Отправляет email-рассылки с помощью сервиса Sendsay

Школа Эсперанто

  Все выпуски  

Школа Эсперанто


Информационный Канал Subscribe.Ru

 
Школа Esperanto
Выпуск 99

Saluton, karaj geabonantoj! Vivu rondo familia!

En la hodiaŭa numero vi trovos:
Alproksimiĝas nia duobla jubileo!
Pri la artikolo nin instruas William Auld
Pri la roloj de la verbo esti, kaj cetere...
"Matena gimnastiko" de V. Visockij
Eta bicikluma terminaro
Kelkaj anekdotoj
Alproksimiĝas nia duobla jubileo!

   Se vi ial ne tre atente kontrolas la numer-signifon de nia dissendo, mi devas al vi rimarkigi, ke la sekva numero estos jubilea - la 100-a numero de nia dissendo. Okaze de tio mi (la nuna gvidanto) ege petas vin ĉiujn, se la ideo kaj la enhavo de la dissendo plaĉas al vi, gratuli okaze de la jubileo la kreinton kaj la unuan gvidanton de la dissendo. La gvidanto Konkordo akceptas gratulojn ĉe konkordo@itl.lv.
   Krome, estas nemalbona okazo esprimi ankaŭ al la nuna gvidanto ĉion, kion vi opinias necesa por plibonigo de la dissendo. La dissendo estas por vi ĉiuj, do estas vi, kiuj devas indiki, kio estas endissendigenda. Ĉiuj viaj proponoj kaj deziroj estas akceptataj ĉe la neŝanĝinta adreso: mevamevo@yandex.ru.
   Eble estas io simbola en tio, ke la jubilea numero de nia dissendo aperas preskaŭ al la jubileo de nia lingvo - la 26-an de julio oni festas 125-an datrevenon de Esperanto. Okaze de tio mi elkore gratulas ĉiujn niajn abonantojn kaj entute ĉiujn esperantistojn! Sekvanumere vin atendas mallonga skiza indekso de ĉiuj jam publikigitaj en nia dissendo materialoj kaj ankoraŭ io... Bonan legadon, feliĉan vivadon!

Al komenco


Pri la artikolo nin instruas William Auld.

   В очередной раз возвращаемся к теме артикля. Сегодя вашему вниманию предоставляются незначительные по объему, но ценные по содержанию выдержки из методической части книги "Paŝoj al plena posedo". Автором la книги является крупнейший из современных эсперанто-литераторов, бывший президент Академии эсперанто, англичанин Вильям Олд. Добавим еще толику знаний к нашим нынешним знание-глыбам!

   Артикль является уточняющим элементом языка. Он разграничивает общий термин от специфического экземпляра-представителя общего понятия. Donu al mi libron = donu al mi iun ajn libron; donu al mi la libron = donu al mi tiun libron (ni ambaŭ scias, pri kiu individua libro temas). Ĉu li alportis monon? = kiom ajn da mono; Ĉu li alportis la monon? = ĉu li alportis tiun konatan, jam menciitan sumon. В подобных случаях можно заменить артикль словом "tiu" без изменения смысла.
   Артикль указывает, что существительное уникально, единственно в своем роде. Поэтому ошибочно, например, говорить: "ĝi egalas preskaŭ al longeco de ekvatoro", так как в мире есть только один экватор, и этот экватор имеет, очевидно, только одну длину. Поэтому следует говорить: "ĝi egalas preskaŭ al la longeco de la ekvatoro". Исключением из этого правила являются имена собственные, которые уже сами по себе достаточно отмечают свою уникальность. Это действительно также в отношении географических названий, если только они не содержат какого-либо прилагательного с общим значением, например: "tra Egiptujo fluas Nilo; ili velis laŭ Mediteraneo"; но "ili velis tra la Norda Maro".
   Артикль иногда используется вместо притяжательного местоимения, например: li rompis al si la kapon (вместо li rompis al si sian kapon); li formetis la jakon (вместо li formetis sian jakon).
   Артикль используется перед существительным в единственном числе, когда это существительное рассматривается не как индивидуальный предмет, а как представитель своей категории, например: "la amaso juĝas per okulo", где "la amaso" означает "ĉiuj amasoj". Артикль используется перед существительным во множественном числе, когда это существительное рассматривается как целое из всех предметов данной категории: "oni traserĉis la domojn en tiu strato", когда речь идет непременно о всех домах на этой улице ("oni traserĉis domojn en tiu strato" - означает, что были обыщены какие-то, но не все дома).

Al komenco

Pri la roloj de la verbo esti, kaj cetere...

   En la februara numero de "Esperanto" aperis negranda, sed neseninteresa artikolo pri la roloj de la verbo esti. Al mi ĝi ŝajnas interesa kaj, opiniante, ke ne ĉiuj ricevas la revuon "Esperanto", mi decidis publikigi la artikolon sur la paĝoj de nia dissendo.


Prididaktika babilado inter Claude Gacond kaj Henri Dognac

   Unua rolo de la verbo esti
   Henri: Observante vin instrui Esperanton al komencantoj, mi konstatis, ke vi dediĉas multajn paroligajn ekzercojn al la asimilado de frazoj kun la verbo esti. Ĉu vi konsideras, ke tiu verbo indas je tiom da atento?
   Claude: Certe, jes! Analizo de pli ol 4000 test-folioj de partoprenintoj de mia perkoresponda kurso por franclingvanoj malkovrigis al mi, ke en Esperanto la verbo esti ludas kvar malsimilajn rolojn, kiujn la lernolibroj ĝenerale tre supraĵe aŭ nebulece klarigas, kiel cetere faris siatempe mia kurso.
   Tiu analizo ankaŭ montris, ke ofte la instruantoj mem ne konscias pri la semantika komplekseco de la Esperanta verbo esti, kaj ke pro tio ilia didaktiko tiurilate ne tre koheras. Nur el bona lingvo-analizo kreiĝas taŭga kaj fruktodona lingvoinstruado.
   Henri: Interese! Ĉu vi akceptus indiki al mi, kiujn kvar rolojn plenumas la Esperanta verbo esti?
   Claude: Volonte! Kiam mi ekparoligas komencantojn helpe de bildaro, mi unue tre atentas utiligi la verbon esti en ties nepre karakteriza rolo simboligebla per la signo (=). Jen ekzemploj:
   Rozo estas (=) floro.
   Hundo estas (=) besto.
   Tablo estas (=) meblo.
   Libro estas (=) objekto.
Ktp...
   En tiuj pens-unuoj la vortordo ne estas libera. Kaj koncerne al la paroliga instruado jen ekzempoj de tipaj demandoj kun ties atendataj respondoj:
   Ĉu rozo estas floro? - Jes, rozo estas floro.
   Ĉu hundo estas meblo? - Ne, hundo ne estas meblo, hundo estas besto.
   Kio estas rozo? - Rozo estas floro.
   Kio estas tablo kaj seĝo? - Tablo kaj seĝo estas mebloj
. Ktp...
   Henri: Ĉiuj instruantoj faras tiajn paroligajn demandojn.
   Claude: Tutcerte jes, sed kiel vi baldaŭ komprenos, ili bedaŭrinde miksas en ili aliajn rolojn de la verbo esti. Kaj tial fontas ĉe la lernantoj postaj eraroj aŭ miskomprenoj, kiuj estus eviteblaj, se oni unue estus uzinta la verbon esti nur kun la signifo, simboligebla per (=).
   Kaj efektivigante tiujn ĉi perbildajn ekzercojn, oni povas samtempe riĉigi la vortprovizon de la instruatoj per regula aldono de novaj bildoj, bone elektitaj laŭ vidpunkto fonologia cele al efika kontrolo de la prononco de ĉiuj sonoj konkretigataj de la leteroj de la Esperanta alfabeto.
   Oni ne forgesu aldoni ekzercadon de la sonoj "sc" kaj "dz", skribataj per kombino de po du literoj. Tiujn du sonojn tre tipe Esperantajn, bedaŭrinde, neglektas multaj lernolibroj. Tial inter mia besta bildaro nepre troviĝas saltema sciuro kaj inter la bildoj de homoj estas renkontataj diversaj gefamilianoj: avo kaj avino, patro kaj patrino, knabo kaj knabino, onklo kaj onklino, ktp..., per kiuj oni povas komprenigi kaj utiligi la vortojn edzo kaj edzino.
   Henri: Do vi riĉigas la vortprovizon sen samtempe kompleksigi la frazstrukturon.
   Claude: Tute ĝuste! Kaj tiel ĉiu lernanto povas koncentriĝi je la asimilo de la nomoj, kiujn konkretigas la manipulata bildaro, daŭre riĉigata de novaj ilustraĵoj.

   Dua rolo de la verbo esti
   Claude: La ilustro de la dua rolo de la verbo esti kondukas al unua strukturŝanĝa ekzerco, kiun la tradiciaj lernolibroj ĝenerale absolute neglektas. Jen ekzemploj:
   Elefanto estas granda --> Elefanto grandas.
   Muso estas malgranda --> Muso malgrandas.
   La haroj de la knabo estas ruĝaj --> La haroj de la knabo ruĝas
   La barbo de la avo estas blanka --> La barbo de la avo blankas.

   Henri: Do vi tuj enkondukas la senperan verbigon de la adjektivoj.
   Claude: Jes, ĉar tio estas unu el la tipaj karakterizaĵoj de la Esperanta gramatiko ekde la unua periodo de la zamenhofa lingvo, kvankam nur meze de la 20-a jarcento gramatikistoj komencis disputaĉi pri ĝi.
   Tiurilate mi ŝatas rakonti komikaĵon, kiu okazis dum semajna kurso ĉe Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds. Venis al ni vizite el Francujo Esperanto-instruanto, ĝuste kiam miaj lernantoj kafumis kaj biskvitumis sur la teraso post tia strukturŝanĝa ekzerco; ili provis daŭrigi la ludon, imagante mem frazojn, kiujn ili tuj koruse transformis. Montrante la bluegan ĉielon unu el ili ekkriis: La ĉielo estas blua, kaj ĉiuj koruse ripetis Jes, la ĉielo bluas. Alia konstatis: La kafo estas bruna kaj ĉiuj korusis: Jes la kafo brunas. Tria deklamis: La akvo estas varma kaj ĉiuj ripetis: La akvo varmas. Ktp... Por iuj la akvo varmetis, por aliaj ĝi varmegis, kaj estis agrablega etoso ĝojplena.
   Sed la franca kolego ne partoprenis tiun ĝeneralan feliĉon. Li tuj vigle kritikis min, asertante, ke oni ne rajtas instrui la senperan verbigon de adjektivaj radikoj, kiu estas gramatika fenomeno rezervita por poezia lingvo. Lian sufiĉe pedantan kaj ne tre afablan kritikon konkludis la aserto: Vi malpravas! Oni ne rajtas senpere verbigi adjektivojn. Mi ĝentile transdonis al li la libregon Plena ilustrita vortaro de Esperanto, kiu dum mia instruado ĉiam kuŝas sur la tablo ekde la unua leciono. Ĝi estas referencilo. "Serĉu la vort-elementon prav", - mi petis. Kaj li baldaŭ konstatis, ke laŭ la propra teorio li estus devinta diri: Vi estas malprava!, sed ke Zamenhof mem jam senpere verbigis tiun ĉi adjektivon en sia proverbo Kiu jam havas, tiu pravas.
   Henri: En tiuj ĵus menciitaj frazoj, per kio la verbo esti malsimilas al la verbo esti en la antaŭaj ekzercoj?
   Claude: Ili simple ne estas simboligeblaj per la signo (=). Fakte, en tiuj ĉi pens-unuoj la verbo esti ludas helpan rolon por doni verban rolon al la koncernaj adjektivoj, kiel tio okazas en la franca lingvo, kiam oni diras: La ciel est bleu, kaj Le cafe est brun. Sed diference al la franca lingvo, Esperanto, pro sia internacieco, havas kapablon senpere verbigi tiujn ĉi adjektivojn, kion ne kapablas fari la franca lingvo kaj kun ĝi multaj aliaj hind-eŭropaj lingvoj.
   Tiu unua strukturŝanĝa ekzerco ebligas klarigi, ke Esperanto estas internacia ne per siaj vort-elementoj est, blu, kaf, brun, ke Esperanto estas internacia per sia kapablo esprimiĝi kiel la lingvoj bezonantaj help-verbon por verbigi adjektivon, aŭ simple kiel la lingvoj, kiuj kapablas senpere verbigi adjektivojn. La interlingvistoj, kiuj propagandis favore al la naturalismaj sistemoj OccidentalInterlingua tion ne komprenis. Ili kredis, ke internacieco troveblas je la leksika nivelo. Tial ili kreis kaj provis ekvivigi interlatinidajn idiomojn, kiuj bedaŭrinde gramatike neniel estas internaciaj. Kontraŭe al Esperanto, per siaj gramatikaj kaj vortfaradaj handikapoj tiuj lingvo-projektoj tipe apartenas al la latineca mondo. Ili neniel konkurencas la internaciecon de Esperanto.
   Henri: Kial niaj lernolibroj ne instruas tiun ĉi karakterizan gramatikan fenomenon?
   Claude: Simple ĉar niaj instruiloj kontentiĝas ripetadi, kelkfoje per aliaj vortoj, kio estis siatempe jam indikita en la unuaj lernolibroj, tio estas la zamenhofa 16-regula Unua Libro de 1887 kaj en la epokfara Commentaire sur la Grammaire Esperanto [Komentario pri la Gramatiko Esperanto] de Louis de Beaufront. Sekve al la apero en 1900 de tiu didaktike epokfara verko, oni ne malprave konsideris ĝian aŭtoron kiel la Duan Patron de Esperanto.
   En 1905 la proklamo de la Fundamento de Esperanto kiel oficiala lingva bazo kaj en 1908 la idistiĝo de la Dua Patro de Esperanto definitive stabiligis la Esperanto-didaktikon. Ekde tiam la kurs-verkantoj ne nur fidele obeas al la Fundamento. Ili samtempe rajtigas sin ĉerpi rekte aŭ nerekte el la verko de la eks-dua patraĉo sen mencii siajn fontojn. Ĉiu pli-malpli kopiadas siajn antaŭulojn.
   Kio ne estis klarigita en la menciitaj fundamentaj libroj, tio ĝenerale daŭre ne estas instruata ĝis nun en niaj lernolibroj.
   Ekzemple ege malmultas la instruiloj, kiuj klarigas la formadon de la landnomoj. Tial abundas diskutaĉoj prilandnomaj en la rondoj de komencantoj.
   Kaj nenio estas dirita pri la senpera verbigo de adjektivoj, adverboj, substantivoj, prepozicioj kaj konjunkcioj, kiu estas karakterizaĵo de la Esperanta gramatiko.
   Kaj la listo de la instruataj prefiksoj kaj sufiksoj restis senŝanĝa, kvankam la lingvo riĉiĝis je novaj vigle vivantaj afiksoj.
   Stranga didaktika fenomeno, ĉu ne?
   Henri: Vi do opinias, ke la lernolibroj ne instruas la nuntempan lingvon.
   Claude: Mi simple konstatas, ke ili ne rezultas el analizo de la reale funkcianta lingvo, sed ĉefe el remaĉado de malnovaj instru-normoj. Ekzemple ege malmultas la lernolibroj, kiuj almenaŭ resume raportas pri la vortfarada teorio de Rene de Saussure, kiu en 1910 fine komprenigis eĉ al Zamenhof mem kiel Esperanto kreas sian vortaron, tio ĉi responde al la vortfarada teorio de Louis Couturat, kiu naskis la ido-skismon. Sed ni revenu al nia verbo esti, la kaŭzo de nia konversacio.
   Henri: Do, tiu verbo esti ludas la rolon de helpilo por verbigi adjektivojn, kiel ĉe la lingvoj, kiuj ne povas memstare verbigi la adjektivojn.
   Claude: Jes, kaj tial ambaŭ verbigaj formoj devas esti ekzercataj, la verbigo helpe de esti kaj la senpera verbigo, kiu tendencas ĝeneraliĝi kaj tial renkontiĝas pli kaj pli ofte eĉ en konversacioj.
   Tial la kristanoj ŝatas kanti: Laŭdatu Dio! anstataŭ Dio estu laŭdata! kaj aŭdiĝas frazoj kiel: Se mia patro aĉetintus tiun ĉi domon, ni nun ne devus translokiĝi anstataŭ la pli tradicia kaj ĝenerale la sole instruata eldiro Se mia patro estus aĉetinta tiun ĉi domon, ni nun ne devus translokiĝi!
   Henri: En la TEJO-medio tiaj formoj oftas.
   Claude: Vi ĵus uzis senperan vebigon de la adverbo ofte, kiu do ne kontentiĝas naski la adjektivon ofta, sed eĉ la verbon ofti. Konstante oni aŭdas tiajn senperajn verbigojn ne nur de adjektivoj, sed ankaŭ de substantivoj, adverboj, prepozicioj, ktp. Tial indas tuj instrui ilin al la komencantoj. Ne estas normale, ke freŝbakitaj esperantistoj malkovru tiujn ĉi uzojn ekster la kursaj rondoj okaze de rekta kontakto kun lingvo-praktikantoj.
   Do ankaŭ frazoj kiel: En tiu familio la barbulo estas la avo kaj la senharulo estas la patro estu dirata sen la helpo de la verbo esti per strukturŝanĝa ekzercado: En tiu familio la barbulo avas kaj la senharulo patrasEn tiu familio avas la barbulo kaj patras la senharulo.
   Kaj dum tiuj ĉe ekzercoj oni sentigu, ke Esperanto ĝenerale donas la preferon al la formulo avas la barbulo kaj patras la senharulo, ĉar la subjekto tendencas sekvi netransitivan verbon, krom se ĝi estas pronomo, tiam ĝi antaŭas al transitiva verbo.
   Henri: Ĉu vi utiligas la komplikajn gramatikajn terminojn transitiveco kaj netransitiveco?
   Claude: Por vi mi uzis la adjektivon netransitiva. Sed en klarigoj al la lernantoj oni komprenigu, ke verboj povas havi unu valenton, aŭ esti unu-valentaj, havi du valentojn, aŭ esti du-valentaj, kaj eĉ havi tri valentojn, aŭ esti tri-valentaj, kiel diras lingvistoj. Oni povas ankaŭ paroli pri verboj kun unu ligo, du ligoj kaj tri ligoj aŭ unuligaj, duligaj, kaj tri-ligaj. La infanoj ŝatas paroli pri verboj kun unu brako, du brakoj kaj tri brakoj aŭ unu-brakaj, du-brakaj kaj tri-brakaj. Grava estas ne la klarige uzata vorto mem, sed la kompreno pri la koncerna verba fenomeno.
   Henri: Ĉu vi povas doni ekzemplon pri verbo tri-valenta?
   Claude: La patrino donas panon al sia fileto.Vespere la patro legas rakonton al siaj gefiloj.
   Henri: Mi neniam aŭdis pri tiu trivalenteco.
   Claude: Kaj tamen vi flue parolas kaj skribas en Esperanto. La instruantoj devas koni tiujn ĉi gramatikajn faktojn, por povi ilin konvene instrui.

------------ Finota ------------

   Niaj komentoj:
   Persone mi opinias, ke senpera verbigo de adjektivoj, substantivoj kaj adverboj tamen ne estu ĉiuangule uzata. Ĉiuj ĉi formoj estas, certe, regulaj kaj kompreneblaj, sed tamen iom tro viglaj kaj dinamikaj. En ordinara lingvaĵo, miaopinie, oni uzu ilin ŝpare, rezervante al poezio kaj parola lingvaĵo. Tamen, la lingvo estas kompleksa kaj konstante evoluanta fenomeno, do post iom da tempo similaj formoj vere povas esti uzataj tute sen iuj limigoj. - Mevo

Al komenco


"Matena gimnastiko"
Vortoj kaj muziko - V. Visockij; tradukis V. Melnikov

Вдох глубокий, руки шире,
Не спешите, три-четыре.
Бодрость духа, грация и пластика.
Общеукрепляющая,
Утром отрезвляющая,
Если жив пока еще,
   гимнастика.

Если вы в своей квартире,
Лягте на пол, три-четыре
Выполняйте правильно движения.
Прочь влияния извне,
Привыкайте к новизне.
Вдох глубокий до изне-
   можения.

Очень вырос в целом мире
Гриппа вирус, три-четыре.
Ширятся, растет заболевание.
Если хилый - сразу в гроб.
Сохранить здоровье чтоб,
Применяйте, люди, об-
   тирания.

Если вы уже устали,
Сели-встали, сели-встали.
Не страшны нам Арктика с Антарктикой.
Главный академик Йоффе
Доказал: коньяк и кофе
Вам заменят спорт и профи-
   лактика.

Разговаривать не надо.
Приседайте до упада.
Да не будьте мрачными и хмурыми.
Если вам совсем неймется
Обтирайтесь чем придется,
Водными займитесь проце-
   дурами.

Не страшны дурные вести
Мы в ответ бежим на месте.
В выигрыше даже начинающий.
Красота: среди бегущих
Первых нет и отстающих.
Бег на месте общеприми-
   ряющий.

Spir' profundu, manoj vastu,
unu-du! sed nur ne hastu.
Vigla mens', gracio kaj plastiko -
sana, sobra vivkutim',
plezuriga por anim'
estas la matena gim-
   nastiko.

Pro malvarmo ne trepidu,
unu-du! - surplanke sidu,
faru la ekzercojn kun fervoro.
For influon de l' soci',
spiru ĝis la prostraci',
estu sporta inici-
   atoro.

Disvastiĝis inter homoj
unu-du! - malsan-sindromoj.
La viruson firme kontraŭstaru.
Kiu feblas - mortos for!
Do, konservi sanon por,
nepre la hardadon or-
   de faru.

Se vi jam anhelas lace -
ek al saltoj, pli aŭdace,
ne timigos vin eĉ Antarktiko.
Pruvis la scienco brila:
nigran kafon malutilan
anstataŭos sport-profila-
   ktiko.

Superfluas eĉ parolo -
vi klinadu vin ĝis folo,
tamen ĉiam pensu pri plezuroj.
Se vin io ĝenas noce -
duŝu vin kaj frotu brose,
tre utilas akvaj proce-
   duroj.

Mava vort' ne trafos ŝoke -
tuj ekkuru ni surloke.
Gajnos ĉiu, eĉ la malspertulo.
Por kurado - jen stimulo:
diferenco estas nulo,
Ĉiujn egaligas kur-
   regulo.

Al komenco

Eta bicikluma terminaro
(Словарик слов по велосипедной тематике)

1. рама
2. верхняя труба
3. нижняя труба
4. подседельная труба
5. цепная вилка / цепная стойка
6. подседельная вилка / подседельная стойка
7. головная труба
8. вилка
9. колесо
10. шина, покрышка
11. профиль, протектор
12. внутренняя стенка
13. вентиль, клапан
14. камера, трубка
15. обод
16. спицы
17. втулка
18. быстросъемный зажим
19. каретка
20. шатун
21. передние / ведущие шестерни
22. цепь
23. педаль
24. туклипс / ремешок
25. задний переключатель передач
26. передний переключатель передач
27. ручка переключения передач
28. трос
29. регулирующий болт
30. свободный ход
31. рулевая колонка
32. вынос руля
33. руль
34. рог
35. седлодержатель, подседельный палец
36. седло
37. замок седла
38. рукоятка тормоза
39. тормоз
40. тормозная колодка
41. тормозной трос
42. регулировочный болт
43. отражатель света
44. ниппель
45. задняя втулка
46. ручка руля
47. дорожный велосипед
48. горный велосипед
49. гоночный велосипед
50. туристский велосипед
51. складной велосипед
52. тандем
53. веломобиль
54. веломарафон
55. багажник
56. щиток
57. подшипник
58. насос
59. гаечный ключ
1. kadro, framo
2. supra tubo / horizontala tubo
3. malsupra tubo
4. seltubo
5. baza forko
6. selforko
7. antaŭtubo
8. forko
9. rado
10. pneŭmatiko, radbendo, bendo
11. skulptaĵo
12. pario
13. valvo
14. aertubo
15. radrondo
16. spokoj
17. nabo
18. rapida streĉilo
19. akso de antaŭa dentradeto
20. kranko
21. ĉenringoj / antaŭaj dentradoj
22. ĉeno
23. pedalo
24. ŝufiksilo / rimeno
25. malantaŭa elreligilo
26. antaŭa elreligilo
27. rapidumŝanĝilo
28. kablo
29. reguligilo
30. libera rado
31. stiriltenilo
32. pruo / stango
33. direktilo / stirilo
34. plilongilo
35. seltubo
36. selo
37. selligilo
38. bremsilo / brems(man)tenilo
39. bremso
40. bremsŝuo / bremsgumo
41. bremskablo
42. reguligilo
43. reflektilo
44. niplo / spokingo
45. malantaŭa rulringo
46. anso
47. vojbiciklo
48. montbiciklo
49. vetkura biciklo
50. turista biciklo
51. faldbiciklo
52. tandemo
53. kuŝbiciklo
54. bicikla maratono
55. portilo
56. kotŝirmilo
57. lagro
58. pumpilo
59. riparilo


   Ссылку на этот терминарий можно найти в статье "Biciklo" эсперанто-википедии - eo.wikipedia.com

Al komenco


Kelkaj anekdotoj

        BONA LERNANTO
   - S-ro Kruko, - diras la lernejestro, - mi bedaŭrinde devas informi
vin, ke via filo kulpas pri kaŝkopiado dum testo.
   - Ĉu kopiado? - miregas Kruko. - Ĉu vi certas? Kial vi pensas ke mia
filo ne povas doni la ĝustan respondon?
   - Tre simple, - respondas la estro. - Ĉe la lasta testo, la samtablano de
Kruko respondis unu demandon per: 'Mi ne scias'. Via filo respondis: 'Nek mi'.

        PERDITA
   Kruko iras al Nordegio por ĉasferio. Sed li komplete perdiĝas en la
enorma nordega arbaro. Lacega, malsata, soifa, li vagadas senespere dum tri tagoj.
Sed fine li trafas kampadejon de alia ĉasisto.
   - Ho! Mi vere tre kontentas renkonti vin, - li elkore eksklamas al la
kampadanto. - Mi estas perdita de tri tagoj.
   - Nu, mildigu vian ĝojon, amiko, - konsilas la ĉasisto. - Mi mem
estas perdita jam de tri semajnoj...

        EN LA FOIRO
   Kruko iras al la granda Bervala Foiro. Post nelonge, li estas komplete
ebria, kaj serpentumas inter la diversaj budoj. Li fine haltas antaŭ pafbudo:
   - D-d-donu al mi p-p-pafilon, mi p-p-petas, sinjoro, - li balbutas al
la budisto.
   - "PAM, PAM, PAM" - li pafas trifoje, kaj trifoje trafas la celcentron. Li
gajnas.
   - Gratulojn, sinjoro, - diras la budisto kaj donas al li vivantan
testudeton en plasta sako.
   Kruko foriras, rekomencante sian ebrian tangadon inter la diversaj
budoj. Post kelka tempo li revenas al la sama budo, repetas pafilon, kaj denove:
"PAM, PAM, PAM", trifoje trafas la celcentron.
   - Denove gratulojn, sinjoro, - diras la budisto. - Ĉi-foje vi gajnas
pluŝ-urseton.
   - Ho, eŝtu afabla, ŝinjoro! - diras Kruko. - Ĉu vi ne povaŝ doni al
mi ŝandviĉon, kiel la antaŭan fojon?..
Alsendis Rikardo Cash

     Niaj komentoj:
kaŝkopiado
- списывание
enorma - громадный (= grandega)
kampadejo - место стоянки, место расположения лагеря
mildigu vian ĝojon - умерь свою радость
foiro - ярмарка
celcentro - "яблочко"
testudeto - черепашка
pluŝ-urseto - плюшевый мишка

Al komenco


Jen la tuto!
Kontaktebleco:
mevamevo@yandex.ru (Speciala retadreso por ricevi ajnajn pri-Ŝkolajn kaj priesperantajn demandojn kaj proponojn)
vesperto@inbox.ru (Mia ĉefa retadreso; uzu por iuj personaj aferoj)
Aboni la dissendon:
http://subscribe.ru/catalog/job.lang.esplernejo/
Malaboni la dissendon:
http://subscribe.ru/member/unsub?grp=job.lang.esplernejo
Arkivo:
http://subscribe.ru/archive/job.lang.esplernejo/
La lastaj numeroj:
 
84 85 86 87 88 89 90 91 92 93 94 95 96 97 98
 
Atendu la sekvan numeron post 1-2 semajnoj!
Ĉiuj viaj kontribuoj, kritikoj, helpoj kaj nemalhelpoj estas bonvenaj!

Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru



http://subscribe.ru/
E-mail: ask@subscribe.ru
Отписаться
Убрать рекламу

В избранное