Отправляет email-рассылки с помощью сервиса Sendsay

Школа Эсперанто

  Все выпуски  

Школа Эсперанто


Информационный Канал Subscribe.Ru

 
Школа Esperanto
Выпуск 113

Saluton, karaj geabonantoj! Vivu rondo familia!

En la hodiaŭa numero vi trovos:
Reklamo
Demandoj kaj respondoj
Tradukoj de malfacilaj frazoj el "Revizoro"
Ne tiel, se tiel ĉi (daŭrigo de studoj pri la stilo)
La problemego - об аккузативе после anstataŭ и krom
Kelkaj anekdotoj


Vizitu E-renkontiĝon "Aroma Jalto"-2003!

   Ukrainia Esperanta Acosio invitas vin viziti la plej prestiĝan kuraclokon de Ukrainio, la urbon Jalto. Tie okazos la tradicia Esperanto-renkontiĝo "Aroma Jalto". Belega ekzotika naturo, altaj montoj, senlima Nigra maro, florantaj kreskaĵoj, historiaj kaj naturaj vidindaĵoj inspiros vian animon kaj iĝos neforgesebla evento de la jaro. Venu kaj komprenu, kial Krimeo estas nepre vizitenda almenaŭ unufoje en la vivo, des pli en gastema kaj amika Esperanto-etoso.
   Tempo: 1-11.05.2003. Loko: Krimeo, Jalto
   Eventualaj prezoj: Loĝado - en 4-6 litaj ĉambroj kontraŭ 2 USD diurne. Nutrado - memzorga.
   Lingva ordo - tradicie severa. Nulaj komencantoj ne estos akceptataj! La aliĝkotizo inkluzivas 2-USD-an kaŭcion, kiu estos redonenda ĉe obeo de la lingva disciplino.
   Aliĝkotizo por ekssovetianoj-nemembroj de UkrEA - 10USD. Kontribuantoj al la programo havos rabaton laŭ interkonsento.
   Kontaktu: Vladimir Hordijenko, volodimir_h@ukr.net (tel. (044)295-17-01); aŭ turnu vin rekte al mi (mevamevo@yandex.ru).

   P.S. Krom plibonigo de via lingvonivelo vi havos unikan eblecon persone konatiĝi kun via gvidanto... Amike - Mevo

Al komenco


Demandoj kaj respondoj

>>> А есть ли такое слово: respiratoro? Gasmasketo (или duongasmasko),
>>> может быть, если gasmasko - противогаз?
>> respiratoro - это плод собственного больного воображения, нет такого слова в словарях
> Тогда duongasmasko поточнее будет... Все-таки ясно дает понять, что это
> противогаз, но не совсем, защищает только часть лица. Gasmasketo - можно понять,
> что это просто маленький противогазик. Или не побояться использовать неологизм
> respiratoro?

   Засорять язык новыми неологизмами нет нужды. И gasmasketo, и duongasmasko
для "респиратор" уже неплохи. NPIV имеет и такой вариант: enspiratoro
- sekuriga aranĝaĵo kontraŭ la enspirado de malvarma aero, de polvo en fabrikoj ks.



>>> malfruiĝis duonhore kaŭze de voja korko (?). Komence ni starigis...
>> voja obstrukco
> Obstrukco
- техницизм. А в рассказе лучше звучит "voj-ŝtopo".

   NPIV для русского "пробка, затор" имеет форму ŝtopiĝo.



> Кстати, в эсперанто есть три слова "будущее":
> estonto - то, что будет,
> venonto - то, что придёт,
> futuro - просто будущее (как оно есть).

   Все три слова, прошу прощения у советчика, гадкие. Estonto, venonto - это
тот, кто будет и тот, кто придёт соответственно. Правильно
говорить estonteco и venonteco (в любом случае вариант с ven- довольно
метафоричен и для обыденной речи не очень годится, хотя и
понятен). А вот futuro (что тоже не все понимают) - это, в первую очередь, грамматический термин. В обыденном же значении он не идентичен с
estonteco. NPIV вторым значением трактует futuro как estontaĵo, что, в свою
очередь суть "io, kio okazos", тогда как "estonteco" - la tempo, kiun ni konscias
kiel venontan
или же "la estonta sorto".
   То есть, мораль - используйте для "будущее" обычное слово estonteco.



>> daŭrigota - продляемый
> тот, который будет продолжен (одним словом по-русски это перевести невозможно)


   Ну почему же? Daŭrigota - весьма привычная замена нашему "продолжение
следует", английскому "to be continued", украинскому "далi буде". Вот прямо так
и пишут после неоконченного фрагмента (посмотрите чуть ниже, как это
делается у нас после очередного кусочка книжечки по эсперанто-стилистике).

Al komenco


Перевод трудных фраз из комедии Н. В. Гоголя "Ревизор" (перевод Л. Заменгофа).
(продолжение)
  • Воля ваша, нам нужно бы кое-что предпринять - Kiel vi volas, sed ni devus ion entrepreni
  • Подсунуть? [деньги - Mevo] - Ŝovi en la manon?
  • Опасно, чёрт возьми! раскричится: государственный человек - Estas danĝere, diablo ĝin prenu! Li faros krion: li ja estas regna homo
  • Или же: "вот, мол, пришли по почте деньги, неизвестно кому принадлежащие" - Aŭ diri ekzemple: "Jen per la poŝto alvenis mono, pri kiu oni ne scias, al kiu ĝi apartenas"
  • Смотрите, чтоб он вас по почте не отправил куды-нибудь подальше - Atentu, ke li per la poŝto ne forsendu vin ien malproksimen
  • Представиться нужно поодиночке, да между четырёх глаз и того... как там следует - чтобы и уши не слыхали - Prezenti sin oni devas unuope, kaj sen atestantoj fari... nu, kion oni bezonas, - ke eĉ la oreloj ne aŭdu!
  • Я, признаюсь, так воспитан, что заговори со мною одним чином кто-нибудь повыше, у меня просто и души нет, и язык как в грязь завязнул. Нет, господа, увольте - Mi konfesas, mi estas tiel edukita, ke kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluiĝas en koton. Ne, sinjoroj, liberigu min (вместо per unu grado мы бы употребили je unu grado)
  • Отпустите, господа, хоть душу на покаяние - совсем прижали - Lasu, sinjoroj, ke mi ne mortu sen pentofaro, - vi tute min kunpremis!
  • Я, кажется, всхрапнул порядком - Ŝajnas al mi, ke mi diligente ronkis
  • Кажется, они вчера мне подсунули что-то за завтраком: в голове до сих пор стучит - Ŝajnas al mi, ke ili hieraŭ ion subŝovis al mi ĉe la matenmanĝo, en la kapo ĝis nun io frapas
  • Боже, боже! вынеси благополучно; так вот коленки и ломает - Dio, mia Dio! elportu min feliĉe; miaj genuoj tute fleksiĝas
  • За три трёхлетия представлен к Владимиру четвёртой степени с одобрения со стороны начальства - Por tri trijaraj serioj mi estas rekomendita por la ordeno de Vladimiro de kvara grado pro aprobo de la estraro
  • Вот я уже и под судом - Jen mi jam estas transdonita al la juĝo
  • Конечно, слабыми моими силами, рвением и усердием к начальству... постараюсь заслужить... Не смею более беспокоить своим присутствием - Kompreneble, per mia malforta povo, per diligenteco kaj fervoro rilate la estraron ... mi penos meriti ... Mi ne kuraĝas pli tedi vin per mia alestado (вместо pli мы бы употребили plu)

Al komenco

Ne tiel, sed tiel ĉi
La daŭrigo de la pristila studo

       Bona stilo estas logika
   Kvankam en Esperanto la logiko ne regas absolute, ĝi tamen ludas pli gravan rolon ol en la lingvoj naciaj. La logiko ja devas ŝirmi ĝin kontraŭ tiaj nacilingvaj influoj, kiaj farus ĝin internacie nekomprenebla aŭ igus nin diri ion alian ol kion diri ni intencis, alivorte: per logika pensado ni evitos ne- kaj miskomrenon.
   Konata ekzemplo de nekomprenebla teksto - laŭvorte tradukita el la rusa lingvo - estas tiu, kiun kiel ekzemplon donis D-ro Zamenhof en unu el siaj Lingvaj Respondoj:
   "Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fine Aŭgusto."
   "Tiu ĉi sama peco", diris D-ro Zamenhof, "en stilo Esperanta sonus tiamaniere:
   "Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas al vi, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto."
   En la antaŭaj ĉapitro mi donis diversajn ekzemplojn de frazoj, kaŭzantaj miskomprenon pro neĝusta loko de iuj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj de alispeca mallogika esprimmaniero:

   A. Ne tiel...

   1. Li kuris al sia domo, sed preskaŭ atinginte ĝin, li subite restis staranta.
   B. ...sed tiel ĉi

   1. Li kuris al sia domo, sed preskaŭ atinginte ĝin, li subite haltis.
   2. La kongreso okazos dum Aŭgusto.    2. La kongreso okazos en Aŭgusto.
   3. Ĉi tie mi dormis dum la kongreso.    3. Ĉi tie mi dormis okaze de la kongreso.
   4. Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon, dum fraŭlino Jansen kantis arion de Mozart.    4. Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon; kaj poste fraŭlino Jansen kantis arion de Mozart.
   5. Tie regis virinoj, kiuj batalis kun siaj malamikoj.    5. Tie regis virinoj, kiuj batalis kontraŭ siaj malamikoj.
   6. "Ĉu ni restos aŭ ĉu ni foriros?" - demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, ĉar la filmo ne interesis lin.    6. "Ĉu ni restu aŭ ĉu ni foriru?" - demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, ĉar la filmo ne interesis lin.

   Rimarkoj ĉe:
   1. Oni ne povas resti staranta, se oni ne estas staranta! Li ja estis kuranta! Krome ne estas eble subite resti staranta! Kio do okazis? Nu, li simple haltis!
   2. La frazo "La kongreso okazos dum Aŭgusto" estus korekta, se la kongreso okazus de la 1-a ĝis la 31-a de Aŭgusto. Sed per dum Aŭgusto oni ordinare volas diri: en Aŭgusto.
   3. La frazo fakte diras, ke li dormis tiam, dum aliaj aliloke kongresis!
   4. La fraŭlino ne kantis samtempe kun la prezidanto.
   5. En pluraj lingvoj oni uzas post 'batali' kun kaj kontraŭ en la sama signifo. Sed Anglio batalis kun Francio kontraŭ Germanio. Ili batalis ne kun, sed kontraŭ la faŝismo.

   Ne eblas eble mencii ĉiujn erarojn koncerne logikon, sed pri unu speciala eraro ni volas akcente atentigi la legantojn, ĉar ĝi estas tre populara. Ni aludas la participojn absolutajn: en adverba participo ni povas esprimi plenan subpropozicion, ekz:
   Aŭdante tion, ŝi ekploris.
   La uzado de adverba participo en tiaj frazoj estas ĝusta nur, se la subjekto de la subpropozicio estas la sama, kiel tiu en la ĉefpropozicio. Ĉi supra frazo do estas korekta: ŝi aŭdis kaj ŝi ekploris, do same, kiel en la plena subpropozicio: Kiam ŝi aŭdis tion, ŝi ekploris. Konsideru nun la jenajn frazojn:
   1. Aŭdante tion, larmoj fluis el ŝiaj okuloj.
   Tiu frazo ne estas korekta, ĉar la - neesprimita - subjekto de aŭdante estas ŝi, sed la subjekto de fluis estas larmoj. La frazo signifas, ke la larmoj aŭdis tion! Sed la aŭtoro volis diris: Kiam ŝi aŭdis tion, larmoj fluis el ŝiaj okuloj.
   2. Demandante al si mem, ĉu tiu homa ombro estas Machteld aŭ iu alia, trakuris glacie malvarma tremado tra lia korpo.
   Laŭvorte tio signifas, ke glacie malvarma tramado demandis al si, ktp. Sed la aŭtoro intencis diri: Kiam li demandis sin, ĉu tiu homa ombro estas Machteld aŭ iu alia, glacie malvarma tremado trakuris lian korpon.
   Korektu la jenajn frazojn en la kolono A kaj komparu vian solvon en la kolono B:

   A. Ne tiel...

   1. Trinkinte tason da kafo, la vojaĝo estis daŭrigata.
   B. ...sed tiel ĉi

   1. Trinkinte tason da kafo, ni daŭrigis la vojaĝon.
   2. Juĝante laŭ liaj vestoj, li estas pastro.    2. Juĝate laŭ liaj vestoj, li estas pastro; aŭ: Se mi juĝas laŭ liaj vestoj, li estas pastro.
   3. Enfermite mi sendas al vi nian la plej novan prospekton.    3. Ĉi-kune mi sendas al vi nian la plej novan prospekton; aŭ: Mi enfermis nian la plej novan prospekton.
   4. Promenante, lin kaptis la deziro bani sin.    4. Promenante, li ekdeziris bani sin; aŭ: Kiam li promenis, lin kaptis la deziro bani sin.
   5. Aŭdante pri la mirindaĵoj, kiujn la soldato rakontis, la suno ekbrilis en nia animo.    5. Kiam ni aŭdas pri la mirindaĵoj, kiujn la soldato rakontis al ni, la suno ekbrilis en nia animo.
   6. Tremegante kvazaŭ de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro.    6. Dum li tremegis kvazaŭ de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro.
   7. Lin kaptis furiozo, legante pri ĉi tiu skandalo.    7. Lin kaptis furiozo, kiam li legis pri tiu skandalo.
   8. Pensante pri tio, ŝia koro pleniĝis je malĝojo.    8. Kiam ŝi pensis pri tio, ŝia koro pleniĝis je malĝojo.
   9. Aŭskultante vian radio-paroladon, frapis min, ke vi malĝuste elparolis la nomon de la komponisto.    9. Kiam mi aŭskultis vian radio-paroladon, frapis min, ke vi malĝuste elparolis la nomon de la komponisto.

D A Ŭ R I G O T A

Al komenco


Об аккузативе после anstataŭ и krom

   Юридически, после всех предлогов в эсперанто должен употребляться именительный падеж (если речь не идёт только о направлении). Однако после anstataŭ и krom винительный падеж порой употребляется. Типичные примеры:
   Anstataŭ Petron la patrino batis la hundon (без аккузатива получилось бы, что раньше собаку собирался бить Пётр, но сейчас её бьёт мать);
   Krom vin mi vizitis Petron (без аккузатива получилось бы, что не только ты, но ещё и я посетил Петра, с аккузативом же - кроме тебя я посетил ещё и Петра).
   Логику употребления аккузатива в этих двух примерах можно попытаться объяснить тем, что в обоих случаях подразумеваются выпущенные глаголы: anstataŭ [bati] Petron; krom [viziti] vin. Однако, в литературе есть примеры, когда в подобных случаях аккузатив, оданако, не употребляется отдельными авторами. Я решил попытаться исследовать вопрос поподробнее.

   Книга Henrik'a Seppik'a "La tuta Esperanto" трактует вопрос следующим образом:

   Same ankaŭ kun la prepozicioj anstataŭ kaj krom oni uzas kaj nominativon kaj akuzativon, depende de tio, ĉu ili rilatas al subjekto aŭ objekto. En la lasta okazo temas fakte pri mallongigita frazo, kie la akuzativa formo estas objekto de la eliminita verbo.
   Anstataŭ la knabo la patrino batis la hundon (t. e. ne la knabo, sed la patrino batis la hundon). Anstataŭ la knaboN la patrino batis la hundon (= anstataŭ bati la knabon la patrino batis la hundon, t.e. la patrino batis ne la knabon, sed la hundon). KnaboN estas tie ĉi rekta objekto de la subkomprenata verbo bati, kaj tial havas la finaĵon -n. Li vizitis la onklon anstataŭ la onklino (la onklino ne povis viziti la onklon, tial li faris tion). Li vizitis la onklon anstataŭ (viziti) la onklinoN (t.e. li iris ne al la onklino, sed al la onklo). Hodiaŭ li laboris anstataŭ sia amiko. Anstataŭ (trinki) kafoN, ni trinkis bieron. En la lasta frazo oni povas diri ankaŭ anstataŭ kafo, ĉar ia miskompreno ja okazi ne povas.
   Krom Karlo (ankaŭ) mi vizitis kinon (t.e. Karlo vizitis kinon kaj ankaŭ mi faris tion). Krom KarloN mi vizitis kinon (= mi vizitis kaj Karlon kaj kinon). Ankaŭ tie ĉi KarloN kaj knaboN estas fakte objektoj de eliminita verbo: Krom viziti KarloN mi vizitis kinon. Krom lerni EsperantoN ŝi lernas ankaŭ la italan lingvon. Sed en la lasta frazo oni povas diri ankaŭ simple krom Esperanto, ĉar ia miskompreno ja tamen okazi ne povas.
   Rimarko: Krom havas ankaŭ alian sencon, tute malan al la supra: Krom fakturoj mi legas ĉion (= mi legas ĉion, escepte fakturojn). Mi vizitis ĉiujn nordajn landojn krom Danujo (t.e. nur en Danujo mi ne estis).

   То есть - если слово, стоящее за anstataŭ или krom, является объектом действия, то аккузатив необходим, но если уж смысл 100-процентно понятен, то его можно и не употреблять. Krom, кроме того, имеет ещё и какие-то тонкости, но тонкости эти не разъяснены.
   Далее я обратился к "Gramatiko de Esperanto" de Miroslav Malovec. Вот, что он пишет об anstataŭ:

   a) povas stari ankaŭ antaŭ infinitivo kiel subjunkcio: anstataŭ manĝi, gimnastiku; b) post ANSTATAŬ konserviĝas la deklinaciaj kazoj: Mi diris tion al la patro anstataŭ al la patrino. Mi batis lin per la mano anstataŭ per vipo. Komparu: La patrino batis la filon anstataŭ la patron. La patrino batis la filon anstataŭ la patro. (En la unua frazo la patro meritis ricevi la batadon, en la dua frazo estis lia devo doni la batadon). Se la senco ne estas konfuzebla, oni preferas ne uzi la akuzativon post ANSTATAŬ: Mi aĉetis bulkojn anstataŭ pano (= anstataŭ panon). Se la akuzativo montras direkton, ĝi devas resti: Mi iras kinejon anstataŭ teatron.

   То есть - вновь, в принципе, то же самое: в среднем аккузатив в подобных случаях нужен, но если вероятности возникновения недоразумений нет, его можно опустить.
   Далее в нашей грамматической феерии следует PMEG. Bertilo растекается мылью по древу в лишь ему одному свойственной манере и пишет об anstataŭ очень скрупулёзно и детально, с множеством примеров, в связи с чем мы процитируем лишь ту часть, что относится непосредственно к возможности употребления -n после anstataŭ (все выделения курсивом сделаны мной):

       Anstataŭ + aliaj rolmontriloj
   Anstataŭ estas iom aparta rolmontrilo, kaj ĝi fakte tute ne montras frazrolon! Ĝi nur montras, ke io alia plenumas la rolon de la afero, sed ĉu tiu transprenita rolo estas rolo de subjekto, objekto aŭ ia komplemento, tion anstataŭ tute ne montras. Kutime la kunteksto montras al kia frazrolo la anstataŭ-afero respondas. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la anstataŭ-esprimo.
   Li faris tion pro ŝi anstataŭ pro mi. Se oni dirus anstataŭ mi, ŝajnus, ke li anstataŭas min kiel aganton, ke li faris tion anstataŭ ke mi farus tion. Pro montras, ke mi ludas rolon de "kaŭzo", kaj ke ŝi anstataŭas min en tiu rolo. [...]
   (наш случай - Mevo) Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon. = Paŭlo batis ne Vilhelmon, sed Petron. Komparu kun: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmo. = Ne Vilhelmo, sed Petro batis Paŭlon.
   [...] Aldonajn rolmontrilojn oni uzu nur kiam tio estas bezonata por klareco. Plej ofte simpla anstataŭ suficas.[...]
   Tradicie oni klarigas tion ĉi per subkomprenata I-verbo: ...anstataŭ fari tion pro mi. ...anstatau bati Vilhelmon. [...]

   О krom повторяется практически всё вышесказанное, со следующим добавлением:
   N-finajo post krom estas fakte ĉiam superflua, kvankam ne erara en ĉi tiaj frazoj.

   Таким образом - вновь то же самое: аккузатив нужен и встречается, но при желании и полной ясности его можно и опускать.

   Двинемся далее - на сцене PAG (Plena Analiza Gramatiko de Esperanto fare de K. Kalocsay kaj G. Waringhien). Книга очень сложная и запутанная, но многие вопросы трактует с исчерпывающей (если не с чрезмерной) глубиной, взять хотя бы словообразование - детальней разъяснений не найдёшь. Что же касается anstataŭ, то сведения о нём в PAG, к сожалению, довольно скудны. Авторы открыто заявляют, что смысл отдельных предлогов они не толкуют, отсылая читателей к PIV, а вместо этого "pritraktas detale la rilatojn esprimatajn de ili [de prepozicioj - Mevo], ĉe la suplementoj, ĉe la nerektaj objektoj kaj ĉe la adjektoj".
   В разделе "Separativaj prepozicioj", куда попало anstataŭ об использовании после него аккузатива ничего не говорится (приводится два примера с anstataŭ, к одному из которых - li donis al mi konsilon anstataŭ helpo - можно было бы добавить аккузатив, но PAG об этом молчит). Возможно, нужно было бы вчитаться в текст на 3-5 страниц вперёд-назад, но очень уж утомительно читать почти узкоспециализированный текст (коим PAG является) с бухты-барахты. В параграфе же 255, где речь идёт о "stataj subpropozicioj" и конкретно о "subpropozicioj separativaj", говорится следующее (с некоторыми моими сокращениями) - обратите внимание, что всё это в равной степени касается так же и krom:

   La separativaj propozicioj indikas, ke la ĉefpropozicia ago okazas sen io, anstataŭ io, krom io, escepte de io. [...] Post anstataŭ kaj krom, se la subpropozicia kaj ĉefpropozicia subjekto estas identa, oni uzas infinitivan konstruon [...] Post anstataŭ oni povas uzi elipsan propozicion, se la subjekto kaj prezikato estas estas identaj en la ĉefpropozicio kaj subpropozicio. Tio estas, oni subkomprenas la infinitivon: Petro batis Paŭlon anstataŭ (bati) Vilhelmon [...] Tio servas por distingi inter la subjunkcia kaj prepozicia funkcio de anstataŭ [...] Ankaŭ post krom oni povas apliki la saman konstruon, sed ĝi apenaŭ estas uzata: nenion mi skribis krom (skribi) mallongan leteron.

   То есть - опять уже знакомая нам песня - можно использовать, а можно и нет. Кроме того, впервые проскакивает информация, что anstataŭ-то, оказывается, может выступать в роли не только предлога, но и союза! Об этом же говорит и NPIV, к которому мы сейчас и обратимся (процитируем с сокращениями статью anstataŭ):

   *anstataŭ. I - Prepozicio, signifanta "en la loko de", "en la rolo, funkcio de". [...] II - subjunkcio samsenca kaj enkondukanta: 1) infinitivon: anstataŭ babili, laboru. Rim. Se la subjekto kaj predikato estas identaj en la ĉef- kaj en la subpropozicio, oni povas subkompreni la infinitivon: Petro patis Paŭlon anstataŭ (bati) VilhelmonZ [...] anstataŭ manon, kisos mi la buŝon kun pasi'K. Sed ĉiufoje, kiam la uzo de la nominativo post anstataŭ ne estigas dusencaĵon, ĝi estas preferinda, laŭ la konstanta admono de Z. [...]

   В статье же krom о подобной возможности ничего не говорится, не дано ни одного примера с подобным использованием аккузатива, зато дано аж 4 примера (все - заменгофовы), когда у, казалось бы, объекта, стоящего после krom, нет винительного падежа (самый яркий пример - Krom la praktika_ flanko_ la Esperantismo havas ankaŭ alian flankon idean).
   Таким образом явно прослеживается следующая закономерность от более старых источников к более новым - Seppik почти требует аккузатива во всех подобных случаях; PAG и PMEG говорят о том, что это не обязательно, а в случае с krom - даже излишне, но всё же правильно; а NPIV, которому не исполнилось ещё и года, явно рекомендует формы без аккузатива, а в случае же с krom вообще не даёт никакой оговорки, словно бы подобной практики вообще быть не может.

   Резюме.
   На основании изучения авторитетной литературы можем сформулировать следующие рекомендации: использование аккузатива после anstataŭ и krom (особенно после krom) не является обязательным. В редких случаях, когда подобные формы могут способствовать снятию двусмысленности, они допустимы и правильны, но в целом нужно стремиться так строить предложение, чтобы вероятность возникновения ошибочного понимания (и необходимость в аккузативе) была как можно меньше.

Al komenco

Kelkaj anekdotoj

    LONGA VIVO
  La praavo de Kruko estas intervjuata ĉe nacia taggazeto pro sia 112a
naskiĝfesto.
  Ĵurnalisto: Kaj diru al ni, s-ro Kruko, kio laŭ vi estas la kialo de
via longega vivo?
  Kruko-Praavo pripensas tiun demandon dum kelkaj momentoj, kaj respondas:
  - Nu, ŝajnas al mi ke estas ĉar mi naskiĝis antaŭ tiom longa tempo!


    KONSTRUIVA MATEMATIKO
  Kruko: Jen problemo: se kvin laboristoj bezonas dek kvin horojn por
konstrui brikan muron, kiom da horoj bezonos dek laboristoj por konstrui
ĝin?
  Baniko: Ili bezonos neniom da tempo - ĉar la unuaj kvin laboristoj
jam konstruis ĝin!

Alsendis Rikardo Cash

Al komenco


Jen la tuto!

Kontaktebleco:

mevamevo@yandex.ru
Aboni la dissendon:
http://subscribe.ru/catalog/job.lang.esplernejo/
Malaboni la dissendon:
http://subscribe.ru/member/unsub?grp=job.lang.esplernejo
Arkivo:
http://subscribe.ru/archive/job.lang.esplernejo/
La lastaj numeroj:
 
99 100 101 102 103 104 105 106 107 108 109 110 111 112
 
Atendu la sekvan numeron post ĉ. unu monato!
Ĉiuj viaj kontribuoj, kritikoj, helpoj kaj nemalhelpoj estas bonvenaj!

Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru



http://subscribe.ru/
E-mail: ask@subscribe.ru
Отписаться
Убрать рекламу

В избранное