Отправляет email-рассылки с помощью сервиса Sendsay

Школа Эсперанто

  Все выпуски  

Школа Эсперанто


Информационный Канал Subscribe.Ru

 
Школа Esperanto
Выпуск 103

Saluton, karaj geabonantoj! Vivu rondo familia!

En la hodiaŭa numero vi trovos:
Demandoj kaj respondoj
Tradukoj de malfacilaj frazoj el "Revizoro"
Ne tiel, se tiel ĉi (daŭrigo de studoj pri la stilo)
Fabelaj estaĵoj en Esperanto
Anekdot' (hodiaŭ - nur unusola, sed bona :-))
Demandoj kaj respondoj

   Slavik Ivanov
   SI> kunulo
   SI> Ну, бывают разные переводы - от "любовник" до "друг". Образовано от
   SI> союза kun. Я бы сказал, что слово или многозначное или с неустоявшимся
   SI>значением.

   DWW
   Бокарев дает "товарищ, приятель". Я бы сказал "со-товарищ" или
"спутник (в деле или дороге)" - но никак не - "от "любовник" до
"друг"" - ни в коей мере!!! Больно жирно будет.

   Mevo
   Лично мне ближе первая точка зрения. Поскольку союз kun может входить в
какие угодно словосочетания, то можно рассуждать примерно так: se mi loĝas kun iu,
do li estas mia kunulo; se mi manĝas kun iu - do li estas mia kunulo; se ni kune vojaĝas, do li
estas mia kunulo; se ni staras en unu vico - do ni estas kunuloj
. Конечно, слово это очень
разговорное, так как его смысл может быть угадан лишь по контексту, но никто не
говорил, что подобные слова в эсперанто запрещены... А самое нейтральное значение -
что-то вроде "приятель, знакомый".



   >> tiea - здешний
   > Ну, или тамошний. От контекста зависит, как переводить.

   Mevo
   Нет. Всё-таки тамошний. Если слова tiu и tio могут употребляться без уточняющей
частицы ĉi, обозначая и близкое, и далёкое, то tie обозначает только "там". Поэтому
"здешний" будет только ĉi-tiea.



   > hejmsidulo - домосед (не домовой!)

   DWW
   А как домовой? Чтоб не затруднять, скажу свое мнение, дело публики -
верить или проверить: есть слово "koboldo", но оно означает просто "нечисть,
магический несвятой персонаж": от лешего до домового... А дальше мы
уточняем: леший - arbar-koboldo, домовой - hejm-koboldo. А вот водяной
будет уже nikso - он не такой как все... ;-)

   Mevo
   Ну да. И в этом смысле слово koboldo ничуть не хуже слова kunulo - столь же
богато смыслами. Вот только, опять же, как и с kunulo, не всегда нужно так жёстко
объяснять, о каком именно koboldo идёт речь, так как это обычно вполне ясно
выявляется контекстом.
   Само же слово hejmsidulo лично мне не слишком нравится - очень уж разговорно
(выпущен суффикс -em-). Можно сказать hejmemulo или даже просто hejmulo.
   Что же касается вообще "сказочных" терминов, то гляньте сюда!

Al komenco


Перевод трудных фраз из комедии Н. В. Гоголя "Ревизор" (перевод Л. Заменгофа).
(продолжение)

  • Скажите, господа, сделайте милость... - Diru, sinjoroj, mi vin kore petas...
  • У меня сердце не на месте - La koro sin ĵetas en mi
  • В желудке-то у меня... Так, желудочное трясение - En la stomako ĉe mi... tia stomaka skuiĝado
  • А в трактир, говорит, привезли теперь свежей семги, так мы закусим - Kaj en la restoracion, - li diras, - oni alveturigis nun freŝan salmon, nu, ni manĝetos
  • Недурной наружности, в партикулярном платье - De ne malbela eksteraĵo, en civilaj vestoj
  • Здесь что-нибудь неспроста-с - Tie ĉi la afero ne estas simpla
  • такой пребойкий мальчик - tia viglega knabo
  • вы пришёптываете; у вас, я знаю, один зуб во рту со свистом - vi iom siblas; vi havas, mi scias, en la buŝo unu denton, kiu fajfas
  • престранно себя аттестует - tre strange sin montras
  • меня тут вот свыше и вразумило - tuj min io el supre inspiris
  • это я сказал: "Э!" - estis mi, kiu diris "He!"
  • Такой наблюдательный - все обсмотрел! - Tia observema: ĉion li ĉirkaŭrigardis!
  • Меня так и проняло страхом - Min vere teruro trapenetris
  • Господи, помилуй нас, грешных! - Dio, kompatu nin, pekulojn!
  • Батюшки-сватушки! Выносите, святые угодники! - Prapatroj, favorantoj! Helpu, ĉiuj sanktuloj!
  • На улица кабак, нечистота! Позор, поношенье! - En la stratoj estas kvazaŭ drinkejo, malpureco! Honto, malhonoro!
  • Что ж? Ехать парадом в гостиницу! - Nu, kiel nun? Veturi en plena parado al la hotelo.
  • Вперёд пустить голову, духовенство, купечество; вот и в книге "Деяния Иоанна Масона"... - Antaŭe sendi la urban konsilestron, la pastraron, la komercistaron; jen eĉ en la libro «Agoj de Johano Masono..." Голова (здесь) - выборный представитель от купцов. Заменгоф перевёл как "глава совещательного совета", однако сейчас правильно будет konsiliestro (от konsilio - "совет, как коллегиальный орган", тогда как konsilo - это просто "совет, как помощь, поддержка")
  • Бывали трудные случаи в жизни, сходили, ещё даже и спасибо получал; авось бог вынесет и теперь - Estis malfacilaj okazoj en la vivo, ili tamen finiĝis bone, mi eĉ dankon ricevis. Eble Dio ankaŭ nun helpos.
  • Тем лучше: молодого скорее пронюхаешь. Беда, если старый чёрт, а молодой весь наверху - Des pli bone! Junan estas pli facile trapenetri. Malbone estas, se maljuna diablo; sed juna - tuta estas supre. C juna мы бы употребили артикль. Оборот "estas supre" мы бы перевели как "estas ekstere, estas tuj videbla, estas facile komprenebla"
  • Колпаки чистые надел на больных, да и концы в воду - Purajn noktoĉapojn meti sur la malsanulojn, kaj ĉio estas en ordo.
  • Больным велено габерсуп давать, а у меня по всем коридорам несёт такая капуста, что береги только нос - Estas ordonite doni al la malsanuloj avenan supon, kaj ĉe mi en ĉiuj koridoroj estas tia odoro de brasiko, ke oni devas gardi sian nazon габерсуп (из немецкого) - овсяный суп
  • А если и заглянет в какую-нибудь бумагу, так он жизни не будет рад - Kaj se iu eĉ enrigardos en ian paperon, li sin mem malbenos
  • Сам Соломон не разрешит, что в ней правда и что неправда - Salomono mem ne solvos, kio en ĝi estas vera kaj kio malvera. (на русском "Соломон" пишется чере "о", а в эсперанто - через "a")

Al komenco

Ne tiel, sed tiel ĉi
La daŭrigo de la pristila studo

   b) Ripetiĝoj.
   Same malbele sonas en kelklinia spaco la ripetiĝo de iu sono aŭ vorto, ekz:

   A Ne tiel...   B ...sed tiel ĉi
   La lulilo iĝis por ŝi konsolo; por ŝi ĝi ne estis senviva objekto: por ŝi ĝi havis animon kaj vivon.
   Ĝi estis la unua, kion ŝi vidis, matene kiam ŝi vekiĝis, ŝi etendis sian manon kaj palpis la molajn litkovriletojn - post tio ŝi ree endormiĝis, tenante ion de ĝi en la mano.
   La lulilo iĝis por ŝi konsolo, por ŝi ĝi ne estis senviva objekto, sed havis animon kaj vivon.
   Ĝi estis la unua, kion ŝi vidis, matene ĉe la vekiĝo kaj vespere post la reveno hejmen. Vekiĝinte en la nokto, ŝi etendis la manon kaj palpis la molajn litkovriletojn - poste ŝi denove ekdormis, tenante ion de tio en la mano.

   En la kolono A svarmas ripetiĝoj de siblaj sonoj kaj de kelkaj vortoj: ŝi, ĝi, iĝi... Tio sonas malbela. Tial estas konsilinde laŭte legi vian verkon, por ke viaj oreloj kaj lango atentigu vin pri tio.
   Per uzado de participoj, per kuntiro de frazoj, per apliko de sinonimoj kaj per diversaj aliaj manieroj oni povas eviti malbelajn sonkombinojn kaj malmultigi tro ofte uzatajn sonojn kaj vortojn aŭ fari ilin malpli orelfrapaj.
   Legu laŭte ĉi-suban tekston en la kolono A. Kovru la kolonon B kaj klopodu korekti la tekston A tiel, ke ĝi ne tro malfaciligu la elparolon.

   A Ne tiel...   B ...sed tiel ĉi
   Ŝi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ĝis ĉio komencis turniĝi ĉirkaŭ ŝi kaj ŝi ŝanceliĝante serĉis apogon. La maljuna virino kaptis ŝin ĝustatempe kaj sidigis ŝin sur seĝon.    Ŝi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ĝis kiam ŝi eksentis kapturniĝon; ŝanceliĝante, ŝi serĉis apogon. Ĝustatempe la maljuna virino ŝin kaptis kaj sidigis sur seĝon.

   Rimarkoj:
   Anstataŭiginte la vortojn "ĝis ĉio komencis turniĝi ĉirkaŭ ŝi" per "ĝis kiam ŝi sentis kapturniĝon", ni forigis kelkajn kuniĝintajn siblajn sonojn. La signifon ni tamen konservis.
   Anstataŭ "la maljuna virino kaptis ŝin ĝustatempe kaj sidigis ŝin sur seĝon", ni skribis: "ĝustatempe la maljuna virino ŝin kaptis kaj sidigis sur seĝon", tiel dismetante ka silabojn. La vortojn "kaptis ŝin" ni ŝanĝis en "ŝin kaptis" por eviti kolizion de "s" kun "ŝ" kaj pro tiu modifo la dua "ŝin" (en "sidigis ŝin") iĝis superflua.
   Averto:
   Oni bone komprenu, ke la celo ne estas kiel eble plej multe eviti iujn sonojn. Ni nur instigas se eble eviti ilian amasiĝon en malgranda spaco, se tia amasiĝo sonas malbele aŭ kaŭzas tro da penado al nia lango aŭ faras la frazon malklara kaj pro tio malfacile komprenebla por la oreloj. Do, se oni laŭtlegante ne konstatas tiajn malbonaĵojn, korekto ne necesas. Por esti korektata, la malbonaĵo devas altrudiĝi.    Ni avertas pri tio, ke oni ne uzu mikroskopon por esplori sian stilon kaj tiel malutilu al la flua, natura esprimado de siaj pensoj. Alivorte: por helpi iun grimpi sur ĉevalon, oni donu al li puŝon nur tiom fortan, ke li sidiĝu ĝuste sur la dorson de la besto. Sed la puŝo ne estu tro forta, por ke li ne falu aliflanke sur la teron. Troigo malutilas!

   En jena teksto malagrable trafas nin en la kolono A la ofta apero de la vorto libreto:

   A Ne tiel...   B ...sed tiel ĉi
   "Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso" de J. Rosenberg, 48-paĝa libreto.
   Ofte mankas al ni gvidlibro, per kiu ni povus fari niajn vesper-kunvenojn pli interesaj kaj kiuj donus al la kunvenantoj eblecon gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante la internacian lingvon. Ĉi tiun mankon penas forigi la aŭtoro. En la libreto troviĝas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agado estas akompanata per interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi legis la libreton kun granda intereso kaj mi opinias, ke la libreto atingos sian celon, se la ludgvidantoj lerte aplikos ĝin. La lingvo de la libreto estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj.
   Sendube la libreto estas grava helpilo por vivigi niajn vesper-kunvenojn.
   "Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso" de J. Rosenberg, 48-paĝa.
   Ofte mankas al ni gvidilo, per kiu ni povus fari niajn kunvenojn pli interesaj kaj ebligi al la kunvenintoj gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante sin en la internacia lingvo. Ĉi tiun mankon al aŭtoro penas forigi. En lia verketo troviĝas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agadon akompanas interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi ĝin legis kun granda interesiĝo kaj opinias, ke ĝi atingos sian celon, se la gvidantoj ĝin lerte aplikos. La lingvo estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj.
   Sendube ĉi tiu ludaro estas grava helpilo por vivigi niajn kunvenojn!

   Rimarko:
   Kiel oni vidas, ni diversmaniere evitis la ĝenan ripetiĝon de la vorto libreto. Kelkaj aliaj ŝanĝoj, kvankam ne tre necesaj, faciligas la stilon.
   Anstataŭ "legis ĝin", "aplikos ĝin" ni skribis: "ĝin legis" kaj "ĝin aplikos". Tion ni faris por eviti, ke la ripetiĝo de "ĝin" ŝoku la orelojn. En "mi legis ĝin" kaj "la gvidantoj lerte aplikos ĝin" la vorto "ĝin" ja staras en la sunlumo, sed en "mi ĝin legis" kaj "la gvidantoj ĝin lerte aplikos", oni apenaŭ rimarkas tiun vorton, ĉar ĝi staras "en la ombro".
   Komparante la originalan formon de la tuto (A) kun la korektita (B), oni certe trovos, ke la lasta estas ne nur pli belsona, sed ankaŭ pli malpeza.

   Ankaŭ en jenaj frazoj iuj vortoj ĝene ripetiĝas. Klopodu plibonigi ilin, kovrinte la kolonon B.

   A Ne tiel...   B ...sed tiel ĉi
   1. Jaĉjo sentis la larmojn brulantajn post liaj palpebroj; li glutis por reteni ilin; li mordis sin sur sia lipo, li pugnigis siajn manojn en siaj pantalonpoŝoj; li kuntiris siajn piedfingrojn en siaj ŝtrumpoj.    1. (liaj, siaj): Jaĉjo sentis la larmojn brulantaj post liaj palpebroj kaj glutis por reteni ilin. Li mordis la lipojn, pugnigis la manojn en la poŝoj de sia pantalono kaj kuntiris la piedfingrojn en siaj ŝtrumpoj.
   2. En nia okazigita kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro. Ĝi okazos en la granda salono de "Konkordo".    2. (okaz'): En nia kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro en la granda salono de "Konkordo".
   3. Laŭte kriante li returnis sin kaj kuregis returne, el la aleo sur la pavimon.    3. (returne): Laŭte kriante li sin turnis kaj kuregis el la aleo sur la pavimon.
   4. Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj poste lia patro verŝis akvon en ilin.    4. (poste): Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj tiam lia patro verŝis akvon en ilin.
   5. Refoje puŝon, piedfrapon. Tiam ambaŭ knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ambaŭ ruliĝis sur la vojo.    5. (ambaŭ): Refoje puŝon, piedfrapon. Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ambaŭ ruliĝis sur la vojo.
   6. a) Ĉu estas permesate, ke Jaĉjo tiun ĉi posttagmezon venos kaj ludos kun ni? b) Nu, panjo, ĉu estas permesate? c) Sinjorino, ĉu estas permesate al Jaĉjo kuniri kun ni? ĉ) Ho, sinjorino, ĉu estas permesate? d) Ĉu jes? Jaĉjo, estas permesate al vi!    6. (esti permesate): a) Ĉu Jaĉjo povas veni kaj ludi kun ni tiun ĉi posttagmezon? b) Nu, panjo, ĉu vi permesas? c) Sinjorino, ĉu Jaĉjo povas iri kun ni? ĉ) Ho, sinjorino, ĉu vi permesas al li? d) Ĉu jes? Jaĉjo, vi povas!
   7. Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi.    7. (okuloj): Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis ilin kaj komencis histerie kriegi.
   8. La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldaŭ ili jam vidis serviston de la mastro alproksimiĝanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide estis forkurintaj. Unue ili estis kurintaj trans la ponteton kaj tra la paŝtejo, - poste ili estis grimpintaj ĉirkaŭ latbarilo; poste ili estis saltintaj trans du fosaĵojn, kiuj, feliĉe, en la senpluva sezono ne estis tro larĝaj; ili estis rampintaj sub metalretaĵo el pikildrato; kaj fine ili estis alvenintaj sur digon kondukantan al la pavimvojo. Tie ili estis liberaj. Jaĉjo estis savinta la valizon de Tom.    8. (estis -inta): La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldaŭ ili jam vidis serviston de la mastro alproksimiĝanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide forkuris. Ili unue kuregis trans la ponteton kaj tra la paŝtejo, - poste ili grimpis ĉirkaŭ latbarilon kaj saltis trans du fosaĵojn, kiuj en la senpluva sezono ne estis tro larĝaj; ili rampis sub barilon el pikildrato; kaj fine alvenis sur digon kondukantan al la ŝoseo. Tie ili estis liberaj. Jaĉjo estis savinta la valizon de Tom.
   9. Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta ĉe sia stando.    9. (stando): Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta tie.
   10. Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj adaptis miajn vortojn laŭ mia juĝo pri la persono.    10. (juĝ' - persono): Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj laŭ tio mi adaptis miajn vortojn.

      Rimarkoj ĉe:
   1. (liaj-siaj): En la lingvo de la originalo la posedaj pronomoj estas unusilabaj, pro tio ili ne akcentiĝas kaj preskaŭ kunfandiĝas kun la sekvanta vorto. En Esperanto ili ricevas iom da akcento ĉar ili estas dusilabaj kaj ne kunfandiĝas kun la sekvanta vorto. Tial ni kelkfoje anstataŭigis tiujn vortojn per "la", kiu modeste sin tenas malantaŭe.
   3. (returne): La duan returne ni povas forlasi, ĉar la ideo estas jam sufiĉe esprimita en la unua.
   5. (ambaŭ): Aliaj solvoj: a) la dua ambaŭ povas esti anstataŭigita per ili, kiu sonas pli malpeze: "... kaj baldaŭ ili ruliĝis sur la vojo"; b) Ankaŭ ili povas malaperi: "Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ruliĝis sur la vojo".
   6. (esti permesate): En la verko, el kiu ni prenis la koncernajn frazojn, ili ne tuj sekvas unu la alian, sed staras sur unu sola paĝo, do kun tro malgranda spaco inter si. Kvankam la traduko "esti permesate" precize esprimas la ideon, ĝi tamen faras tion tro longforme kaj pro tio tro peze kaj altrude, kontraŭe al la ekvivalentoj en diversaj lingvoj naciaj. Pro tio oni jam ofte serĉis alian formon kaj proponis "rajti" kaj la neologismojn "darfi", "lici" kaj "smeji", respektive el la germana, angla-franca kaj la rusa lingvoj. "Rajti" povas bone servi kaj jam estas ofte uzata, sed en la ĉi-supraj frazoj ĝi ne kontentigas. Pri "darfi", "lici" kaj "smeji" oni multe skribis, sed la vortoj ne ricevis civitanan rajton. [nun "rajti" estas vastege uzata, "lici" estas en PIV kaj estas pli-malpli bona vorto, "darfi" estas jam apenaŭ tolerebla neologismo, dum "smeji" estas nur amuza vorteto, eĉ por rusoj ne tuj komprenebla - Mevo]
   Sed kial ni ne uzu la manieron de Zamenhof por esprimi tiun ideon? Li uzis "povi" por esti permesata kaj "ne devi" por ne esti permesata. Do anstataŭ la longan formon "esti permesate" ni preferas en la menciitaj frazoj la manieron de Zamenhof, variigitan per "permesi".
   8. (estis -inta): Sen malutilo ni povas en preskaŭ ĉiuj tiuj frazoj anstataŭigi tiun formon per la simpla -is, kiel agis Kabe en "La Faraono". La kunteksto preskaŭ ĉiam montras la ĝustan signifon. Nur en la lasta frazo ni ne ŝanĝis estis savinta ĉar savis estas miskompreniga: ĉu Jaĉjo savis la valizon, kiam ili venis sur la ŝoseon, aŭ li estas savinta ĝin dum la forkuro? [Tiuj kompleksaj verbaj formoj vere estas jam tre arkaikaj kaj pezaj. Pro tio ili estu uzataj nur en okazo de ekstrema neceso. Estas granda merito de Kabe (Kazimierz Bein) pri kreo de tiu E-stilo - Mevo]

D A Ŭ R I G O T A

Al komenco


Сказочные термины на эсперанто
(из тематического словаря И. Галичского)

fabelo
fablo
apologo
edifa
mito
aventuro
prodo
heroo
sorĉisto
feino
nimfo
vizio
fantomo
hanti
drako
koboldo
nikso
niksino
gnomo
elfo
trolo
ĝino
kavaliro
reĝo
princo
princino
magia vergo
Cindrulino
Colulino
kanibalo
monstro
ogro
rabisto
transformi
transformiĝi
envulti
сказка
басня, притча
притча
назидательный
миф
приключение
богатырь
герой
волшебник, колдун
фея
нимфа
привидение
призрак
явиться
дракон
леший, домовой и т.п.
водяной
русалка
гном
эльф
тролль
джинн
рыцарь
король
принц
принцесса
волшебная палочка
Золушка
Дюймовочка
людоед
чудовище
гоблин
разбойник
превратить
превратиться
заколдовать

Al komenco

Anekdot'

   Okaze de vegetaranisma seminario renkontiĝas volapukisto,
interlingvano kaj esperantisto, kaj ili konversacias kaj komparas siajn
lingvojn. Iam la volupukisto demandas la interlingvanon: "Dirü, kiöm
öfte la literö L apäras en la himnö dä interlingvö?"

   La interlingvano kalkulas kaj respondas: "In nostra himna es dece-septe
literas L! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas L es in
himna di Esperanto?"

   La esperantisto kalkulas longtempe kaj diras: "192"!.
   Jen la volapukisto ekmiras: "Tiöm mülte? Ĉü vi pövüs kanti tiön al ni?"
   Kompreneble, la esperantisto bonvolemas: "En la mondon venis nova sento,
la la laa laa la la la la la-a-a la..."

Alsendis M. Sikosek

     Niaj komentoj:
   Для начала нужно сказать, что анекдот не только остроумен, но и очень
хорош тем, что в нём обыгрываются вещи, близкие и свойственные именно
эсперантской "культуре". То есть, для эсперантиста (хорошего, во всяком
случае) анекдот понятен, а для обычного смертного даже в самом точном
переводе он будет совершенно несмешным (так как в нём фигурируют реалии
не избалованные вниманием в любом национальном языке).
   Что такое волапюк и интерлингва, будем считать, мы знаем. Если
речь интерлингвиста в анекдоте сохранена на интерлингве, что речь
волапюкиста переведена на эсперанто (в противном случае, её смысл был бы
совершенно непонятен), однако "дух" Волапюка передаётся через
использование букв ä (она обозначает "закрытый" [e]), ö (закрытый
[o]
) и ü (нечто среднее между [u] и [i]). !!! Если Ваша программа
просмотра web-страниц не поддерживает Unikode, и Вы не видите эти символы,
то здесь имеются в виду a, o, u с двумя точками над собой.
   Речь интерлингвиста можно разобрать, или же догадаться о сути:
В нашем гимне 17 букв L. А в Вашем гимне, господин эсперантист, сколько
букв L в гимне эсперанто?
.
   Ну, а ответ на этот вопрос Вы уже знаете... :-)

Al komenco


Jen la tuto!
Kontaktebleco:
mevamevo@yandex.ru (Speciala retadreso por ricevi ajnajn pri-Ŝkolajn kaj priesperantajn demandojn kaj proponojn)
vesperto@inbox.ru (Mia ĉefa retadreso; uzu por iuj personaj aferoj)
Aboni la dissendon:
http://subscribe.ru/catalog/job.lang.esplernejo/
Malaboni la dissendon:
http://subscribe.ru/member/unsub?grp=job.lang.esplernejo
Arkivo:
http://subscribe.ru/archive/job.lang.esplernejo/
La lastaj numeroj:
 
88 89 90 91 92 93 94 95 96 97 98 99 100 101 102
 
Atendu la sekvan numeron post 1-2 semajnoj!
Ĉiuj viaj kontribuoj, kritikoj, helpoj kaj nemalhelpoj estas bonvenaj!

Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru



http://subscribe.ru/
E-mail: ask@subscribe.ru
Отписаться
Убрать рекламу

В избранное