Рассылка закрыта
При закрытии подписчики были переданы в рассылку "Управление проектами: эзотерические составляющие" на которую и рекомендуем вам подписаться.
Вы можете найти рассылки сходной тематики в Каталоге рассылок.
Школа Эсперанто
Информационный Канал Subscribe.Ru |
Выпуск 95
побалуйтесь лингвистическими чтениями...
Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
(partoj)
Lingvo
havas ech centojn da diversaj difinoj. La chefajn trajtojn
de la lingvo enhavas difino de Ferdinand de Saussure: "lingvo estas sistemo
da signoj esprimantaj pensojn", kaj tiu de Adolf Erhart : "lingvo estas
natura kodo, servanta por komunikado de certa homa komunumo". Gravaj ecoj
de la lingvo estas ghia sistemeco, ghia koda-signa hharaktero,
ghia komunikada funkcio en homa socio kaj la fakto, ke ghi estas
instrumento kaj esprimilo de pensoj.
Oni kutime uzas terminon "lingvo" por la enhavo kaj
terminon "parolo" por la realigo de la lingvajho. La lingvo estas abstrakta
sistemo, kiun oni realigas kaj konkretigas helpe de parolo. Tio rilatas al
du flankoj de la lingvosigno (lau Saussure): ghia enhavo estas "esprimata"
("signifie") per "esprimanta" kodo ("signifiant"). La rilato inter ambau
flankoj estas pure arbitra kaj realighanta pro interkonsento ene de certa
lingvokomunumo. Estas do hazardo, ke en diversaj lingvoj nomighas "domo"
"Haus" au "maison" au "casa"; grave estas, ke la koncerna vorto estas
uzata por esprimi la ideon "domo" ene de la lingvokomunumo germana, franca
au itala. Tiu chi fakto estas grava dum la lingvokonstruado kaj
lingvoplanado.
Lau morfologia vidpunkto ekzistas kvin bazaj tipoj da
lingvoj. Preskau neniu lingvo, nek planlingvo, estas tipologie pura,
ghi havas nur la plejmulton da elementoj de certa tipo. Dum sia evoluo
povas lingvoj ech tiom shanghighi sekve de diversaj influoj, ke ili transiras
al alia morfologia tipo.
Izoliva (au: analitika) tipo
karakterizighas per neshanghantaj, prefere unusilabaj vortoj.
Gramatikaj kategorioj au ne ekzistas, au esprimighas helpe de
apartaj vortetoj (prepozicioj, artikoloj, pronomoj, helpverboj ktp.). La
vortordo en la frazo estas fiksa. Vortoj povas transiri de unu vortspeco
al la alia, novaj vortoj ekestas per kunmetado. Al izolivaj lingvoj apartenas
ekz. la China, la Vietnama, polineziaj lingvoj, sed tre izoliva estas ankau
la Angla kaj la Franca.
Aglutina tipo uzas diversajn afiksojn, kiuj
aldonighas tiel, ke la limo inter vortradiko kaj afikso restas rimarkebla.
Chiu gramatika kategorio kaj chiu gramatika formo havas propran afikson,
tial ne ekzistas helpverboj. Lau la fonema aspekto de vortradiko ekzistas
t. n. vokala harmonio en afiksoj. Ne ekzistas genro, substantivoj
kaj adjektivoj ne kongruas gramatike. Lingvoj de aglutina tipo estas ekz.
la Turka, la Tatara, la Hungara, la Armena, la Persa, la Kechua, mongolaj
lingvoj.
Fleksia tipo ankau uzas afiksojn, sed
tiuj estas firme algluitaj al la vortradiko, oni do ne chiam rekonas la
limon. Unu afikso povas servi al pluraj gramatikaj kategorioj kaj por la sama
gramatika signifo povas male ekzisti pluraj afiksoj. La vortradiko povas
fonetike shanghighi. Ekzistas helpverboj, kazo kaj nombro, kongruo de
substantivoj kaj adjektivoj, kongruo de subjekto kaj predikato, la
vortordo ne estas fiksa. Originale apartenis al tiu chi tipo chiuj
hindeuropaj lingvoj, sed multaj perdis fleksion. Plej konataj fleksiaj lingvoj
estas la slavaj, la baltaj, la Latina, la Greka.
Introfleksiaj lingvoj enhavas fonetikajn shanghojn
ene de la vortoj por esprimi gramatikajn kategoriojn kaj por derivi novajn
vortojn. Apartenas tien ekz. la semidaj lingvoj.
Sintetika tipo esprimas gramatikajn
kategoriojn per kunigo de du plensignifaj vortoj en unu tuton. Ghi
estas ofta che afrikaj kaj aziaj lingvoj, sed ankau ekz. la Germana
uzas sintetikan principon dum vortkreado.
Etnolingvoj
La lingvo estas socia fenomeno, kunligita kun grupo da uzantoj, etno.
Etnoj formighas en historia procezo dum teritoria disvastigho de homaro kaj sekva
lingva diferencigho. Sociaj kontaktoj de diversaj etnoj kondukas male al lingva
integrigho, dum kiu etnolingvoj influas sin reciproke. Politika integrigho
alportas ekeston de nacio, formata de unu au pluraj etnoj,
kaj formadon de nacia lingvo. La termino "nacia lingvo" estas
kauzita chefe politike, dum lingvistiko ofte uzas terminon "dialekto" ne nur
pri diversaj lokaj realighoj de la sama lingvo (do ekzemple germana
dialekto bavara, saksa, shvaba ktp.), sed ankau pri memstaraj lingvoj
naciaj, do "ghermanaj dialektoj" estas ekz. la germana, la nederlanda
ktp. La plej tipa ekzemplo estas la luksemburga lingvo, kiu lau shtata
statuto estas nacia lingvo, sed el lingvistika vidpunkto ghi estas germana
dialekto.
Etnolingvojn oni kutime klasifikas genetike, do lingvoj ekestintaj
dum diferencigho de la komuna pralingvo formas unu grupon. Baza unuo estas
lingvofamilio, disighanta en branchojn. Plej bone konata kaj esplorita
estas la familio hindeuropa, al kiu apartenas lingvoj hindaj, iranaj,
balkanaj, italikaj, romanaj, keltaj, ghermanaj, baltaj, slavaj,
la greka, la armena kaj kelkaj izolitaj lingvoj. En Europo kaj okcidenta Azio
estas ankorau lingvofamilioj: la kaukaza, la dravida, la urala, la
altaja kaj la semido-hamida. Kiel apartajn grupojn oni indikas la korean kaj
la japanan. Grandaj lingvofamilioj de orienta Azio estas krome: la china,
la thaja, la tibetobarma, la austrazia, la austronezia. La
lingvoj de Australio formas ch. 25 lingvofamiliojn, la plej
granda estas la pama-njunga. En Afriko ekzistas ekz. jenaj
lingvofamilioj: la sudana, la senegala, la volta, la bantua,
la sahara. En Ameriko estas multaj familioj de eskimaj kaj indianaj lingvoj,
ne chiuj bone esploritaj. Sed la importitaj europaj koloniaj lingvoj ludas
gravan rolon ankau en Australio, Ameriko kaj parte en Afriko.
Kiom da lingvoj ekzistas? Tiu chi demando ne estas precize respondebla.
Diversaj enciklopediaj kaj lingvistikaj verkoj mencias jen 4000 - 5000 lingvojn,
jen 5000 - 8000 lingvojn, sed la ekzakta nombro ne
estas trovebla, jam pro simpla kazo, ke estas ofte malfacile starigi
limon inter lingvo kaj dialekto. Char la lingvo estas elemento vivanta,
ghi kaj ekestas kaj mortas, kio ja konstante okazas en la mondo. Oni
scias, ke ekzemple amerikaj indianoj havas pli ol milon da lingvoj, ankau
da afrikaj lingvoj estas proksimume milo, la sola insulo Novgvineo havas ch.
700 lingvojn, Hindio pli ol 150, Chinio kelkdekon ktp. Oni
scias, ke la Biblio estis tradukita en ch. 1800 lingvojn.
Kaj oni scias proksimumajn nombrojn de parolantoj de la plej grandaj
lingvoj. Po pli ol 500 milionoj da parolantoj (ne nur denaskaj)
havas kvar lingvoj: la China, la Hinda, la Hispana kaj la Angla. Po
pli ol 100 milionoj da parolantoj havas nau lingvoj: la Araba, la
Rusa, la Franca, la Portugala, la Vietnama, la Japana, la Bengala,
la Germana, la Suahila. Po pli ol 50 milionoj da parolantoj havas 18
pluaj lingvoj, po pli ol 5 milionoj da parolantoj ch. 3000
lingvoj, kaj chirkau po miliono da parolantoj ch. 2500 lingvoj. Lau
statistikoj el la jaro 1991 estas la plej grandaj (lau nombro de denaskaj
parolantoj) jenaj 11 lingvoj: la China (882 milionoj da parolantoj),
la Angla (445), la Hinda (363), la Hispana (351), la Rusa
(292), la Araba (201), la Bengala (186), la Portugala (175),
la Indonezia (144), la Japana (125), la Germana (120). Estas apenau
imagebla trovi iun komunan interkomprenigilon por tiom da diverslingvanoj.
Sep el la menciitaj plej grandaj lingvoj estas hindeuropaj, ili
do havas komunan originon kaj similan strukturon, sed dum sia historia
evoluo ili tiom diferencighis, ke ili (krom la paro hispana
kaj portugala) estas reciproke nekompreneblaj kaj ech uzas diversajn
skribsitemojn. Krome, ghuste la plej parolata lingvo,
la China, ne apartenas al tiu chi grupo, havante tute diversan strukturon.
La 11 plej grandaj lingvoj estas parolataj de proksimume du miliardoj
da homoj, kaj tio reprezentas ech ne unu duonon de la homaro.
Nuntempe pli kaj pli da malgrandaj etnoj postulas oficialigon de siaj
lingvoj, oni do devus respekti ankau ilin. Se temas pri
Europo, neniu el ghiaj lingvoj estas parolata de pli ol 15% de
la tuta loghantaro.
La internacia lingvo numero unu, la Angla, disvastighis kun
koloniigo en chiujn kontinentojn kaj regas nuntempe chie kiel lingvajho de
komputado, astronautiko kaj moderna tekniko. Lingvistike ghi konsistas el
kelkaj komponentoj, el kiuj la plej gravaj estas la anglosaksa kaj
la franca. La historia ortografio estas konservata, dum la prononco ne
korespondas al ghi, estante komplika kaj malfacila. Por lernado
estas ankau malfacilaj la anglaj idiomaro kaj sintakso, same kiel ne
klare rekoneblaj vortspecoj.
La plej multajn denaskajn parolantojn en Europo havas la Germana,
nacia kaj shtata lingvo de tri shtatoj kaj parolata de multaj minoritatoj
ankau en orienta Europo. Ghi havas grandegan diatopion (diferencighon de
dialektoj), tiel ke ekz. la suddevena kaj la norddevena germanoj ne
komprenas reciproke siajn dialektojn, nur la komunan literaturan lingvon.
Kiel kulturlingvo de luterana eklezio ghi ighis unueciga en Germanio kaj ghi
servis kiel vehikla lingvo por kontaktoj en meza Europo, char la
plejmulto da kleraj urbanoj en Pollando, Moravio, Hungario
kaj en baltaj landoj estis germana. Gravan komunikan rolon ghi havis
ankau en la habsburga monarhhio kaj kiel komerca kaj intelektula lingvo ghi
estis vaste uzata en tuta Europo ghis la dua mondmilito. Ekzistas richa
scienca germana literaturo, chefe pri teologio,
filozofio, natursciencoj kaj lingvistiko. Morfologie ghi estas analitika
lingvo, sed kompare kun ekz. la Angla ghi havas komplikan fleksian
sistemon. La ortografio estas nekomplika kaj superrigardebla, substantivoj estas
markitaj ne nur per gramatika artikolo, sed ech per komenca majusklo.
Ghis la pasinta jarcento havis gravan internacian rolon ankau la Franca,
kiel lingvo diplomatia kaj kiel prestighlingvo de nobelaro, precipe en Rusio.
Ghi regis en afrikaj kolonioj, kie ghi parte ankorau konservighis,
ankau en Kanado. Ghia lingvouzo en Europo estas homogena en Francio,
Belgio kaj Svislando. Lingvistike ghi konsistas el du historiaj dialektoj, norda
kaj suda (la okcitana), el kiuj la norda ighis politike pli
grava pro centriga rolo de Parizo kiel chefurbo kaj sidejo de la
Franca Akademio. La ortografio de la Franca estas relative komplika
(supersignoj), same la fonologio (nazaloj), sed regula.
Idiomaro estas richa.
La Hispana estas (krom Hispanio) nacia lingvo en la tuta Sudameriko krom
Brazilo, estante parte uzata ankau en Usono. Nun oni postulas ghiajn konojn
en Europo pro komercaj celoj. Onidire ghi estas la plej facile lernebla
europa lingvo, kun nekomplika gramatiko, fonetike kaj ortografie klara.
La Itala restis lingvistike la plej proksima al la iam internacia Latina,
konservinte la ortografion kaj ne tro shanghinte la prononcon; la
gramatiko, precipe la substantiva kaj adjektiva fleksioj facilighis. Ghi estas lingvo
konsiderinde regula, kun klaraj silaba kaj vorta strukturo. Kvankam
Italio konsistis ghis la pasinta jarcento el multaj malgrandaj shtatoj, la
kulturhistorie kondichita literatura lingvo estis unueciga elemento. La
Itala regas internacie en muzika nomenklaturo.
La Rusa estis grava interetna komprenigilo en iama Sovetunio kaj principe en tuta
orienta Europo, sed tiun prestighon ghi estas perdanta. Kiel nacia lingvo
ghi tamen kovras relative grandan teritorion. Kiel slava lingvo ghi
multe diferencighas de okcidenteuropaj lingvoj, havante ne nur komplikan
gramatikon, sed ankau nekutiman skribsistemon.
La jhus menciitaj etnolingvoj estas konsiderataj kiel "gravaj" au "grandaj"
kaj tial estis ofte uzataj kiel kontrollingvoj por konstruo de internaciaj
planlingvoj. Krom la Rusa ili apartenas al t. n. Standard Average European
Group, havante multajn komunajn trajtojn: analitikan esprimsistemon, prepozician
fleksion, gramatikan artikolon, verboformojn lau vulgarlatina modelo
(helpverbojn esti kaj havi), firman vortordon, vortkreadon kun afiksoj,
similan idiomaron kaj latindevenan parton de vortprovizo. Ili estas
daure respektataj en internacia komunikado.
Lingvoj adaptitaj por internaciaj kontaktoj
praktike jam apartenas en la kategorion de planlingvoj, adaptante
etnolingvojn celkonscie por internacia lingvouzo. Oni konas en tiu chi
grupo ekzemple lingvojn de Basic-tipo, reformlingvojn, zonajn lingvojn,
kompromis-lingvojn. Basic-lingvoj estas modifitaj etnolingvoj, kiuj uzas
reduktitan vortaron de la koncerna etnolingvo kaj per parafrazado kaj
kombinado de ties elementoj trovas proprajn esprimrimedojn. La
ortografio, morfologio kaj sintakso de la etnolingvo restas konservitaj.
La plej konata reprezentanto de tiu chi grupo estas Basic English ("Basic"
estas samtempe mallongigo por British - American - Scientific -
International - Commercial). Ghi estas la Angla lingvistike modifita
de Charles K. Ogden. Li publikigis en 1925 kun Ivor A. Richards
verkon pri semantikaj problemoj " The Meaning of Meaning", kiu okupighis
pri elementoj kaj strukturo de vortsignifoj kun la celo trovi vortaran
minimumon por difino de plej bezonataj nocioj. La autoroj trovis ch.
800 anglajn vortojn. Plu bazighante sur ili, konstruis Ogden en
1930 Basic English. Oni asertis, ke ne temas pri nova lingvo, sed
pri metodo plifaciligi la lernadon de la Angla - por tiu, kiu
ellernis Basic English, sufichas nur iom plulerni por regi la Anglan.
Sed samtempe ghi estas propagandilo por uzado de la Angla en internaciaj
kontaktoj.
La vortaro de Basic English konsistas el 850 anglaj vortoj en originala ortografia
formo. Ili dividighas en tri grupojn:
a) substantivoj (things), el kiuj 400 gheneralaj (general), ekz. agreement,
attraction, space, stone, kaj 200 pentreblaj (pictured), ekz. apple,
bird, potato.
b) adjektivoj (shualities), 100 gheneralaj, kiel able, angrjh, broken,
kaj 50 kontrauaj (opposites), ekz. bad, bitter, dear.
c) operaciiloj (operators), 100 vortoj, el kiuj 18 verboj: come, get, give,
go, keep, let, make, put, seem, take, be, do, have, sajh, see, send, majh,
will, plue prepozicioj, konjunkcioj, artikolo, adverboj kaj pronomoj.
Al la baza vorprovizo alkalkulighas internaciaj vortoj kiel automobile,
passport, police, hotel, plue ciferoj, nomoj de tagoj, monatoj ktp.
kaj propraj nomoj. En la listo ne trovighas kunmetitaj vortoj, krome oni devas
aldoni fakterminojn, se oni volas skribi sciencajn tekstojn.
Ekzemplo de parafrazoj: to descend = to come down/to go down, to participate
= to take part, to think = to have opinion/to have idea/to have thoughts
in one's mind, to wander = go from place to place without aim, bush =
small tree, tjhrannjh = cruel government. Per tiaj parafrazoj transformighas
la anglalingva frazo ekz. jene:
"The looking-glass on the wajh to the motion picture house had a fall after
getting of the ship and is badljh broken." La angla originalo sonus:
"The mirror dispatched to the cinema sustained serious damage through falling
after disembarkation."
Dum malmultaj jaroj aperis konsiderinde granda kvanto da tekstoj en Basic English, kaj beletraj, kaj sciencaj, kaj didaktikaj tekstoj por instruado. En multaj landoj estis kursoj. Winston Churchill rekomendis en 1943 al la Brita Kabineto subteni Basic por helpi disvastigon de la Angla. La kritikistoj rimarkigas, ke Basic estas nur unu shtupo por atingi la normalan lingvouzon.
En multaj etnolingvoj oni poste ellaboris minimuman vortaron, necesan por lerni la fundamentojn de la lingvo. Tiaj sistemoj, kiel Francais Fondamental, Grunddeutsch, Basic Slovak kaj similaj, ne estas sur la sama lingvoplanada nivelo kiel Basic English, char ili nur reduktas vortaron al baza minimumo, ne celante esti memstara lingvo.
Krome ekzistas multaj provoj reformi gramatikon kaj ortografion de etnolingvoj, ekzemple pli ol cent reformprojektoj de la Angla. Kelkaj tiuj provoj estis prezentitaj ankau en interlingvistika literaturo, kiel Simingsound (E. B. Johnston, 1960), Sistemizd English (Fiumedoro 1969), Soundwriting (Bivins, 1960) k. a.
Al zonaj lingvoj apartenas projektoj ellaboritaj por certaj lingvogrupoj au lingvoregionoj. La plej konataj estas tutgermanaj kaj tutslavaj projektoj, ekestintaj plej multe en la epoko de "nacia revivigo" fine de la 19-a jarcento, sed ech nuntempe: "Tutonish", tutgermana projekto de Elias Molee (1902), "Universalsprghket" por skandinaviaj landoj de K.G.F.Kejhser (1918), "Euronord" por norda Europo de A. J. Pilgrim (1965), "Mezduslavjanski jezik" por Slavoj de Ladislav Podmele (1958).
Kiel kompromis-lingvoj estas indikataj sistemoj, kiuj kombinas unu au plurajn etnolingvojn. Iliaj autoroj ne strebas pri la plej ebla internacieco, sed respektas lingvomaterialon, kiu lau ilia vidpunkto estas grava. Dum la zonaj lingvoj kolektas materialon el unu lingvogrupo, la kompromis-projektoj kombinas materialon el diversaj grupoj. Tipa ekzemplo estas "Anglo-Franca" de Georg Henderson (1889), kiu uzas artikolon, pronomojn, adverbojn, prepoziciojn kaj konjunkciojn de la Angla kaj la reston de vortprovizo de la Franca. El la Angla kaj Hispana cherpas du projektoj: "Anglo-Lat" de Robert Monteiro (1967) kaj "Frendo" de Alonso Churruca (1966).
Iom apartan kazon en planlingvistiko reprezentas Loglan (Logical language). Ghi estas verko de James Cooke Brown, ellaborita surbaze de formala logiko por bezonoj de lingvistikaj teorioj de Edward Sapir kaj Benjamin Lee Whorf pri interrilatoj de lingvo, kulturo kaj mensaj procezoj, nome ke la pensado estas determinata per la koncerna lingvo. Tial, opinias Brown, povas la logika lingvo influi la pensadon, plifaciligante ghin. La logika lingvo do superus la etnolingvojn en la apercepteblaj lingvoprocedoj. La unua propono de internacia logika lingvo aperis en la jaro 1960 en la revuo "Scientific American" kaj oni vaste diskutis la problemon en "The international Language Review". La plua versio de la projekto estis publikigita en la jaro 1975 kaj ghi estas ankorau plibonigata. Loglan havas kvin vokalojn kaj 16 konsonantojn, tri vortspecojn (t. e. propraj nomoj, 120 unusilabaj partikloj kaj 834 predikativoj) kaj 257 gramatikajn regulojn, ebligantajn formi gramatike korektajn frazojn. La predikativoj havas firman fonologian strukturon, reprezentantan certan agon en chiuj eblaj evoluperiodoj, ekz. DA = la unua evoluperiodo = subjekto, DE = la dua evoluperiodo = objekto, varieblaj estas pluaj periodoj DI, DO, DU. Ekzemple: Gluva = esti ganto, da gluva = estas ganto; gorma = esti pli varma, da gorma de = Hh estas pli varma ol Jh; kampe = acheti, da kampe de di do = Hh achetas Jh por Hh en H. La partikloj organizighas en logikaj kategorioj laufunkcie, ekzemple lokaj VI, VA, VU, abstraktaj PO, PU, ZO... La vortprovizo enhavas ch. 4200 vortojn (funkciaj elementoj, primitivaj vortoj, predikativoj, internaciaj vortoj, sciencaj terminoj k. a.) Strukturo de la unuopaj vortoj estas konstruita tiel, ke ili enhavu certan procentajhon de fonemoj el chiuj grandaj lingvoj: 28% de la Angla, 25% de la China, 11% de la Hinda, 10% de la Rusa, 9% de la Hispana, po 6% de la Franca kaj de la Japana kaj 5% de la Germana. Do ekzemple la vorto por semajno estas "likta", cherpinte 2/3 de siaj fonemoj el la angla "week", 3/5 el la china "li bai", 3/7 el la japana "ishukan", 2/5 el la hinda "saptah" kaj 3/9 el la rusa "nedelja". La frazo " La Mark Twain bie le grada ge merka srite na le neveri nemni" (Mark Twain estas unu de la plej grandaj usonaj verkistoj de la 19-a jarcento) do estas internaciega, kunmetita el elementoj de la plej grandaj lingvoj, sed ne komprenebla de unuopaj lingvoparolantoj. Loglan estas en sciencaj rondoj ofte menciata kaj diskutata projekto, tamen destinita pli por scienca esploro ol por praktika lingvouzo. Diskutata estas ankau propono de itala kibernetikisto Silvio Ceccato konstrui internacian helplingvon per kibernetikaj metodoj.
- Kontaktebleco:
- mevamevo@yandex.ru
(Speciala retadreso por ricevi ajnajn pri-Shkolajn kaj priesperantajn demandojn kaj
proponojn)
- vesperto@inbox.ru (Mia chefa retadreso; uzu por iuj personaj aferoj)
Chiuj viaj kontribuoj, kritikoj, helpoj kaj nemalhelpoj estas bonvenaj!
http://subscribe.ru/
E-mail: ask@subscribe.ru |
Отписаться
Убрать рекламу |
В избранное | ||