junulo.
Tio estas ghenerala regulo, el kiu kompreneble ekzistas miloj da esceptoj.
Tamen, tio veras.
- Se ni volas plifirmigi
familiojn kaj malpliigi kvanton da senpatraj infanoj,
ni devas kondamni t.n. "seksan liberecon" kaj seksumadon ekster geedzeco.
- Neniajn bordelojn en
Esperantujo!
Ankau en cetera mondo bordeloj devas malaperi. Ilia ekzisto humiligas
virinojn. Neniu viro deziras, ke lia filino estu prostituitino. Do, kial
deziri tian sorton al alia junulino? Ne ekzistas "fremdaj" homoj, chiuj
estas unu familio.
- Homaranismo estas tutmonda Frateco, sed ne tutmonda bordelo.
- Homoj devas kompreni, ke
seksa akto estas sanktajho. Ili ne devas rilati al
ghi facilanime, kiel al simpla maniero ricevi korpan plezuron.
- Mi jam skribis, ke en
socio kun liberaj moroj, kun senorda seksumado, nivelo
de felicho estas pli malalta. Paradokso? Ne, chio estas facile komprenebla.
Plezuro kaj felicho estas diversaj aferoj.
Homoj, kiuj celas nur ricevi plezuron, finfine estos multe pli malfelichaj,
ol tiuj, kiuj honeste faras sian devon.
Viro kun virino geedzighas ne por plezuro, sed por vivi kune dum tuta vivo,
por eduki bonajn infanojn. Ofte ilia renkontigho kaj geedzigho estas planata
en chielo, au ilia karmo mem pushas ilin renkonten unu al alia.
Seksa akto de geedzoj estas sanktajho, seksa akto de fremdaj geuloj estas
malsanktajho. Kvankam ambau agoj aspektas same.
Por chiu infano estas dolore vidi, kiel patro seksumas kun fremda virino au
kiel patrino seksumas kun fremda viro. Chiu infano volas, ke liaj gepatroj
chiam seksumu nur unu kun la alia. Volo de infano - volo de Dio.
- Multaj viroj ne subtenos
min, char en ili parolas ilia vira naturo, deziro
semi kaj semi konstante... Sed virinoj devas kompreni. Por virino ne povas
esti indiferente, kiu estas patro de shia ido.
- Kompreneble, oni povas
eviti koncipighon per kondomoj au tablojdoj. Sed
seksumado en kondomo jam ne estas vera seksumado. Ghi estas kvazau
interkisado tra polietileno.
Seksa akto devas inkludi intershanghon de substancoj. La plej delikata karno
de viro kaj virino eligas specialajn substancojn, kiuj estas reciproke
sorbataj kaj tio plifortigas ilian amon, sanon kaj plezuron. Vira semo estas
tre valora substanco, kaj oni ne rajtas forjheti ghin.
- Tablojdoj, kiuj evitigas
gravedighon, estas malutilaj por virino. Ili rompas
normalan funkciadon de shia organismo. Senmalutilaj kontraugravedaj
medikamentoj principe ne estas eblaj.
- Certe, oni ne devas leghe
puni pro seksumado ekster geedzeco. Praktike, tio
ech ne eblas, char paroj, kiuj volas, chiam povos seksumi kashe. Gravas, ke
oni akceptu edz(in)an fidelecon kiel moralan regulon.
- Seksumado de tre junaj
homoj, kiuj ankorau ne povas eduki kaj prizorgi
infanojn, devas esti malpermesata. Nunaj liberalaj patrinoj, kiuj mem donas
prezervativojn al siaj filinoj-knabinoj, faras grandan stultajhon. Ili ne
komprenas, ke ofte plezuro forpelas felichon.
- Mi ofte kaj profunde
pensis pri tiu gravega problemo kaj venis al konkludo,
ke katolika kaj ortodoksa eklezioj estas tute pravaj pri tiuj aferoj.
- Kiuj pensas, ke seksa
"mallibereco" faros la vivon senghoja, tiu tre
eraras.
En pasintaj epokoj, kiam homoj vivis lau kristana moralo, ili estis pli
felichaj, kaj la vivo estis pli gaja.
- Nuna Okcidenta civilizo
degeneras unuavice pro malghustega rilato al seksaj
aferoj. Se ni volas pli rapide venigi la Novan Epokon, ni devas (re)farighi
kristanoj. (Cetere, chiuj neperversitaj religioj predikas la saman moralon)
- Chiuj virinoj estas samaj.
Nia edzino estas enkorpigho de virineco. Havante
unu virinon, ni fakte havas chiujn virinojn de la mondo. Do, kial deziri
aliajn?
- Paradokse, ke
"sendia" Sovetunio havis tute kristanan (=
ghustan) moralon
pri sekso.
- Chi tiuj ideoj tute ne
estas miaj kaj ili ne estas novaj. Kristo diris: "Ne
deziru edzinon de aliulo" kaj "kiu volupteme rigardas virinon, tiu jam
seksumas kun shi".
- La ordono de Kristo, se
realigita, plibonigus la vivon pli efike, ol
Esperanto, vegetarismo au aliaj noblaj ideoj. Char mistraktado de viroj
al virinoj kauzas multe pli da malfelichoj, ol multlingveco au
viandomanghado.
- Nuna Okcidenta socio, kiu
shatas nomi sin "kristana", tute ne sekvas
kristanan moralon. Tial ghi ne povas krei bazon por tutmonda etiko kaj
unuigi la mondon. Se ni revas pri tutmonda frateco, ni devas formuli kaj
disvastigi moralon, indan je homa digno.
- Fakte, shati seksumadon
estas nature kiel por viroj, tiel ankau por virinoj.
Tiu akto kauzas tre grandan plezuron por ambau! Sed estas necese, ke tion
faru nur geedzoj. Se virino shatas senordan seksumadon kun multaj viroj, shi
agas tre neprudente.
- Junulinoj ne kredu al
viroj, char viroj havas tute alian naturon. Ili
(plimulto) rigardas belajn virinojn nur kiel ujojn por jheti tien sian
semon. Tio estas nur instinkto, sed junulinoj akceptas ghin kiel amon kaj
poste dolore senrevighas. Do, junulinoj devas nepre ne doni sin al junuloj
antau geedzigho; se la junulo vere amas, li edzighos al shi, se ne amas - do
li ne meritas seksumadon.
- Mia persona opinio estas,
ke kondomoj estas sentaugajho. Seksumado en
kondomo ne lasas al virino ricevi viran semon, kiu estas tre utila por shia
organismo. Tio jam ne estas vera seksa akto, sed nur imitado.
- Abortoj estas terura
afero!!
Nun sciencistoj jam konstatis, ke la embrio multon komprenas kaj tre
suferas, kiam oni mortigas ghin en la patrina utero. Ekzistas multege da
korshira informaro pri tiu temo. Bedaurinde, la amasoj restas malkleraj kaj
chiutage oni mortigas milojn da naskighuntaj animoj... Tio estas tiel
terura afero, ke mi ech ne povas pri ghi skribi.
- Jen ankorau unu diferenco
inter viroj kaj virinoj. Chiu viro, kiam li vidas
belan virinon, jam "amas" shin kaj estas preta sekskunighi kun shi. Por viro
gravas, ke la virino estu sana kaj juna, t.e. ke shi povu naski. Sed por
virino pli gravas animo de viro, sed ne lia korpo. Shi ne povas tuj ekami la
viron, shi devas unue ekscii, chu li estas sagha, nobla, kuragha ktp. Tial
pornografio ne impresas virinojn kaj vido de nuda viro ne ekscitas shin.
- Se edzo kaj edzino estas
bonaj kaj saghaj homoj, estas normale, ke ili vivas
kune ghis maljuneco en plena konkordo. Kaj lau mi, estas nenio pli
respektinda, ol maljuna fidela paro, chirkauita per multaj infanoj kaj
nepoj! Chu ne?
- Oni amas tiam, kiam oni
amas chion en la homo: korpon, animon kaj spiriton
kaj deziras esti kun li (shi) dum tuta vivo! Se oni amas nur la korpon, tio
ne estas vera amo, char korpo iam maljunighos kaj perdos sian belecon.
- Homoj dividighas je viroj
kaj virinoj ne hazarde. Tiu dividigho portas
informon pri la plej baza natura legho - interrilatoj de spirito kaj
materio. Viro estas simbolo de spirito, Dio. Virino estas simbolo de naturo,
Materio. Tial en chiuj lingvoj oni nomas Dion - Li. Kaj naturon, materion,
oni nomas - shi.
- Katolika Eklezio tute ne
opinias seksumadon inter geedzoj peko au io
malpura. Shajnas, ke antau nelonge la Papo verkis au diris ion pri tiu
disvastigita antaujugho.
- Dio, lau la katolika
doktrino, ghojas, kiam geedzoj seksumas. Tia ago estas
benata de Dio. Ech pli, katolikismo aprobas, kiam geedzoj seksumas ne por
fari infanojn, sed simple por fari plezuron unu al alia.
Katolikismo malaprobas nur seksumadon inter ne-geedzoj. Kaj mi, post longa
pripensado de tiu problemo, venis al konvinko, ke pri tio ghi pravas.
Do, vi devas pli bone konatighi kun doktrino de via propra denaska religio.
Ghi ne estas tiel stulta, kiel vi pensas.
- Sankteco trovighas en chiu
homo, sed ne en chiu ghi disvolvighas.
Kiam ni amas virinon, ni vidas en shi sanktulinon, ni kreas shian sanktecon
en nia konscio (kaj tiu kreita imago estas vera, sed ne trompa!). Ech se shi
havas iujn mankojn, enamighinta viro emas ne rimarki ilin. Tiel same faras
virino. Amo estas nenio alia ol sagaca vido de la sankta esenco de homo.
Amo ne estas privilegio de nur sanktuloj. Kontraue, sankteco estas komuna
eco de chiuj homoj (sed che multaj ghi estas ankorau kashita).
- Se religioj prisilentas la
treege gravan temon pri geedzeco, tio nur pruvas,
ke ili perdis sciojn pri viv-leghoj. Cetere, rusa ortodoksa religio havas
tute klaran pozicion, kiun mi subtenas: monogamio, malaprobo de seksumado
ekster geedzeco, kondamno de abortoj. Protestanta religio nuntempe ech
permesas "geedzighi" al samseksuloj. Tio, certe, ne estas normala afero.
Certe, mi mem, kiel viro, shatus havi plurajn amatinojn, por "semi kaj semi
konstante". Tia estas nia vira naturo. Sed kiel pensulo, mi konscias, ke tiu
deziro estas egoismo. Ghi estas simila al deziro havi multajn richajhojn...
- Kiam viro jam seksumis kun
junulino antau geedzigho, li tre ofte perdas sian
intereson al shi. Tasko de viro estas "semi". Por fari tion, li estas preta
ech edzighi.
- Se mastro tenas sian
loghejon neshlosita kaj venas shtelisto kaj rabas
chion, kiu kulpas? Kulpas ambau - la shtelisto kaj la facilanima mastro, chu
ne?
- Viroj plibonighos ne pli
frue, ol virinoj ekkondutos prudente. Kiam
junulinoj tenos sian "loghejon" bone "shlosita", tiam neniu shtelos ilian
felichon. Kaj seksumado, certe, estas tre dolcha afero, sed nur kiam ghi
okazas inter geedzoj, kies kunigho estas benata de chielo! Tia estas mia
"malnovmoda" konvinko.
- Se virino plachas, do shi
nepre estos bona en lito. Ne povas esti, ke amata
junulino ne kontentigas viron. Kaj same pri viro. Seksuma sperto venas ne
tuj. Unuaj kunighoj povas esti ech ne tre agrablaj. Tute ne necesas seksumi
antau geedzigho.
- Ofte okazas, ke edzo nur
post jaroj da kunvivo ekkapablas kontentigi sian
edzinon. Tio pleje dependas de shi. Shi devas malkashe informi lin pri siaj
sensoj kaj instigi lin fari tion, kion shi volas.
- > Mi kiel romana
virino preferus,
> ke ^ciu viro pensus kiel vi, amiko Nikolao!
Tio estas malnova etiko kaj samtempe futura etiko. La "seksa revolucio"
estas formo de satanismo. Ghi degenerigas la homaron.
Por mi, homaranismo = malsatanismo, kaj satanismo = malhomaranismo.
- (V.Perlin skribis, ke edzino devas
obei sian edzon)
Imagu, ke vi havas samaghajn filon kaj filinon. Vi kun via edzino estas
forirontaj. Chu vi ordonos al la infanoj, ke la filino obeu la fraton?
Estas fakto, ke knabinoj ofte estas pli prudentaj kaj pli saghaj (kaj pli
bonkoraj, certe), ol knaboj.
Tiel same faktas pri plenaghaj homoj. Postuli, ke edzino obeu edzon, estas
sama stultajho kiel postuli, ke fratino obeu fraton (pli-malpli samaghan).
Se temas pri pli agha fratino, do memkompreneble frateto devas obei shin.
Patriarhhato kreis tre malutilan malsimetrion en homaj rilatoj.
Nun, kiam koro devas ricevi saman rangon kiel racio, kiam scienco unuighas
kun religio, virino devas rericevi sian naturan egalrajtecon kun viro.
- > Jes,
amiko...Verevere, vi pravas sed...^Generale la
>personoj ne pensas tiamaniere!
Ne gravas, ke plimulto da homoj ne pensas tiamaniere. Plimulto ja ne estas
tre saghaj. Eklezion oni jam ne fidas, Spiritajn Majstrojn ne konas, do la
plimulto vagas en nebulo kaj faras eraregojn.
Unuaj sekskunighoj ofte ne estas agrablaj. Ofte devas pasi ia tempo, antau
ol la viro kaj virino adaptighas unu al la alia. Se la unua seksa sperto ne
estas agrabla, tio ankorau tute ne pruvas, ke ili estus malbonaj geedzoj!
Kaj inverse, se ilia seksumado estas ech tre agrabla, tio ne pruvas, ke ili
estos chiam felichaj kune! Tial chiu "eksperimenta" seksumado estas
senutila - ghi pruvas nenion.
- Edzino povas esti por sia
edzo Sankta Putino, pastrino de Amo. Shi povas
instrui la edzon pri sia korpo kaj kiel shin karesi. Fakte, la edzo mem
profitos el tio. Vidu, kiam virino sentas orgasmon (plej grandan plezuran
senson), shi eligas specialan substancon, kiu estas sorbata de peniso. Kaj
tiu virina substanco estas tre utila por viro. Se viro ne sufiche karesis la
edzinon, shi ne sentos orgasmon, kaj sekve li ne ricevos shian substancon.
Pro tio seksperfortado estas plene sensenca. Vera seksumado okazas, kiam
ambau geviroj intershanghas siajn substancojn. Seksumado en kondomo estas
same sensenca kaj senutila.
- Ekzistas tri eblaj
kondutoj fronte al naturismo.
Unue, vidi en nudaj virinoj eventualan objekton de seksumado. Tio estas plej
ofta konduto por viroj (Mi konfesas, ke ankau mi mem ne povus resti
trankvila, vidante multajn nudajn knabinojn kaj virinojn. Mi devus
memkontentighi kelkfoje antau ol mi trankvilighus; sed tio malutilas por
sano!!)
Due, rilati indiferente. Chi tiu maniero de konduto estas simila al tiu de
prahomoj kaj indighenoj en ghangalo. Mi pensas, ke ankau tio ne estus tute
ghusta. Malatenti plej perfektajn kreajhojn kaj plej grandan belecon estus
simile al konduto de senkonscia animalo.
Devas ekzisti ia tria kondut-maniero. Nek mis-traktado, nek ignorado, sed
ver-traktado.
Homa korpo estas kreita perfekte. Ghi estas templo de spirito. Kaj
seks-organo estas "altaro" en tiu "templo". Oni ne devas rilati indiferente
al templo kaj altaro. Homo por homo estu dio kaj objekto de adorado.
Eble, anstatau stulte sunbani kune, la geviroj faru iujn sanktajn ritojn kaj
karesumu reciproke siajn seks-organojn? Oni kune dancadu, kantadu, meditaciu
kaj okupighu pri io simila al tantra-jogo?
Chiuokaze, tio ne estas aktuala por nuntempaj homoj! Nunaj viroj ne estas
indaj je tio!!
Amikino el Brazilo respondis al miaj
leteroj:
> Mi dezirus, ke chiuj viroj pensus
kiel vi rilate al seksumado!
http://subscribe.ru/
E-mail: ask@subscribe.ru | Отписаться | Рейтингуется SpyLog |
В избранное | ||