Teksto
Hodiau estas naskighdato de Tanja. Shi ellitighis kaj diris al
siaj pupoj:
"hierau mi estis kvinjara, sed hodiau mi jam estas
sesjara". Shia panjo
donacis al shi novan pupon, kiu povas iri kaj paroli. Tanja
starigis la
pupon sur plankon kaj ghi pashis de unu angulo ghis la alia.
Tanja sidigis
la pupon sur divanon kaj la pupo diris: "Panjo". Shi
enlitigis la pupon kaj
ghiaj okuloj fermighis. "La pupo endormighis", diris
Tanja. Tanja helpis la
avinon surtabligi manghilojn kaj dolchajhojn. Je la kvara venis
gastoj,
gekuzoj de Tanja, Michjo kaj Sonja. Ili donacis al Tanja blankan
ursegon. La
infanoj ludis, manghis kukon kaj dolchajhojn kaj trinkis
limonadon. Nikolao
legis al la infanoj bulgaran fabelon "Du fratoj" el la
libro, kiun sendis al
li lia bulgara amiko.
ОТВЕТЫ К УПРАЖНЕНИЯМ. 14.1. Выдать замуж, выйти
замуж, улучшить, обрадовать,
подружиться,
находиться.
KONTROLTASKO N 14. 1. Образуйте глаголы с
суффиксом -ig-
от данных слов, придумайте фразы
с полученными словами и переведите
их на русский язык: rugha,
bela,
bona, sano (malsano). 2. То же - с суффиксом -igh-. 3. Придумайте диалог или
рассказ "День рождения".