Рассылка закрыта
При закрытии подписчики были переданы в рассылку "Управление проектами: эзотерические составляющие" на которую и рекомендуем вам подписаться.
Вы можете найти рассылки сходной тематики в Каталоге рассылок.
Школа Эсперанто
Школа ESPERANTO
35
Здравствуйте, дорогие друзья! Saluton, karaj amikoj!
> Уважаемые преподаватели,
объясните различие между chirkau и preskau
> в значении "около".
Chirkau - этот
предлог имеет значение окружения
чего-то (в пространстве,
времени), часто используется для
округления всяких чисел: en nia ret-lernejo
estas ch. (chirkau) 100 lernantoj.
(можно использовать и слово proksimume -
приблизительно. - К.)
Preskau -
имеет значение небольшой нехватки
до того чтобы...
Например: La muro estas
preskau rugha - стена ПОЧТИ
красная (скажем,
грязно-бурая на самом деле). La feston partoprenis preskau 100 homoj.
В празднике участвовали почти 100
человек. Mi preskau finis la
lernejon - Я почти окончил
школу.
Slavik Ivanov
Заметьте, что слова preskau
(почти) и apenau
(едва) диалектически
взаимосвязаны: preskau
означает почти полное достижение
чего-л. (почти всё),
а apenau -
очень маленькое количество (почти
ничего). Иными словами, preskau
близко к chiom,
а apenau - к neniom.
li preskau falis = li apenau ne
falis
(он почти упал = он едва не упал)
li apenau komprenas france = li
preskau ne komprenas france
(он едва понимает по-французски = он
почти не понимает по-французски)
Между прочим, вместо весьма
распространенного слова tute (совсем,
совершенно) могло бы
использоваться до сих пор
малоупотребительное
местоимение chiom.
Тогда мы имеем следующий ряд
местоимений, обозначающих
степень чего-л.: chiom
- preskau - iom - apenau - neniom.
Li chiom komprenis (tute komprenis)
min - он вполне понял меня.
Li preskau komprenis min
- он почти понял меня.
Li iom komprenis min
- он немного (в какой-то степени)
понял меня.
Li apenau komprenis min
- он едва понял (почти не понял) меня.
Li neniom komprenis (tute ne
komprenis) min - он нисколько не
понял меня.
Перевод трудных
фраз из романа "Мастер и
Маргарита"
с размаху шлепнул себя по лбу larghasvinge frapis sian frunton
Ай-яй-яй, вот так штука! Aj-aj-aj,
kia umajho!
Горькая складка обозначилась у губ
гостя
Amara falto aperis che la lipoj de
la gasto
вынул из кармана засаленную
шапочку с вышитой на ней буквой
"М".
eligis el la posho grasmalpuran
chapeton sur kiu estis brodita la litero M
в профиль и в фас profile
kaj fronte
Нанял у застройщика две комнаты в
подвале маленького домика
Li luis de konstrurajtigito du
chambrojn en la kelo de malgranda domo
продела свою руку в черной
перчатке с раструбом в мою
shovis sian manon en la nigra
grandmanuma ganto sub mian brakon
Любовь выскочила перед нами, как
из-под земли выскакивает убийца в
переулке,
и поразила нас сразу обоих! Так
поражает молния, так поражает
финский нож!
La amo elsaltis antau ni, kiel el
sub la tero murdonto elsaltas en strateto,
kaj ghi trafis nin ambau! Tiel onin trafas fulmo, tiel trafas
suoma
duonponardo!
suoma duonponardo:
chasista trancilo che kies malakra rando estas kanaleto
por ellasi la sangon de la pikmortigata besto. Tiajn
duonponardojn tre
shatis banditoj.
не стукнет ли ветхая калитка chu klakas la kaduka stratpordo
Ну, кому нужен точильщик в нашем
доме? Что точить? Какие ножи?
Kiu do en nia domo bezonas
akrigiston? Por kion akrigi? Kiajn tranchilojn?
надевала фартук, и в узкой
передней, где находилась та самая
раковина
shi surmetis antautukon, kaj en la
malgranda antauchambreto kun la lavabo
зажигала керосинку ekbruligis
petrolforneton (я бы добавил -ad-)
Когда мимо подслеповатых окон
шумно катилась в подворотню вода,
угрожая
залить последний приют kiam
la akvo brue torentis preter la blindetaj
fenestroj al la stratpordo, minacante inundi ilian lastan
rifughejon
От картофеля валил пар, черная
картофельная шелуха пачкала пальцы
De la terpomoj levighis vaporo, la
nigra shelo makulis la fingrojn
деревья сбрасывали с себя после
дождя обломанные веточки, белые
кисти
post la pluvo la arboj lasis fali
rompitajn branchetojn kaj blankajn
florgrapolojn
она, запустив в волосы тонкие с
остро отточенными ногтями пальцы,
перечитывала написанное merginte en la harojn siajn sveltajn
fingrojn kun la
pinte fajlitaj ungoj, shi relegadis la skribitan
Иногда она сидела на корточках у
нижних полок
Fojfoje shi kauris che la malsupraj
librobretoj
и тряпкой вытирала сотни пыльных
корешков
kaj per chifono forvishis polvon de
centoj da librodorsoj
Я был принят какой-то девицей со
скошенными к носу от постоянного
вранья
глазами min akceptis
fraulino kies okuloj pro chiama mensogado strabis nazen
ударить, и крепко ударить, по
Пилатчине и тому богомазу, который
вздумал
протащить (опять это проклятое
слово!) ее в печать
senkompate frapi la fi-pilatismon
kaj la ikonpentristachon kiu ekvolis
kontrabandi (denove tiu malbeninda vorto!) ghin en la gazetaron
Остолбенев от этого слова
"Пилатчина"
Konsternite de tiu monstra
"fi-pilatismo"
"Воинствующий старообрядец" "Militanta malnovritano"
malnovritano: rus-ortodoksiano malakceptanta la
reformojn de la patriarko
Nikono (XVII jc)
K.Chukovskij MUSHO-COKOTUSHO Musho - musho - Cokotusho, Orumita ventra plusho! Tra la kampo shi sin movis, Kaj moneron Musho trovis. Iris Musho en bazaron Kaj achetis samovaron. "Venu, blatoj, min vizitu, Mi regalos vin per te'!" Kaj la blatoj en amasoj Kuris por eltrinki glasojn, Sed mushetoj - po tri tasoj Kun lakteto kaj kringeto. Nun la Musho-Cokotusho Estas nomfestulin'! Venis Mushon la puletoj Kun donaco - la botetoj, La botetoj - vera gloro, Kun la bukoj el la oro. Venis al la Musho La abel-avino, Festis Cokotushon Per miela vino. "Papilio, dia, Manghu konfitajhon, Au vi trovas fia Nian regalajhon?" Sed subite - kia ve' - Arane'! Trenas Mushon la oldul' al angul'. Volas povran vundi li, Cokotushon murdi li. "Karaj, karaj gastoj, mia savo! Araneon haku per la glavo! Mi manghigis vin, Mi trinkigis vin, Min ne lasu for Dum malbona hor'!" Sed la blata tachmento Tuj ektimis lin. Al anguloj kaj al fendoj Tuj fortiris sin. Chiuj blatoj - sub la matoj, La vermetoj - sub benketoj. La mushetoj - sub la lito, - Ne inklinas al milito! Kaj neniu ech iom movetas sin: Do, pereu kaj mortu la festulin'! Lokusteto, lokusteto, Tutsimila al hometo, Salt, salt, sur asfalt', Sub pontet', tie - halt'! Sed la monstro ne shercas, La brakoj-kruroj de Musho sangvershas, Araneo la dentojn en Mushon enpikas Kaj la sangon el shi li eltrinkas. Musho krie kriegas, Krishiras sin, Sed la monstro plu segas, Rikanas shin. |
Sed subite eta Kulo Flugas al la reto. Kaj en mano - hela brulo El la lanterneto. "Kie estas kruelulo? Mi ne timas!" - diras Kulo. Li atakas Araneon Per la sabra frapo, Kaj rulighas en pereon L' aranea kapo. Kulo mushan manon prenas Al fenestro kun shi venas: "Mi la monstron pereigis, Vin mi, Musho, liberigis, Kaj de nun, animo-ino, Estu mia fianchino!" Nun la blatoj kaj mushetoj Rampas el sub la benketoj: "Glora, glora estu Kulo - La venkinto ja!" Hej, milpieduloj, Hastu trans vojbuloj, Alvoku muzikistojn, Nune dancos ni! La lampiroj alkuregis, La lanternojn sperte flegis - Jen farighis gaje nun, Jen bonege do! Muzikistoj alkuregis, La tamburojn ekbategis, Tru-lu, tru-lu, tru-lu, tru-lo, Dancas Musho kun la Kulo! Kaj post ili Cimo-Cim Per la botoj plim kaj plim! Blatoj dancas kun vermetoj, Papilioj kun mushetoj. Kaj skarabaj uloj, Kornaj richeguloj, Chapojn svingbalancas, Kun elfinoj dancas. Tra-ra-ra-ro, tra-ra-rar, Dancas, dancas insektar'. La popolo distras sin - Musho ighas nun edzin' De la brava, de l' kuragha De belega juna Kul'! La formiko, la formiko, Shiras shuojn el dreliko, - Kun edzino sia dancas drashe, Skarabinojn okulsignas kashe: "Insektinoj vi, karulinoj vi, Skara-skara-skara- Skara-skarabinoj vi!" Kaj la botoj knaras, Kalkanumoj aras. Insektaro do senghene Gajos, gajos ghismatene: Nun la Musho-Cokotusho Estas nomfestulin'! Esperantigis V.Zlotnikova |
SIMIO VIDAS, SIMIO
FARAS
Chi tiu sherco estas traduko el la angla de bharata
(hindia) sherco kiun mi
trovis sur la reto. Mi provis konservi la guston de la origina
sherco.
Antau multaj jaroj, estis afabla junulo nomita Karim. Li estis
profesia
vendisto de chapoj kaj do vagadis de vilagho al vilagho, portante
siajn
varojn. Je unu tago li estus che Mug'halsaraj, la sekvan tagon
oni povus
trovi lin che Fajzabad.
Foje, dum somera tago, li estis transighanta tra vastaj
ebenoj, kiam li
sentis sin laca kaj dormema pro longa marshado kaj varmeco. Li
rimarkis
grandan mango-arbo kiu provizas bonvenan ombron. Baldau li kushis
sub la
arbo kun sia sako de chapoj apud li kaj post minuto estis
profunde
dormanta.
Kiam li vekighis, li sentis sin refreshigita kaj starighis,
preta
rekomenci sian vojaghon. Sed nun en lia sako ne estis ech unu
chapo! "O,
Alaho!", li diris al si mem, "Kial la shtelistoj devis
damaghi min, povran
vendiston?" Tiam li rigardis supren kaj ekvidis, ke inter la
branchoj estis
multe da simioj, kaj chiu portas belan chapon!
Li komencis provi reakiri siajn varojn. Li kriis al la simioj,
kaj ili
reciproke kriis al li. Li faris grimacojn kaj malkovris, ke la
simioj povas
fari tion ech pli bone ol li. Li jhetis shtonojn al ili kaj tuj
devis shirmi
sin kontrau dusho de malmolaj mangoj. "Aj, aj, Alaho! Kiel
mi reakiros miajn
chapojn?", li demandis al si. Tute malghoja, li jhetis
sian propran chapon
sur la teron.
Tiam ankau la simioj jhetis iliajn chapojn teren, kaj li povis
ghoje preni
chiujn. Karim kontente daurigis sian vojaghon.
Post 50 jaroj juna Abdul, la nepo de la fama chap-vendisto,
Karim, estis
laboranta por sia familio. Li vendadis chapojn kiel faris lia
avo. Post
longa piedirado tra la sama ghangalo, kiun iam trapasis lia avo,
Abdul ighis
dormema kaj laca, do li decidis dormi en ombro de granda
mango-arbo. Baldau
li estis dormanta.
Kiam li vekighis post kelkaj horoj, ah! - neniu chapo restis
en lia sako!
Abdul baldau ekkonsciis, ke simioj sur la mango-arbo shtelis la
chapojn kaj
nun portas ilin. Dum momento la chap-vendisto malghojighis, sed
tiam li
rememoris la faman rakonton, kiun lia avo ofte fiere rakontis al
li.
"Do, ankau mi povas trompi chi tiujn simiojn!",
diris Abdul. Li svingis
sian brakojn - la simioj svingis siajn. Li saltis kelkfoje - la
simioj
saltis simile sur la branchoj. Li tiris sian orelon - la simioj
tiris siajn.
Fine Abdul jhetis sian propran chapon sur teron.
Unu simio saltis malsupren de sur la arbo, alproksimighis
Abdulon kaj
polmobatis lian vangon, dirante: "Impertinentulo! Chu vi
supozas, ke vi
estas la sola ulo kiu havas avon?"
прислал Alan Mendelawitz
(Австралия)
simio -
обезьяна
Bharato -
Индия (по-индийски)
Mug'halsaraj -
Мугхалсарай (город)
(без апострофа можно было бы
прочитать: Муджалсарай)
vastaj ebenoj -
просторные равнины
mango - манго
(плод)
ghangalo -
джунгли
alproksimighis Abdulon =
proksimighis al Abdulo
polmobatis -
ударил ладонью (polmo
= manplato)
impertinentulo! -
наглец!
Iu homo iras lau sportejo, kaj
vidas, ke alia viro saltas de 10-metra
saltotureto (au kiel ghi nomighas?) en SENAKVAN
basenon, sed ne
mort-frakasighas kontrau la fundo, sed retrojhetighas kaj
reflugas supren.
La konsternita preterpasanto venas al li kaj demandas, kiel li
sukcesas.
- Estas tute simple. Kiam vi flugas malsupren, vi pensu, ke vi
estas
pilketo, kaj vi retrojhetighos.
La homo ech pli konsternita iras supren, al la pinto de la
saltotureto, kaj
saltas malsupren. Dumfluge li pensas: "Mi estas pilketo, mi
estas pilketo,
mi estas pilketo... Sed kio okazus se mi estus tomato?"
* * *
прислал Григорий Аросьев
(Москва)
retrojhetighas -
отбрасывается
(retro- -
неофициальная приставка,
означающая "обратно")
konsternita -
потрясенный
pilketo -
мячик
tomato -
помидор
![]() |
Предыдущие номера "Школы
Эсперанто": 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 (Р-Э разговорник) 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 |
До новых встреч!
konkordo@rdven.lv
http://subscribe.ru/
E-mail: ask@subscribe.ru |
В избранное | ||