Рассылка закрыта
При закрытии подписчики были переданы в рассылку "Управление проектами: эзотерические составляющие" на которую и рекомендуем вам подписаться.
Вы можете найти рассылки сходной тематики в Каталоге рассылок.
Школа Эсперанто
Информационный Канал Subscribe.Ru |
Выпуск 96
побалуйтесь лингвистическими чтениями...
Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
(partoj)
Post la politikaj shanghoj en orienta Europo oni konstante parolas pri europa integrigho. La organizo de la nova, unueca Europo devas respekti la bezonojn de chiuj europanoj. Instituciaj demandoj kiel demokrata reprezentigho kaj lingvouzo, ekonomiaj liberecoj kaj kondichoj de stabileco rekte tushas chiujn unuopajn landojn. Ne plu ekzistas baroj por libera vojaghado de la civitanoj ene de Europo, chiuj kontaktoj estas pli facilaj. Amasa fenomeno ighis la laborado en eksterlando, unuflanke de simplaj laboristoj, kiuj ne bezonas bonajn lingvokonojn, aliflanke de memstaraj profesiuloj kaj de reprezentantoj de internaciaj entreprenoj, kiuj male bezonas bonajn lingvokonojn. La entreprena vivo en la Europa Unio multe internaciighis, kun problemoj ligitaj al tio: la edukado de la infanoj, la laborloko por la geedza partnero, la adaptigho ghenerale, inkluzive la lingva. Alia kampo de rapide kreskanta internacieco estas la sciencoj. La universitatoj farighis multnaciaj. La profesoroj venas el diversaj landoj kaj instruas jen tie, jen tie. La bibliotekoj plenighas per libroj en fremdaj lingvoj. Studentoj pasigas siajn studajrojn ankau en eksterlando. Esplorinstitutoj interligighas trans limojn kaj intershangas siajn fakulojn. Unuecaj kondichoj estas bezonataj kaj senghena lingva interkomprenigho estas urgha neceso.
Grava estas la lingva situacio de Europa Komunumo. Chiuj nau lingvoj de la partoprenantaj shtatoj estas egalrajtaj, estante oficialaj lingvoj kaj laborlingvoj de la organoj de la Komunumo. Chiu membrigho de nova shtato kauzas novan dekreton kompletigantan la lingvaron. La lingvaj preskriboj en la organoj de la Komunumo apartenas al la laborkampo de la ministroj pri eksterlandaj aferoj, kiuj tamen povas agi nur post registara decido en la unuopaj membroshtatoj. Tial ech chiu prilingva decido apartenas al la tagordo de konferenco de la europaj shtatestroj. La decidoj en la Europa Konsilio estas unuanimaj, do la kontraustaro de ech ununura shtato povas bloki la tutan sistemon. Ankau la shangho de linvoreguloj do devas esti akceptita de koncernaj registaraj organoj de unuopaj shtatoj.
Por praktiki la naulingvecon necesas multaj teknikaj rimedoj. Chiuj kunvensalonoj de la EK devas havi koncernan interpretadan instalajhon, chiuj dokumentoj kaj protokoloj devas esti tradukitaj. Chiu dokumento estas jure valida en chiu ajn unuopa lingvo. En kazo de duboj pri la celita senco de frazo en unu lingvo ne eblas esplori en paralela teksto en unu el la aliaj lingvoj, char ilia enhavo devas esti identa. Por forigi malglatajn tradukojn oni havas naulingvajn difinvortarojn en unuopaj branchoj. En la jaro 1993 havis EK 24 718 oficistojn, el ili 3 151 tradukistojn kaj interpretistojn, t. e. ch. 13%. La traduk- kaj interpretkostoj reprezentas unu trionon de la tuta bilanco. Por 9 lingvoj estas bezonataj 79 tradukkombinajhoj (por 12 lingvoj estus bezonataj 132 kombinajhoj), la tradukistoj/interpretistoj specialighas ghenerale nur pri unudirekta traduko. La perkomputila traduksistemo SJhSTRAN funkcias por 16 lingvokombinajhoj. Ekde sia enkonduko en la jaro 1975 ghis 1993 ghi kostis 37 milionojn da ekuoj. La traduko de unu pagho kostas ch. 2 ekuojn, dum unu monato estas bezonataj 10 000 - 12 000 tradukitaj paghoj. EK tamen pretas pagi 1,5 miliardojn da ekuoj jare por konservi la lingvan neutralecon.
En la Kortumo de EK estas la lingvouzo leghe limigita je la Franca kiel interna lingvo, do por internaj traktadoj, legholibroj kaj dokumentoj. Oni aprezas tiun chi unulingvecon kiel avantaghon por terminologio en komplikaj aferoj. Char EK rajtas limigi la lingvonombron por sia interna lingvouzo, ghia Komisiono fiksis kiel internajn laborlingvojn la Anglan, la Francan kaj la Germanan. Aliaj institucioj kun propra jura personeco ankau limigas sian lingvouzon, ekzemple la Europa Oficejo pri Varmarkoj en Madrido uzas kvin lingvojn.
La chiutaga realo tamen ne estas fidela al la preskriboj, char ofte mankas traduk- au interpretfortoj por malgrandaj lingvoj, sekve okazas duobla tradukado trans la Angla, kauzante neprecizecon, au la parolantoj de malgrandaj lingvoj akceptas trakti en negepatra lingvo. Ech la dokumentoj ekzistas kutime nur en la Angla, la Franca kaj la Germana, la tradukoj en ceterajn lingvojn au ne estas petataj, au okazadas kun malfruigho. La traktantoj tamen ne sentas iun lingvoproblemon, char por enpostenigho en EK estas postulataj konoj de fremdlingvoj. Ankau por la traktadoj oni prefere elektas homojn ne lau ilia maksimuma fakkapablo, sed lau ilia kapablo fremdlingva. Krome, pro la koncentrigho de organoj de la Europa Unio en plej grandparte franca lingvoregiono estas normala chiutagajho la Franca. La naulingveco mankas ankau en la rilatoj kun eksterkomunumaj instancoj, kie oni kutime uzas nur grandajn lingvojn, precipe la Anglan kaj la Francan, do oficialajn diplomatiajn lingvojn. Konforme al tiu chi realo estas en Europo lerneje instruata antau chio la Angla, malpli la Franca kaj la Germana. La pozicio de la Angla pligravighis post la falo de socialismo en orienta Europo. Tie oni avide eklernas la Anglan kaj volonte akceptas superregadon de usona kulturo, kiu jam normalas en la okcidenta Europo - por hodiauaj europaj infanoj ja estas chiutagajho rigardi usonajn filmojn, auskulti anglalingvajn kantojn, porti vestajhojn kun anglaj enskriboj, uzi komputilajn ludojn kun angla teksto ktp. Aliaj fremdaj lingvoj, precipe la lingvoj de najbaroj, havas pozicion preskau sensignifan. En la scienca vivo kaj en direktoraro de grandaj europaj entreprenoj regas la Angla - ech en entreprenoj, kiuj ne havas kontaktojn kun angle parolantaj landoj. Solvo de la europa multlingveco per la Angla shajnas esti la plej natura fenomeno, kvankam ghi nedemokracie preferigas anglalingvanojn.
EK, klopodante tamen konservi la naulingvan demokration, serchas aliajn solvojn: jen la plibonigon kaj plirapidigon de tradukado helpe de komputiloj, jen la plibonigon de lingvoinstruado. Ghenerale estas akceptata la postulo, ke chiu europano scipovu apud sia gepatra du ghis tri europajn lingvojn. EK kontribuas per helpprogramoj, por ke plej eble multaj europanoj scipovu plej eble multajn europajn lingvojn. Ekzemple la projekto LINGUA kostis en la jaro 1993 41 milionojn da ekuoj. Por okcidentanoj ekzistas programo ERASMUS, por orientanoj TEMPUS kaj pluraj aliaj. Tiuj aranghoj finance helpas tie, kie la alpasho al fremdlingvoj jam okazis, do en kleraj sociaj tavoloj, sed ne plene solvas la kompleksan situacion. La necesa lingva minimumo ekzistas por la Angla (treshold level) kaj por la Franca (niveau seuil), la instruado de aliaj lingvoj kaj la preparo de lingvoinstruistoj ankorau ne iras glate. Ellerni unu fremdan lingvon ghis la nivelo komparebla kun la gepatra estas esceptkazo kaj che la dua au tria fremdlingvo estas la bona scipovo ech malpli probabla. Cetere, nek la nivelo de konoj de la Angla estas kontentiga. Oni devas dedichi al ghia lernado grandan kvanton da tempo, kiun oni aliel povus uzi por profundigi siajn fakajn konojn. Krom reale ekzistantaj komunikaj malfacilajhoj dum internaciaj aranghoj oni ne malatentu psikan barieron: bonkvalita fakulo, hontanta paroli angle en cheesto de "native speakers" shajnas esti primitivulo. Preskau sesdek procentoj de nobelpremiitoj ekde komenco de nia jarcento devenas de angle parolantaj landoj. La angle parolantaj sciencistoj ne bezonas perdi tempon por lingvolernado - lau statistikoj nur 5% de britaj sciencistoj scipovas la Germanan.
La klopodo konservi demokratan plurlingvecon en EK estas iom malfacile praktikata eblo. Alia propono estas havi laborlingvojn. Iuj proponas la Anglan kiel unusolan, aliaj pledas por la Angla kaj la Franca, tria grupo krompostulas la Germanan kaj kvare ekzistas postuloj pri iu neutrala unulingva solvo. Tia solvo nek avantaghigus anglalingvanojn, kiuj nun ne bezonas lerni fremdlingvojn, nek influus naciajn kulturojn. Por la EK kaj europaj oficejoj ghi estus ech finance avantagha. Teorie chiu europano konservus sian lingvon por internaj kontaktoj kaj plulernus unu kroman lingvon por kontaktoj oficialaj kaj eksterlandaj. Lernado de aliaj remdlingvoj ighus ne necesa, sed libervola kromajho. Antauvideble temas pri pura teorio, sed ghi havas seriozajn apogantojn.
La postulo de tia kroma "supernacia" lingvo venas ankau de la etnaj
minoritatoj, postulantaj siajn lingvajn rajtojn, sed dezirantaj interkomprenighi kun
ekstera mondo, kiel montras ekzemple parto de la Deklaracio de Torino
1991, ellaborita en la kolokvo, kiun organizis la torina universitato:
1. Europo de la patrujoj, nun unuighanta, konsistas el mozaiko
da etnoj, chiu el kiuj posedas propran neforigeblan historian,
kulturan, socian kaj lingvan identencon.
2. Pro sinsekvo de historiaj procezoj, pluraj etnoj trovighas
interne de naciaj shtatoj, kie ili vivas en minoritata
kondicho, kiu limigas au endangherigas la pretervivon de ilia identeco.
3. Pro la rekonsciigho de la unuopaj etnaj minoritatoj, firmighas
en tuta Europo fortaj movadoj postulantaj civitanajn rajtojn kaj etno-regionajn
autonomiojn; inter la postuloj elstaras tiu pri la protekto de
la specifeco de etnaj minoritatoj.
4. El chiuj konsist-elementoj de etna identeco, la lingvo estas
la chefa. Kiam la lingva identeco de etna grupo ne koincidas
kun tiu de la plimulto de la civitanoj de la sama shtato, la
konflikto estas preskau chiam solvita per la trudo de la majoritata
lingvo super la minoritataj lingovj, nome per hegemonio de
unu reganta lingvo super chiuj aliaj regataj lingvoj.
5. La supre menciita superrego ofendas la dignon de la minoritataj
tnaj lingvoj kaj lezas la universale agnoskatan principon de egaleco inter chiuj
lingvoj. tiu principo estas implicite au eksplicite sankciata en la
chefaj dokumentoj de la internacia komunumo, kiel la Universala
Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 (art. 2), la
Fina Akto de la Konferenco de Helsinki kaj aparte, la
Internacia Traktato pri la Rajtoj civitanaj kaj Politikaj, aprobita
de la Ghenerala Asembleo de la Unuighintaj Nacioj en 1966 (art. 27).
6. Dum la minoritataj etnaj lingvoj estas tiel minacataj en sia pretervivo
fare de la naciaj lingvoj, chi lastaj estas siavice minacataj fare
de la superrego de la Angla en la funkcio de europa au monda komunika
lingvo.
7. La gardado de la richeco kaj la plureco de la europaj etnaj
kulturoj, minoritataj kaj majoritataj, tial alprenas la aspekton
de duobla defendo: a) rilate la minoritataj lingvoj en la nacia
teritorio kaj b) de la naciaj lingvoj en la europa kaj la monda perspektivo.
a) La konservo de la identeco de la etnaj minoritatoj devas realighi per la
respekto de la uzado de la koncernaj lingvoj kaj per akcelado
de chiuj instrumentoj edukaj, komunikaj kaj kulturesprimaj, taugaj por
garantii ties liberan evoluon;
b) La naciaj lingvoj - evitante subpremi unu la alian - devas konfidi
sian integrecon al la uzado, je internacia nivelo, de
supernacia neutrala lingvo.
8. Nur tiel establighas justa lingva ordo, kiu jene respektas
a dignon kaj suverenecon de chiuj kulturoj en ilia propra sfero: je loka
nivelo regu la lokaj lingvoj , je nacia nivelo regu la naciaj
lingvoj, je internacia nivelo oni uzu internacian supernacian lingvon.
Kiel neutrala supernacia lingvo proponas sin en Europo du raciaj ebloj: lingvo "morta" au lingvo "artefarita", char neniu el ili avantaghigas sian nacion nek endangherigas ies kulturon. La neutrala internacia lingvo en Europo ja iam ekzistis, ghi estis la hodiau "morta" latina lingvo. Estas iom erare nomi ghin "morta", char ghi havas parolantojn ech hodiau, kaj la modernaj latinistoj diligente kompletigas la vortaron tiel, ke chiuj modernaj kreajhoj kaj inventajhoj trovas koncernan novlatinan esprimon. Krome ghi estas ligita al europaj civilizo kaj kulturo, estante ilia peranto. La instruado de la Latina ne estus problemo, char ghi ja am estas flegata en lernejoj kaj ekzistas bonkvalitaj instruistoj, kvankam plejmulte kun nur pasivaj konoj. Ghi estas lingvo klara kaj preciza, uzata kiel referenclingvo en juro kaj eklezio, garantianta senprobleman fidelan tradukadon al kaj el etnolingvoj. La nura argumento kontrau la Latina estas, ke ghia instruado estas estas nek pli facila, nek pli rapida od che aliaj europaj lingvoj, char en la historie evoluighinta lingvo estas fiksitaj chiuj komplikajhoj kaj malregulajhoj de vortaro kaj gramatiko. Ghia kontribuo al europaj lingvoj tamen estas nediskutebla: ekzistas aro da atindevenaj vortoj, uzataj tuteurope: universitato, hotelo, konferenco, informo, restauracio... Ankau gramatikaj strukturoj kaj vortspecoj estas similaj en chiuj europaj lingvoj. La sumo de tiaj komunaj elementoj estas ghuste tauga bazo por la komuna europa planlingvo. La avantagho de tiu lingvo stas, krom la postulata politika neutraleco, ghiaj reguleco, precizeco kaj koncizeco, faciligantaj ghian lernadon kaj samtempe gravaj por la uzo en teknikaj rimedoj, perkomputila tradukado ktp. Sed, praktike, tiaj argumentoj ne sufichas por akcepti planlingvon kiel solvon de europa komunikadproblemo, se la lingvon ne akceptas koncernaj politikaj organizoj kaj aliaj oficialaj lokoj. En la realo neniu shtato pledas por la lingvo, kiu ne estas ghia propra, kaj malantau kiu ne staras ekonomia kaj politika forto. vankam ech la Europa Komunumo ekinteresighis pri planlingva solvo kaj aprezis ghian taugecon, neniu konkreta arangho estis akceptita. La oficiala akcepto de planlingvo en la rolo de internacia komunikilo do estas solvo racia, sed apenau realisma en proksima estonteco.
Postuloj pri ecoj de la internacia lingvo estas tre diversaj, kondichitaj de la konstruceloj. Ekzemple la universalaj lingvoj de la antauhumanisma epoko estis ofte kreitaj kiel kriptolingvoj, ilia chefa eco do ne estis simpleco au simileco al iuj etnolingvoj, ech male. Filozofiaj lingvoj de la humanisma epoko devis esti "spegulo de ajhoj", estante kunigitaj kun la klasigo de nocioj. Por tiuj celoj oni kompreneble bezonis lingvon pure logikan kaj aprioran, logikeco kaj maksimume ebla kompleteco do estis iliaj chefaj postulataj trajtoj. Multaj autoroj propagandis lingvan universalismon - la internacia lingvo devis esti la ununura komprenigilo au de la tuta homaro au de certa lingva komunumo (projektoj tutslavaj, tutgermanaj ktp.), iliaj projektoj do serchis la maksimumon de komunaj elementoj. Lingvoj naturalismaj postulas plej eblan alproksimighon al etnolingvoj, sekve ili ne celas esti regulaj kaj senesceptaj. Internacian lingvon oni devas lerni, do al lingvistikaj, filozofiaj kaj sociaj riterioj aldonighas la pedagogiaj. La multflanka bezono de internacia lingvo aldonigis kriteriojn lingvopolitikajn, estetikajn, teknikajn, komputilajn, maskomunikilajn ktp., ktp.
La ghenerale akceptataj lingvistikaj kriterioj por konstruo de planlingvo aspektas pli malpli tiel, kiel ilin priskribas Tazio Carlevaro en sia verko pri lingvokonstruado el la jaro 1993:
Grafemoj:
La unuopaj grafemoj devas aparteni al la latina alfabeto, sen
literoj, kiuj ne apartenas al alfabeto uzata komune en europaj lingvoj;
krome estas kutimo ne proponi literojn kun apartaj grafikaj supersignoj.
Fonemoj:
Fonemaro devas esti organizita en sistemon, devas esti relative simpla kaj al
la fonema strukturo devas korespondi grafika strukturo. Temas pri tiel nomata
fonologia skribmaniero, au la postulo, ke al unu
fonemo korespondu unu grafemo kaj male. Tiun chi kriterion tamen
kontrauas kelkaj scienculoj, kiuj opinias, ke la grafika aspekto
de lingvo estu tiom grava, ke ili postulas absolutan apartenecon al
la modela lingvo au lingvoj, ech se tiuj posedas tre historian, ne
fonetikan ortografion.
Monemoj:
Monemoj devas esti laueble monomorfaj, derivataj, se temas pri ilia
formo, de ekzistanta lingvo. Chiu morfemo devas havi determinitan semantikan valoron,
do tial havi sian laueble unuecan pozicion en la semantika reto.
Ghenerale estas la etimologia korekteco tiomgrade respektata, ke ne pereas
la krea povo de la sistemo mem, do la povo krei novajn motivitajn
vortojn neekzistantajn en la lingvoj, de kiuj devenas la monemoj.
Ekzistas escepto, nome lingvoj "naturalismaj" (kutime bazitaj
sur rigora alproksimigho al novlatinaj modeloj), en kiuj eblas krei novajn
vortojn kondiche ke ili korespondas al tiuj, kiuj ekzistas en la
ingvoj, al kiuj ili alproksimighas au kiujn ili prenas kiel modelon.
Morfologio kaj sintakso:
Oni ghenerale postulas, ke la morfologio estu aglutina, do posedu
unumorfajn monemojn, kiuj aldonighas unu post la alia, restante
senshanghaj. Tiuj "aldonajhoj" devas esti faritaj analogie (do esti priskribeblaj
per reguloj) kaj ne permesi ambiguecon. Ghenerala postulo estas,
ke la lingvo estu nek ekstreme sintetika, nek ekstreme analitika.
Tio ne validas por lingvajhoj kiel Interlingua, por kiu valoras aparteneco al
novlatinaj modellingvoj. Ghia gramatiko do estas aglutina,
se tia estas morfologio de novlatinaj lingvoj, kaj sintetika-fleksia en
aliaj kazoj.
Semantiko
Oni postulas, ke la semantika strukturo de la lingvo evitu ambiguecon,
restante samtempe ekonomie akceptebla. En la planlingvoj trovighas nur rare
kazoj de polisemio (kiel en la franca "louer" = "pruntepreni" kaj
"pruntedoni"), kazoj de homonimio (kiel en la franca "pomme" = "pomo"
kaj "terpomo") kaj kazoj de homofonio (kiel en la franca "vert" =
"verda", "ver" = "vermo", "vers" = poezia verso, "vers" = al,
verre" = vitro, glaso, chiuj prononcataj /ver/).
Kio koncernas sintakson, oni postulas, ke la planlingvo ne havu
idiomajhojn kaj ke ne enestu redundaj au ambiguaj morfosintaksaj funkcioj.
Do, ke ekz. al du morfosintaksaj formoj ne korespondu la sama fukcio,
kaj ke al unu formo ne korespondu du diversaj funkcioj. Tamen iu certa
elasteco de esprimado estas necesa.
Kvalitkriterioj de planlingvo tamen ne konsideras nur internajn
lingvostrukturojn, sed inkluzivas ankau politikajn konsekvencojn, vidpunktojn
komunikadsciencajn, lernrilatajn kaj aliajn. Kriterioj de Daniela Wegge,
starigitaj en 1985 dum la kolokvo pri lingvopolitika kaj lingvokibernetika
flankoj de interlingvistiko jenas:
1. Politika kaj kultura neutraleco
La lingvostrukturo ofte determinas la lingvon, kies parolantaro
pleje estos privilegiita dum la lernado de chi lingvo kiel la dua - chu
pro la elpreniteco de la vortprovizo el certa vivanta lingvo, chu
pro la simileco de la gramatiko kun tiu de vivanta lingvo. Se planlingvo
aparte similegas vivantan lingvon, la disvastigo de la planlingvo povas
konduki al politika, ekonomia au kultura plipotencigho de unu shtato
kompare kun la aliaj. Eblaj konsekvencoj estus la subpremo kaj
ekstermo de malnovaj kulturvalorajhoj. La pludauro de tradiciaj
lingvoj ne estu endangherigita pro la enkonduko de nova interkomprenigilo.
2. Politika realigeblo
Gravas ankau la finanaca kaj tempa kostoj de la enkonduko de lingvo
kiel dua lingvo. Ju pli altas la kostoj por la evoluigo de studlibroj
kaj literaturo en chi lingvo (ekz. char ghi tiurilate ankorau malrichas),
des pli la disvastigo de la lingvo ighas elspeziga. Same validas:
ju pli altas la kostoj por instrui instruistojn de chi lingvo au por trovi
subtenajn organizojn, des pli malfacilighas la politika realigeblo. Dumjaraj
spertoj do estas avantaghaj.
3. Pedagogia taugeco
El pedagogia vidpunkto dezirindas, ke la akiro de planlingvo konsiderinde
plifaciligu la akiron de kromaj fremdlingvoj.
4. Taugeco por automata traduko
Planlingvo devas, por havi multajn aplikadkampojn, esti enkodigebla.
La gramatiko estu permashine pritrakteabla, t. e. senescepta kaj
unusenca. La vortprovizo estu sen homonimoj kaj sinonimoj, por ebligi
facilan manipuladon en datenbakoj.
5. Taugeco por homa komunikado
La plej grava aplikadkampo estos la interhoma komunikado. Oni formulu laueble
unusence, sed aliflanke nuance. La esprimpovo ne reduktighu
draste, char oni certe ne pretus esprimi en rigidaj kaj tre limigitaj
frazstrukturoj iujn komplikajn faktojn, kiujn oni kutimas senprobleme
kaj tamen unusence esprimi en la gepatra lingvo.
6. Taugeco por la teknika komunikado
La repertuaro egalu al tiu de normigita skribmashinklavaro (por telekso,
telegramoj ktp.). Dum telefona komunikado la ricevonto havu la eblon
restarigi la mesaghon ech kaze de tre perturbita kanalo. Tio
validu ankau por radiosendajhoj. Teknika komunikado farighas problemhava
aze de nesuficha lingva redundanco. La vortoj ne estu tro
mallongaj, la gramatikaj strukturoj estu klare ekkoneblaj che ne tro
malmultaj trajtoj ktp. Precipe ne estu limigo de la planlingvo-uzado
al certa fako. Planlingvo devas ankau esti malfemita al novaj vortoj
kaj forgespova rilate malnovajn.
7. Efika lerneblo
Planlingvo devus esti laueble facile kaj rapide lernebla. Lerncelo estas
la kapablo je libera kaj adekvata komunikado en ajna fako. Oni
ovas diferencigi inter lernshtupoj: pasiva lingvokompreno (legi,
kompreni auditajhon), kaj aktiva lingvokono (skribi, paroli).
Post tre malmultaj horoj almenau pasiva lingvokompreno akireblu. Ne
estu maleble skribi poezion tradukante el la gepatra lingvo au en ghin,
au mem verkante en la lernita lingvo. Certe dependas de diversaj normjughoj,
chu tio estas nepra lerncelo. La malfacilo lerni lingvon dependas de
la skribmaniero, la prononcmaniero, la vortprovizo kaj la gramatiko de la
lingvo.
7.1. Skribmaniero
La skribsimboloj estu laueble kutimaj kaj ne tro multaj. La
ortografio estu fonetika, t.e. ghi ne enkonduku superfluajn literojn kiel
la plilongiga "h" en la Germana.
7.2. Prononcmaniero
Ghi enhavu laueble malmultajn fonemojn, kiuj ne ekzistas en chiuj
vivantaj lingvoj. La akcentigo de la vortoj estu simpla kaj regula.
7.3. Vortprovizo
La baza vortprovizo devas esti eta. Ne tro ampleksa regularo ebligu konstrui
pluajn vortojn, sed samtempe chi tiuj neologismoj estu evidentaj.
Tiu regularo principe garantiu, ke la koncerna planlingvo havu la
potencon esti plirichigata.
7.4. Gramatiko
En la moderna lingvistiko estas tre diversaj sistemoj (Chomskjh-gramatiko,
retogramatiko, transformgramatiko ktp.). Al multaj lingvoj la
priskribmodelo kaj la terminologio de la tradiciaj gramatikoj ne estas
adekvate aplikeblaj. Tute senutila estas la tradicia gramatiko por la
automata lingvotraduko. Tial estas dubinde, chu la postuloj al
gramatiko facile lernebla povas esti formulitaj helpe de tiuj tradiciaj
fakvortoj: genro, nombro, modo, pronomo, artikolo ktp. Oni tamen laboras
surbaze de la tradiciaj terminologio kaj gramatiko, char fakte
la plejmulto de la planlingvopriskriboj aperas en la tradicia terminologio.
Sekve tiel ili plej bone kompareblas. Sed ankorau klarigendas,
kiomgrade la sekvaj gramatikaj strukturtrajtoj konfomas al la modeloj
kontentigantaj la nunan staton de la lingvistiko: Verbo:
neniu indiko de persono kaj nombro, char pri tio infomas la
substantivo. Por chiu tempo nur unu finajho. Por chiu modo nur
unu finajho. Substantivoj: laueble malmultaj kazoj. La
rilaton inter subjekto kaj objekto au inter la objektoj indiku prepozicioj.
La pluraligo estu regula kaj simpla. Adjektivoj: neniu diferencigo de
la genro; la komparativo kaj la negacio estu farata per kromaj finajhoj.
Agordigo rilate kazon kaj nombron kun la koncerna substantivo.
Artikoloj: neniu diferencigo de la genro; indiki la sekson de
vivajho eblas per kromaj vortpartoj au vortoj. Neniu nedifina artikolo.
Numeraloj: ili bazighu sur strikte decimala sistemo kiel logika sintezo.
Similaj kriterioj ofte ripetighas rilate al diversaj apudlingvistikaj postuloj. En sia referajho dum kolokvo pri europa lingvopolitiko surlistigas Helmar Frank en 1979 jenajn kriteriojn:
1. La lingvo ebligu laueble precizan kaj nuancitan formuligon.
2. La lingvo posedu mezume laueble koncizajn esprimojn.
3. La ortografio estu laueble simpla; la ghusta prononco estu facile
derivebla el la skriba formo.
4. La lingvo estu artikulebla senprobleme, t. e. enhavu laueble
malmultajn fonemojn, kiujn regas nur malmultaj europanoj.
5. La sonoj de la lingvo klare diferencighu unu de la alia,
tiel ke la kompreno restu ebla ankau dum la ghenaj sonoj.
6. La kazoj, kiam la samsonaj (ne nepre same skribitaj) vortoj havas principe diversajn
signifojn, estu laueble malmultaj.
7. La kazoj, kiam pro unu kaj la sama signifo ekzistas pli ol unu vorto,
estu laueble malmultaj.
1. Postulata shangho de skriboformo de la lingvo por la enkomputiligo,
telefaksado kaj simile estu laueble minimuma.
2. La gramatiko de la lingvo devas ebligi facilan komputilan analizon
(sen aldonaj subprogramoj).
3. La provizo de bazaj vortoj kaj afiksoj, en kiujn eblas sisteme
dismeti chiun esprimon de la lingvo, devas esti laueble malgranda.
La lingvo sonu (ankau en kantformo) laueble agrable kaj ebligu vortludojn, rimojn, metrikajn skemojn k. a.
1. La lingvo kiel europa lingvo laueble minimume endangherigu la staton
de etnolingvoj.
2. La lingvo estu jam sufiche longe elpruvita kaj dum tio konservata
kiel interkomprenigilo.
3. La enkonduko de la lingvo kiel europa estu konektita kun laueble
malmultaj shanghoj de la estanta stato.
4. La lingvo estu kulturhistorie enradikighinta en Europo kaj havu chi tie
sian elirpunkton.
1. La lingvo estu laueble samkvante disvastighinta ene de Europa Komunumo.
2. La enkonduko de la lingvo kiel europa lingvo estu samavantagha
por chiuj lingvokomunumoj de Europa Komunumo.
3. La enkonduko de la lingvo kiel europa lingvo ege malgrandigu, event.
laueble ete grandigu la diferencojn inter diversaj sociaj tavoloj.
4. La nombro de europanoj, por kiuj la lingvo estas la gepatra, estu
laueble malgranda.
1. Post decido pri la lingvo kaj antau ghia realigo estu
ankorau facile fareblaj dezirataj korektoj.
2. La tempo por la ellerno de la lingvo devas esti laueble mallonga (ankau por
neeuropanoj).
3. La ellerno de la lingvo devas laueble multe faciligi alproprigon de pluaj
europaj lingvoj.
4. La havigo de instruistoj kaj instrurimedoj por la koncerna lingvo estu
laueble senproblema.
1. Nombro de europanoj, kiuj la koncernan lingvon jam komprenas kaj laueble
ankau aktive regas, estu laueble granda.
2. En la realigota lingvo jam ekzistu laueble richa literaturo.
3. La lingvo estu laueble shatata en Europo.
4. La lingvo estu ankau laueble disvastighinta ekster la unuighinta Europo.
5. La nombro de internaciaj organizoj, kiuj jam uzas la
lingvon, estu laueble granda.
6. La agordigo de enkonduko de la lingvo kun la homaj rajtoj estu laueble
senkonflikta.
7. La danghero, ke la enkonduko de la lingvo gvidos al
subpremo de per ghi malavantaghigitaj grupoj, estu laueble minimuma.
8. Jam antau la enkonduko de la lingvo kiel europa lingvo kaj sendepende
de ia tia decido ghi estu disvastighinda.
La postuloj de diversaj uzontoj estas ofte kontraudiraj - iuj postulas, ke la lingvo estu richa kaj multfaceta por povi skribi en ghi beletron kaj poezion, aliaj postulas, ke ghi estu sen sinonimoj por taugi al perkomputila tradukado, iuj postulas ghian similecon kun europaj lingvoj por kauzi pedagogian transferon, aliaj volas, ke ghi estu pure logika kaj senescepta lau matematikaj modeloj, ktp., ktp. Neniu lingvo do povas samtempe plenumi chiujn dezirojn de diversaj uzantoj - evidente necesas iu kompromiso.
- Kontaktebleco:
- mevamevo@yandex.ru
(Speciala retadreso por ricevi ajnajn pri-Shkolajn kaj priesperantajn demandojn kaj
proponojn)
- vesperto@inbox.ru (Mia chefa retadreso; uzu por iuj personaj aferoj)
Chiuj viaj kontribuoj, kritikoj, helpoj kaj nemalhelpoj estas bonvenaj!
http://subscribe.ru/
E-mail: ask@subscribe.ru |
Отписаться
Убрать рекламу |
В избранное | ||